Panteono

Edukado.net premie publikigas 10-15 novajn prezentojn de vivantaj instruistoj ĉiujare la 15an de decembro. Vi povas sendi proponojn ĉe la FORUMO.  

Al la komenco

Plena nomo:Giuseppe GRATTAPAGLIA
Vivtempo:1931 - 2023
Devenlando:Italujo
Agadlando(j): Brazilo, Italujo
Prezento:Naskiĝis la 15an de januaro 1931 en Torino. Loĝas kaj laboras volontule kiel administra direktoro ekde 1974 en la bieno-lernejo Bona Espero, en Brazilo. Tie Giuseppe kune kun sia edzino Ursula protektas kaj edukas infanojn el riska socia situacio.
Giuseppe lernis Esperanton en 1948 ĉe Teknika Lernejo de FIAT en Torino de Giancarlo Fighiera.
Unuafoje li partoprenis UK-on en Parizo 1950. V
icprezidanto de Torina Esperanto-Centro (1960-1966), ĝia prezidanto 1967-1974).
Komitatano de UEA (1962-1974), sekretario de Itala Esperanto-Federacio (1963-1969).
Redaktoro de revuo "l'Esperanto", organo de Itala Esperanto-Federacio (1965-1969).
Docento de Esperanto en Torina Popol-Universitato (1959-1973).
Prezidanto de la 41-a Itala Kongreso de Esperanto en 1970.
Ĉefdelegito de UEA en Brazilo (1977-1983).
Inter 1948 kaj 1974 li laboris en la projekta departemento de FIAT, en kies Propaganda fako li sukcesis enkonduki la uzon de Esperanto per informiloj kaj filmoj.
Edziĝis en 1957 al Ursula Sandkühler, aktiva esperantistino el Berlino (Germanio), kun kiu li havas du filojn: Guido kaj Dario, ambaŭ denaskaj esperantistoj.
Li kun la edzino partoprenis pli ol 40 UK-ojn. Li estas aktivulo de Rotario kaj ĝenerala sekretario de Rotaria amikaro de esperantistoj.
En Belartaj Konkursoj de UEA en 1960 li gajnis premion Nova talento por novelo "taglibro de terloĝanto".

Prezento surbaze la informoj en Ordeno de Verda Plumo

Opinioj kaj komentoj

Entute komentoj: 4; | Aldoni propran komenton

4.
Alta je 2023-07-13 01:52:00

Mi treege admiras al geedzoj Giuseppe GRATTAPAGLIA , kiuj fondis kaj organiĝís " BONA ESPERO ".Elkore mi derizas li ripazu el paco kaj sincere kodolencojn al lịa familiaroj el Vjetnamujo .-Alta -

3.
Renatocorsetti je 2023-06-12 18:13:57

Mi hazarde loĝia en Torino, kiam Ĝusepe estis prezidanto de la loka grupo kaj mi havas tre belajn memorojn pri tiu periodo.

2.
MarijaB je 2023-06-12 08:34:28

Dankon Giuseppe por ĉiuj belaj interparoloj. Ripozu en la paco!

1.
Katalin je 2010-12-14 21:13:10

Bonvenon en nia Panteono, kara Giuseppe kaj korajn dankojn pro via admirinda kaj valora agado por la disvastigo de nia lingvo.
Katalin Kováts, redaktoro (15an de decembro 2010, en la tago de la 9a naskiĝtago de la retejo)

Kopirajto © 2001 - 2024 edukado.net. Ĉiuj rajtoj rezervitaj.
Funkciigita de Fondaĵo Edukado.net kunlabore kun E-dukati, ESF kaj E@I.