Panteono

Edukado.net premie publikigas 10-15 novajn prezentojn de vivantaj instruistoj ĉiujare la 15an de decembro. Vi povas sendi proponojn ĉe la FORUMO.  

Al la komenco

Plena nomo:Tereza KAPISTA
Vivtempo:1930 - 2016
Devenlando:Serbujo
Agadlando(j): Aŭstralio, Bulgarujo, Burundo, Francujo, Germanujo, Grekujo, Hungarujo, Irano, Japanujo, Kroatujo, Nederlando, Nov-Zelando, Pollando, Rumanujo, Slovenujo, Togo, Turkujo, Ukrainujo
Prezento:Aŭtobigrafio Tezija Kapista, Cseh metoda instruistino

Mi naskiĝis en Subotica la 11-an de aprilo 1930. Laŭ nacieco hungarino, stateco jugoslava,(nun Serbujo) sed laŭ la ideologio mi apartenas al organizaĵo de MONDCIVITANOJ.
Mi esperantiĝis en la jaro 1985. La unuan kurson finis ĉe Antonio Sekelj kaj la B kurson ĉe Tibor Sekelj. En Esperanto Insituto en Hag-Nederlando, mi akiris Ĉeh metodan instruistan diplomon. Mi ankaŭ volontulis ĉe IEI en Hago.
Mi estas D kaj FD por Cseh metodo de UEA.
Mi vivas en Beogrado.
Mi laboris dum 38 jaroj senĉese kaj estas emerita kiel juristino sed mi finis ankaŭ Pedagogian Akademion.
Ekde 1996 mi estas vicprezidanto de Beograda Fervojista E.Asocio.
UK-ojn mi ĉeestis en: Beijing 1986, Warszawa 1987, Rotterdam 1988, Habana 1990, Tampere 1995, Praha 1996 , Zagrebo 2001, Florenco 2006, Jokohamo 2007, Rotterdamo 2008..(entute 10)
ILEI porinstruistajn kongresojn mi partoprenis 7-foje.
LF –Literaturan Forumon en Gdansk-Pollando. Eger-Hungario kaj Napoli- Italio.(3 foje)
SAT kongresojn mi partoprenis 9 fojojn (3-foje prelegis)
Mezorintan konferencon en Turkio 2-foje, kie mi ankaŭ gvidis kursojn
IFEF- Fervojistajn kongresojn mi partoprenis 12-foje (4 foje prelegis)
IRIS(2) en Hungario kaj aliajn aranĝojn tie gvidante kursojn,
Kunlaboris en Fiŝkursoj kiel mentoro (3-foje)

KURSOJN, mi gvidis en mia lando en elementaj kaj mezlernejoj, al studentoj, al geinstruistoj, sed ankaŭ en kluboj kaj studentaj hejmoj, kaj al nehomogenaj grupoj en diversaj urboj. Komence mi laboris laŭ Zagreba metodo, poste laŭ Cseh- metodo kaj foje laŭ Gerda Malaperis. Mi uzas Mazi-kurson kiam eblas. Eksterlande mi gvidis kursoj en Hungarujo, Germanujo, Francujo, Nederlando dum UK, Italujo, Brazilo,(dum 3 monatoj en multaj urboj) Pollando, Aŭstralio, Nov-Zelando, Ukraino ( tie mi 2-foje organizis kaj gvidis enkondukan kurson por Cseh- etodaj instruistoj),Turkujo, Japanujo dum UK ktp. Mi gvidis pli ol 130 diversajn kursojn.
Mi ĉeestis naciajn kongresojn 2 en Jugoslavujo, Hungarujo( 3 foje), Brazilo, Australio, Nov-Zelando,
Germanujo, Pollando, Italujo( du foje, Serbujo (2) Respubliko Serba.
Entute mi vizitis 54 landojn ( En ĉiuj kontinentoj) ĉiam faranta ion por E-to
.
Balkanlandaj renkontighoj, trilandaj kaj aliaj diversaj aranĝoj preskaŭ ne povis pasi sen mi.
En 1998. jaro en Beogrado mi estis la organizanto de Danuba rendevuo, kies ĉef- organizanto estas Literatura Foiro el Svislando kaj ĉeestis ĝin ĉ. 120 personoj kaj la Bulgara E.Teatro ludis 3 teatraĵojn.
En 2oo3, mi estis ano de organiza triopo de 90. jara Jubielo de Esperanto ogranizaĵoj en Beogrado. Ĉeestis pli ol 130 personoj kaj anoj el Teatro Kragujevac , ludis Kabaredon, kiun mi tradukis kaj
kiu estis ludata ankau dum UK en Goteborgo-Svedujo aperis KD kun la kantoj de ĉi kabaredo.
En 2006 la SAT Kongreso okazis en Beogrado kaj mi estis la prezidanto de OKK.

ELDONADO, mi okupiĝis ankaŭ pri tio, sed la malbona ekonomia situo kaj la interna 10-jara
milito bremsis tion.
1.Mi aperigis mian tradukon al esperanto de Tibor Sekelj "Temuĝin la filo de la Stepo" (1993) kiun li
verkis en serba lingvo.
2. Mi aperigis la libron de Branimir Sćepanovič "Buŝo plena je tero", (1994) kiun elserbigis Antonije
Sekelj.
3.Mi eldonis la unua en la mondo, libroforme, mian tradukon de faklibro de Masayuki Saionĵi "Speciala
Orienta Diina Masaĝo" (1990)
4.Eldonita estas la de mi tradukita libro de Bruno Vogelmann "Nova Realismo" (1996 ĉ. 250 paĝoj)
5.Proprakoste mi aperigis mian tradukon de Martin Kojc "La lernolibro de la vivo" - du eldonoj(1993,94)
6. De Ken Keys Jr “La Centa simio,” kiun mi tradukis el E-to al serba lingvo aperigis en 2007. (kontraŭ atomuzado)
7. Djuro Majstoroviĉ verkis la infanlibron kiun mi esperantigis “Umbaja piede tra Ŝumadio” 2010
Mi tradukis 7 teatraĵojn kiuj estis ludataj dum kongresoj, ĉiam Saŝa Pilipoviĉ estis la aktoro, eble la plej sukcesa estis “Galileo kaj Postnikov”.
Mi verkis librojn kun titoloj:
1”Esperanto-lingvo de paco en Irano” pri la realigita projekto de UE ( eldonis en 2oo4 proprakoste)
2”Esperanto-Lingvo de Paco en –Burundo-Afriko ” (eldonis en 2oo5 proprakoste).
La samajn librojn mi eldonis ankaŭ en la serba lingvo. Dume mi eksciis ke ili estis eldonitaj en Slovaka kaj Itala lingvoj.

PRETAJ, POR ELDONO ATENDAS:La traduko el serba al E.to de Rajko Radovanović "La usona filmo kaj kiel eviti ĝin”, (200 paĝoj)
Kaj 5 aliaj por ne longigi la liston.
Mi tradukis ankaŭ mallongdaŭran filmon "Nostalgio" pri mallarĝa fervojlinio kiu kun mia
E- teksto estis prezentita dum IFEF kongreso en Budapeŝto.

Plurfoje mi legis kaj korektis tekstojn de E-tradukantoj, ankaŭ helpetis iom en Nova PIV kiun
eldonis SAT en la jaro 2003.En 2005 mi estas la redaktoro de poem-kolekto “MIOZOTO” de Margarethe-Greta Stoll.
Mi kompilis de miaj bildoj tra la mondo KD kun titolo Virinoj en la Mondo, kie aperas nur virinaj fotoj.
Mi ellaboris sur KD bildaron por Cseh-metoda insatruado, kiujn mi uzas dum kursoj.
Mi aperigis ARTIKOLOJN en diversaj ĵurnaloj, kaj inter 1989 kaj 1991 redaktis ,,Infosel,,
monatan informilon de Serbia Esperanto Ligo.(aperis 17 numeroj, 8 paĝaj)

PRELEGOJ: mi faris diversajn prelegojn dum miaj vojaĝoj aŭ revenante ĉar mi estas fervora
fotisto. Posedas pli ol 2100 lumbildojn kiujn mi uzas dum miaj prelegoj en lernejoj, kluboj,
bibliotekoj, en multaj landoj kaj multegaj urboj. Ĝis nun mi faris ĉ. 220 prelegojn, nature favore
al E-to kaj ĉiam senpage. Nun mi uzas diĝitalan fotilon kaj KD kaj ne plu lumbildojn.

KORESPONDADIS mi kun pli ol cent samideanoj ĝis kiam ne plu povis pagi la sendokostojn, kaj
nun savis min la interreto tiurilate. Nun mi uzas la reton korekti tekstojn al E-istoj kiuj petas de mi tion, el la tuta mondo ekz. N.Zelando, Afriko, Oceanio, Irano, Germanujo ktp

Mi estis peranto de Juna amiko ( kiam mi sukcesis havi po 250 abonintojn, sed tiu tempo por ĉiam pasis) EPĈ, Heroldo, Literatura Foiro, E.Vegetarano ktp. sed lastatempe NE, niaj samideanoj ne plu havas monon por ĵurnal abonoj. Kaj mi ne plu estas peranto.
Mi posedas esperantan bibliotekon kun ĉ. 8oo libroj kun farita listo pri ili.

GASTIGADO: mi estis ano de Pasporta servo, gastigis multajn amikojn el Koreio, Japanujo, Rusujo, Turkujo, Hungarujo, Rumanujo. Italujo, Bulgarujo, Germanujo, Pollando, Francujo, Australio, N.Zelando, Ĉinio ktp.
Mi ankaŭ tradukis bildstriojn, konstruadis krucenigmojn kaj lastatempe rete korespondante,
korektas la tekstojn de miaj iamaj studentoj.
En 2008 mi tradukis al serba la Rektan metodon lernolibron kiun verkis Stano Marĉek
Kiam ni, kun miaj klubanoj kongresas aŭ iras al diversaj aranĝoj preskaŭ regule mi estas la grupgvidanto kaj la organizanto de la vojaĝo eksterlanden, uzante miajn spertojn.
Ĉi-momente mi estas Komitatano A de UEA el Serbio.
En 2oo7 mi estis elektita kiel membro de Internacia Rajtigita Ekzamenantaro IRE.
Dum UK en Rotterdamo en 2008 mi gvidis Cseh-metodan kurson por komencantoj, same kiel en Japanio.
Antaŭ 7 tagoj mi finis la gvidadon de sedminario Enkondukan de Cseh metodo por 11 personoj, inter ili 3 turkoj.

Beogrado, Serbio, la 7an de februaro 2011 Terezija Kapista

Opinioj kaj komentoj

Entute komentoj: 22; | Aldoni propran komenton

22.
Raita je 2016-07-07 16:48:22

Mi ĵus legis la libreton IO pri IU, kiun Tereza mem eldonis en 300 ekzempleroj en 2012. Mi elektis ĝin por mia Sumoo-luktado kaj ne povis limigi min nur al 10 paĝoj tage sed jam ellegis la tutan libreton. En ĝi Tereza rakontas ŝiajn interesajn travivaĵojn diverskontinente. Mi dankas ŝin
RAITA

21.
joedtur je 2016-05-29 00:08:39

Mi shatus akcenti mian gratulon al shi por sia granda kontribuo al nia movado. Dauhrigu shin inspirante gealiulojn por fari same. Dio benu shin. Joana Pimentel da Silva- Brazilo

20.
herzbergcentro je 2016-05-03 22:48:11

Kara Tereza, vi plenumis vian mision. Ni, kolegoj, koleginoj portas plu niajn torĉojn... Ripozu pace, trankvile. Memorante vian karesan voĉon, Zsófia

19.
anna_lowenstein je 2016-05-02 11:08:02

Mi ege bedaŭras ekscii pri la morto de Tereza. Ĝis antaŭ kelkaj jaroj, ŝi venis regule al la Mezorientaj Esperanto-Kunvenoj, kie malgraŭ sia aĝo ŝi estis tre amata de la gejunuloj, kiujn ŝi instruis tie.

18.
fejfi je 2016-05-01 16:18:08

Estas por mi honoro, ke mi povis koni Tereza-n, eĉ iom kunlabori kun ŝi (dum la beograda SAT-kongreso). Nun mi tristas, ĉar forpasis eminenta Homo. Kunsenton kaj kondolencon al ŝiaj familianoj.

17.
autuno je 2016-05-01 10:29:42

La nomo de Tereza Kapista estas porĉiame ligita kun tiu de la kreinto de la Cseh metodo. Ŝia forpaso estas granda perdo por la tutmonda esperantistaro. Miajn kondolendojn al ŝiaj familianoj, al serbiaj esperantistoj kaj al edukado.net.

16.
reza je 2016-04-30 12:05:48

Shi en divesaj kampoj agadis i.a. pri Yumeiho japana masagho, kiun prezentis S-ro Saionji Masayuki kaj Tereza multe helpis lin por disvastigo de tiu terapio.

15.
Jxenifa je 2016-04-30 07:21:00

Mi bone memoras ŝiajn valoregajn kontribuojn ĉe pluraj eventoj tra la mondo. Plurfoje ŝi venis al la suda hemisfero. Ŝi instruis ĉe
Kongresoj sed ankaŭ ĉe Somerlernejoj en januaro ĉi tie en Aŭstralio kaj en NovZelando. Legante ŝian karierresumon mi certas ke ŝi nepre postlasas mirindan sekvindan ekzemplon por ĉiuj instruistoj de Esperanto.

14.
ilonaesp je 2016-04-29 14:51:03

Elkorajn kondolencojn pro la forpaso de nelacigebla instrustino kaj disvastigantino de esperanto.

13.
Forigita uzanto je 2016-04-28 22:12:47

Mirakla kaj senlaca. Grandioza praktikulo. Shi ne predikis, shi agis. Shi lasis spurojn chie tra la mondo, sed antau chio en miloj da koroj kiuj lernis E-on en shiaj kursoj. En E-historio shi meritas apartan lokon.
Zlatko

12.
ansardom je 2016-04-28 21:15:52

Dio havu ŝin en sia Gloro!

11.
ĵajroad je 2016-04-28 17:31:24

Miaj kondolencoj al unu pli verda steleto kiu iras al spirita mondo. Ni devas danki al sia sindona strebo por ni.

10.
Forigita uzanto je 2016-04-28 15:43:31

Mia unua persona renkontiĝo estis dum unu Fiŝkurso fine de la 80-aj jaroj. M renkontiĝis kun ŝi ĝuste dum la UK en Varsovio, poste dum Internaciaj Literaturaj Forumoj. Ŝi vizitis Esperanto-aranĝojn ankaŭ en Hungario, dum kiuj ŝi gvidis E-lingvokursojn , laŭ Cseh-metodo.
Ŝi invitis min al Mediteranea renkontiĝo en Beograd, en 1997. Ŝi ĉiam estis tre bonhumura, afabla, helpema kun ĉiuj.
Mi sendas miajn sincerajn kondolencojn al la familianoj de Tereza.
Tereza, ripozu en paco.

9.
Forigita uzanto je 2016-04-28 15:08:06

Du foje en mia vivo mi renkontis fizike Terezan. Tiu energia persono fascinis min. Je la aĝo 82, ŝi estis ankoraù tre dinamika. Restas al mi legi ŝiajn librojn, por ne komplete perdi ŝin kaj ŝian bonan ekzemplon.
Kondolencojn al la tuta esperantistaro !
Ginette MARTIN

8.
uniesert je 2016-04-28 15:02:50

Tereza estis nekredebla homo, ĉiam mirinde energioplena, daŭre aganta.
Ŝi estis fascine talenta turisto - ŝi tre atente kaptis, kion oni faras alie ol hejme, kaj ŝi tre fervore povis raporti kaj prelegi pri tio (ofta rimarko ŝia, kiu restos en miaj oreloj: „ ... kaj vidu kiom saĝe kaj lerte ili aranĝas tion-tion ... !“).
Komence de aprilo ni interkonsentis telefonadi post ŝia reveno el kuracloko. Bedaŭrinde tio ne plu okazis. Foriris amikino. Mi tristas. Ursula el Freiburg

7.
Dimitrije je 2016-04-28 14:06:21

Siatempe, skribante recenzon por ŝia libro Ie pri Io mi skribis:
Ŝi estis esperantistino, instruistino de internacia lingvo Esperanto, hungarino el Serbio, sed monda civitanino. Ŝi travojaĝis la „tutan mondon“, multajn landojn sur kvin kontinentoj, instruante al homoj internacian lingvon Esperanto. Profesie ŝi estas emerita juristino, eĉ monda vojaĝanto, konata Esperanta instruistino. Ŝi instruas per rekta metodo. Eble ne ĝuste laŭ la reguloj de Haga Instrituto, laŭ Marĉeka lernolibro, Zagreba metodo – ŝi kompilis ĉiujn tiujn manierojn de lernado kaj faris propran metodon, miksaĵon de ĉiuj, esplorita en praktiko en dudeko da landoj en kiuj homoj parolas pli ol dudeko da lingvoj. Interese estas, laŭ reagoj de instruataj homoj – ĉiam sukcese. Okazadis tiuj ŝiaj instruhoroj en tre diversaj lokoj, en modernaj lernejoj, en skoltaj tendaroj, en kabanoj, en klerigaj centroj, inter infanoj, iranaj virinoj, afganaj rifuĝintinoj, malriĉaj burundaj knaboj, inter hungaroj, serboj, rusoj, turkoj, bosnianoj, brazilanoj, novzelandanoj – mi ne povus nombri ĉiujn kiuj estis ŝiaj gelernantoj kaj kiuj nuntempe estas ŝiaj geamikoj.
Ŝi estis virino por memoro. Ripozu en paco, estimata amikino!

6.
vasilkadifeli je 2016-04-28 13:23:50

Mi konatiĝis kun ŝi en Kartvelujo en la jaro 2014 eble tro malfrue. Mi aĉetis de ŝi ŝian legindan libron "Ie Pri Io" kiun mi forte rekomendas al ĉiuj. Ŝi ripozu en paco....

5.
Grazina je 2016-04-28 12:02:03

Tristega mesaĝo. Tereza restas en mia memoro kiel bonega prelegantino, sukcesa instruistino kaj organizantino, aktorino kaj verkistino, bela kaj eleganta virino kiu ĉiam estis tre varmkora, helpema kaj afabla. Kondolencojn al familianoj kaj ni klopdu daŭrigi kion ŝi tiel sindoneme faris en Esperantujo.

4.
MartienESP je 2016-04-28 11:57:50

Miaj sinceraj kondolencoj por la familio kaj geamikoj de Tereza

3.
Forigita uzanto je 2016-04-28 11:17:03

Bedaŭrinde forpasis fama esperantistino kaj instruistino laŭ Ĉe metodo, Tereza Kapista. Ŝi estis mia kara instruistino kaj estos bona ekzemplo kiel devas esti bona esperantisto. Inter alie ŝi estis prezidanto de la esperanta asocio Nova sento en Beogrado (Serbujo). Gloro al ŝi.

2.
ADRIANOVBRAZILO je 2015-07-24 18:10:06

EM 1989 MI VOJAGIS KUNE MIA FRATO EUROPE ( ITALIO, YUGOSLAVIO,HUNGARIO,RUMANIO,BULGARIO,GREKUJO , GERMANIO ) . NI KONIS TEREZA KAPISTA EN BEOGRADO , FARIS PRELEGON KAJ VOJAGIS KUNE SI AL HUNGARIO . VIDE FOTOJ EN https://www.facebook.com/adrianov.zhukov/media_set?set=a.434225083291690.92916.100001126066842&type=3&pnref=story
NI DEZIRAS KONTAKTI SIN KAJ GRATULI SIAN DILIGENTA HELPON AL NIA VOJAGO. MI ESPERAS VIAN RESPONDON.

1.
Forigita uzanto je 2011-12-17 14:53:02

Elkore gratulon kara mia instruistino. Mi kaj ĉiuj beogradaj geesperantistoj estas fieraj ĉar ni havas tian aktivan kaj grandskalan esperantistinon. Vi promesis al mi skribi pri viaj tre interesaj travivaĵoj per E-to, ĉu ne. Daŭrigu kara Tereza ĉar mi i atendas senpacience novan libron. Ne forgesu ke vi estis lernantino de Tibor Sekelj.

Kopirajto © 2001 - 2024 edukado.net. Ĉiuj rajtoj rezervitaj.
Funkciigita de Fondaĵo Edukado.net kunlabore kun E-dukati, ESF kaj E@I.