Panteono

Edukado.net premie publikigas 10-15 novajn prezentojn de vivantaj instruistoj ĉiujare la 15an de decembro. Vi povas sendi proponojn ĉe la FORUMO.  

Al la komenco

Plena nomo:Detlev BLANKE
Vivtempo:1941 - 2016
Devenlando:Germanujo
Prezento:Detlev Blanke eniras nian Panteonon meritplene ne la 15an de decembro, kiel kutime la vivaj honoratoj, sed fine de majo 2011, okaze de sia 70-a jubilea datreveno, kiun ni deziras festi kun li.
Viajn bondezirojn bonvolu lasi sub tiu ĉi prezento.
RITE publikigas por tiu ĉi okazo filmitan prelegon de profesoro Blanke.
En la filmejo de RITE vi povas spekti la materialon "Ĉu instrui nur la lingvon"


Biografio
Detlev Blanke naskiĝis la 30-an de majo 1941 en Neumünster (Germanio), studis unue ekonomikon, poste germanan filologion, geografion kaj pedagogion en la Universitato de Rostock/GDR (1959-1964), laboris 1964-1968 kiel faka instruisto en nordorient-germana vilaĝo.

Li esperantistiĝis 1957 kaj ekde 1965 estis membro de la centra gvidorgano de la renaskiĝinta Esperanto-movado en GDR. 1968-1990 li estis profesia sekretario de Esperanto-Asocio en Kulturligo de Germana Demokratia Respubliko (GDREA), en la pozicio de sekciestro de la Ĉefa Oficejo de Kulturligo, tie redaktis “der esperantist” (1970-1990) kaj la GDR-eldonojn de “Paco” (1970-1989).

Li doktoriĝis (1976, Dr. phil.) kaj habilitaciis (1985, en GDR: Dr.sc.phil.) pri lingvistiko (interlingvistikaj temoj) en Humboldt-Universitato de (orienta) Berlin, tie 1988 nomumita "Honoraria docento pri interlingvistiko" ĉe Humboldt-Universitato, kie li prelegis de 1988 ĝis 2007. Ĝis fino de 2010 li faris centojn da prelegoj antaŭ akademiaj instancoj en- kaj eksterlande, i.a. (kadre de prelegvojaĝoj) en la universitatoj de Aix-en-Provence, Budapest, Göteborg, Havanna, Helsinki, Oslo, Paris [Sorbonne], Plovdiv, Santa Clara (Kubo), Santiago de Cuba, Sofio, Tampere, Zagrebo.

Li organizis ĉ. 60 germanajn kaj esperantlingvajn fakajn konferencojn, incitiatis la serion de Esperantologiaj Konferencoj kadre de la Universalaj Kongresoj (ekde 1978), gvidis kaj preparis ĉ. 20 de ili. En 1991 li iniciatis la fondon de „Gesellschaft für Interlinguistik e.V.“ (GIL, Societo pri Interlingvistiko) kiun li prezidas ekde 1991.
Li estas (kun Humphrey Tonkin) “senior bibliographer” de „International Bibliography of Books and Articles on the Modern Languages and Literatures“ (Usono, 1991-). Ekde 1974 li estas estrarano de Centro de Esploro kaj Dokumentado pri Mondaj Lingvo-Problemoj (CED). Li membras en la redaktaj komitatoj de „Language Problems & Language Planning“ (LPLP, 2001-, vd. http://www.benjamins.com/cgi-bin/t_seriesview.cgi?series=lplp) kaj de
„Esperantologio – Esperanto Studies“ (1999-, vd. http://www2.math.uu.se/esperanto/).
Li redaktas la bultenojn „Interlinguistische Informationen (por GIL:1992-) kaj “Informilo por Interlingvistoj” (por CED: 1992-). En la Esperanto-movado li i.a. estis 1970 – 1990 membro de la Internaciaj Komitatoj de Mondpaca Esperantista Movado (MEM) kaj 1978-1998 de Universala Esperanto-Asocio (C aŭ B-komitatano). Li verkis [ĝis mezo de 2010] ĉ. 500 sciencajn studojn, artikolojn, eseojn kaj recenzojn, ĉefe en la germana kaj en Esperanto kun tradukoj en kelkaj lingvoj, krome pli ol 1200 germanajn kaj esperantajn popularsciencajn ĵurnalismajn artikolojn. Li tradukis la “Komunistan Manifeston” de Marx kaj Engels (1990).

Jene elŝuteblas la listo de Publikaĵoj de D. Blanke, eltiraĵo el Informilo por Interlingvistoj (76) 2011/1. p.20-28.

En nia KATALOGO troveblas la sekvaj libroj de Detlev Blanke.

Nia kolego forpasis en naĝakcidento la 20an de aŭgusto 2016.
En la nomo de kolegoj, studentoj, lingvistoj kaj esperantistoj la redaktoro de edukado.net esprimas siajn kondolencajn sentojn kaj pensojn al la edzino Vera kaj deziras al ŝi forton.
Vidu la filmon pri omaĝprogramo, okazigita en Poznan, en septembro 2016.

Opinioj kaj komentoj

Entute komentoj: 36; | Aldoni propran komenton

6.
Forigita uzanto je 2011-05-27 21:21:16

Estimata,
Mi deziras ĝojplenan naskiĝdatrevenon, bonan sanon,
multe da sukcesoj al vi.
Elkore,
Anjo

5.
wjansen je 2011-05-27 20:49:37

Kara Detlev,
Tre koran gratulon! Ne tro pensiiĝu en via nova panteono, sed daŭre feliĉigu nin per viaj verkaĵoj kaj, nelaste, per via verva organizado de la jarkunvenoj de GIL. Tutkore, ankaŭ nome de Marisa,
Wim

4.
goberiko je 2011-05-27 09:10:27

Kara Detlev, elkorajn gratulojn al vi por via elstara kaj daŭra kontribuo al la fakoj de interlingvistiko kaj esperantologio kaj krome, sed ne lastgrave, amikeman brakumon de mi!

3.
SeanORiain je 2011-05-27 08:41:41

Kara Detlev,
Mi elkore gratulas vin okaze de via naskiĝtago, kaj deziras al vi longajn, feliĉajn kaj fruktodonajn jarojn estonte. Vi grandege enriĉigis mian kvarlaborjarojn en Berlino, de 2001 ĝis 2005, kaj la kontakto kun vi estas ĉiam granda plezuro kaj daŭre instrua. Ĝis lunde, kaj ... ad multos annos! Seán

2.
mfettes je 2011-05-27 07:26:12

Kara Detlev - elkorajn gratulojn, kun sincera admiro – nelaste pro via pacienca flegado de interlingvistikaj talentuloj diverslande tra la jardekoj. Kaj pro via nelacigebla optimismo, kiun mi aspiras dividi! - bondezire, Mark

1.
Katalin je 2011-05-26 20:41:34

Kara Detlev, momente kiel la unua, sed poste ĉiam laste videbla en la serio de gratulmesaĝoj, mi tutkore gratulas vin okaze de via datreveno kaj deziras al ni ĉiuj ke vi vivu longe en sano kaj feliĉo, kapablu labori formikece por la dokumentado de niaj atingaĵoj, kolektado de ĉiuj spuroj pri interlingvistiko, sed ankaŭ ke vi havu tempon ĝui vojaĝojn, naturon, filmojn kaj librojn (ne ĉiam Esperantajn!)
Mi speciale ankaŭ nun dankas vin pro la varma akcepto de mi, kiam komence de la 90-aj jaroj kun mia freŝe verkita diplomlaboraĵo pri terminologio vi tiom afable subtenis min en Bad Saarow; kaj ke meze de la 90-aj jaroj vi venis al Szombatehely por prelegi en la landa lingvistika kongreso kiun mi kunorganizis kaj ankaŭ poste tiom multe kaj multfoje vi montris vian subtenemon. Vi sendis librojn, informojn, prizorgis kelkajn el miaj artikoloj, kaj kontribuis ankaŭ al la rekonstruo de tiu ĉi paĝaro.
Mi certe ne povis doni al vi tiom da aferoj, sed eble mi estis unu el tiuj dum mia vizito ĉe vi en Berlino, kiu tiom insistis (kaj fine eĉ sukcesis) konvinki vin ekuzi la reton, ligiĝi al la virtuala mondo .....
Kion vi farus nun sen la reto? Kiom ni estus malriĉaj sen senreta Detlev Blanke? Fartu bone, vivu longe en sano, amike, Katalin

Kopirajto © 2001 - 2024 edukado.net. Ĉiuj rajtoj rezervitaj.
Funkciigita de Fondaĵo Edukado.net kunlabore kun E-dukati, ESF kaj E@I.