Panteono

Edukado.net premie publikigas 10-15 novajn prezentojn de vivantaj instruistoj ĉiujare la 15an de decembro. Vi povas sendi proponojn ĉe la FORUMO.  

Al la komenco

Plena nomo: Claude PIRON
Kromnomo: Johano Valano
Vivtempo: 1931 - 2008
Devenlando: Svislando
Agadlando(j): Svislando
Prezento: (1931-2008) Svisa psikologo kun forta intereso pri lingvoj, diplomito de la Interpretista Lernejo de Ĝeneva Universitato, Claude Piron estis tradukisto en UN (Novjorko) de 1956 ĝis 1961 (francen el la angla, ĉina, hispana kaj rusa).
Li poste laboris ok jarojn en Monda Organizo pri Sano, i.a. en Orienta Azio kaj Afriko. Trejnita kiel psikanalizisto kaj psikoterapiisto, li komencis praktiki psikoterapion en 1969 en la ĝeneva regiono (de 1999 en Gland, Svislando). Li instruis en la Psikologia kaj Edukscienca Fako de Ĝeneva Universitato de 1973 ĝis emeritiĝo en 1994. Lia ĉefa aktiveco, krom la psikoterapia praktikado, estis profesie trejni junajn psikoterapiistojn, per kontrolo de ilia laboro kaj partopreno en trejnaj seminarioj. Li ofte prelegis pri psikologiaj problemoj, ĉefe en rilato kun la spirita vivo, aŭ (malpli ofte) pri internacia komunikado kaj Esperanto.
Lia verko "Le défi des langues" ("La lingva defio"), kiu estas iom psikanalizo de internacia komunikado, estis eldonita ĉe L'Harmattan (Parizo) en 1994. Li publikigis en Esperanto ok romanojn, plurajn novelarojn, poemaron kaj kantokasedon. Li publikigis diverslingve multajn artikolojn pri internacia kaj interkultura komunikado, kaj pri psikologio. Li aŭtoris aŭ kunaŭtoris tri franclingvajn librojn pri psikologiaj temoj.

Bonvolu legi en la DOSIERUJO: memordokumenton kun multaj ligoj al filmitaj prelegoj, libroj kaj 268 kondolencaj pensoj omaĝe al S-ro PIRON.

Konsultu ankaŭ la paĝon en VIKIPEDIO.

Opinioj kaj komentoj

Entute komentoj: 3; | Aldoni propran komenton

3.
Mireille je 2012-06-18 06:45:58

Mesaĝo de Sinjoro Probal Dasgupta, prezidanto de UEA (24an de januaro 2008) Laŭtlegita fare de Sinjoro Ranieri Clerici, vic-prezidanto de UEA.

Claude Piron estis inter la ege malmultaj esperantistoj, kiujn mi konis kiel referencajn personojn enkorpigantajn la lingvon mem. Tia kono por multaj baziĝis simple sur liaj verkoj. Sed mi havis la bonan ŝancon esti en tre longdaŭra koresponda rilato kun li. Ni komencis diskuti mian malnetan angligon de lia fama eseo pri tio, ĉu Esperanto fakte estas azia lingvo, kaj el tio rezultis priteoria dialogo.

Tamen mi ne tro okupiĝu nun pri mia propra aliro -- ni ĉiuj, pere de liaj tekstoj kaj pli lastatempe pere de lia rete havebla voĉa produktaro, havis konon de lia profunda kapablo konkrete interesiĝi pri difinitaj homoj kaj
aferoj kaj surbaze de tiu konkreta interesiĝo esprimi plej simple la plej profunde pripensitajn reagojn al tio, kion li perceptis.
Aparte vastan konantaron havis Claude Piron pri tio, ke ankaŭ liaj krimromanoj esprimis same lucide liajn ideojn pri la homeco.

Piron ne nur en teorioj kaj romanoj sed en sia vivlonga praktikado prezentis al ni ĉiuj la arton percepte rilati al konkretaj personoj kaj pejzaĝoj, ŝanĝi sin mem per tiuj perceptoj, kaj distili la rezulton en simplan, konscie lingvan prezenton de sia aliiĝo. En Piron, tiu arto kaj la
"bona lingvo" Esperanto bezonis identan flegadon; en li, tiu arto fariĝis lia bona lingvo, lia lingvo strebanta esprimi la homan bonecon en la konstruado de kiel eble plej simplaj vojoj inter la bezonantoj de helpo kaj la eventualaj donontoj de tiu specifa helpo.

Li estis ĉiam ĉe la pinto de sia kapablo donaci al ni ĉiuj la malavaran fluon de tiu unika spirito, kiun li kreis; kaj neniu el ni estis preta aŭdi la drastan novaĵon, ke li tiel abrupte forlasis nin. Ni estas en stato de ŝokiĝo, kaj bezonos longan tempon por kunmeti niajn sentojn por pli inde esprimi al li nian omaĝon. Dume, en la nomo de UEA, mi komunikas al lia familio kaj liaj aliaj plej intimaj kunuloj la funebrajn sentojn de la tuta asocianaro
pri la forpaso de tiu Honora Membro de Universala Esperanto-Asocio, krom miaj propraj kondolencoj pro la forpaso de persona amiko.
Probal Dasgupta

2.
Mireille je 2012-06-18 06:44:55

Parolado de Mirejo Grosjean dum la funebra ceremonio honore al Claude Piron. Tiu parolado okazis en la franca lingvo. Jen traduko. Gland, Svislando, la 25an de januaro 2008

Altestimataj gesinjoroj,
Kiel kun-prezidanto de Svisa Esperanto Societo mi ricevas ekde merkredo kondolencajn mesaĝojn el la tuta mondo. Mi transdonos ilin al la familio Piron post kelka tempo.
Ĉiuj el ni travivas ŝokon. Ni perdis MAJSTRON, KONSILANTON, FAKULON, GVIDANTON, AMIKON. Laŭ mesaĝo ricevita hieraŭ el Irano, ni perdis GIGANTON.
Claude Piron kapablis ekrilati adekvate kaj efike, respektoplene kaj pozitive kun iu ajn persono, kaj tiu persono sentis sin poste malstreĉigita, kuraĝigita, motivigita, recentrigita en sia personeco kaj en sia energio. Ni perdis ANĜELON

1.
Mireille je 2012-06-18 06:37:04

Unua precizigo: Ni ne rajtas forgesi, ke Piron unue estis belgo. Poste li fariĝis sviso.
Dua precizigo: li ĉiam postulis, ke ni ne diru "tradukisto" sed "protokolisto" pri lia ofico.
Tria precizigo: li dum jaroj instruis psikologion al instruistoj en la kantono Ĝenevo.
Kvara precizigo: fine de sia vivo li estis konsilanto por geedzoj el du diversaj kulturoj.

Kopirajto © 2001 - 2024 edukado.net. Ĉiuj rajtoj rezervitaj.
Funkciigita de Fondaĵo Edukado.net kunlabore kun E-dukati, ESF kaj E@I.