Panteono

Edukado.net premie publikigas 10-15 novajn prezentojn de vivantaj instruistoj ĉiujare la 15an de decembro. Vi povas sendi proponojn ĉe la FORUMO.  

Al la komenco

Plena nomo:Gábor BÁLINT
Vivtempo:1844 - 1913
Devenlando:Aŭstro-Hungarujo
Agadlando(j): Aŭstro-Hungarujo, Hungarujo, Rumanujo, Turkujo
Prezento:Dr. Gábor Bálint naskiĝis la 13-an de marto 1844 en Szentkatolna (nun Catalina en Transilvanio, Rumanio), kaj mortis la 25-an de majo 1913 en Temesvár (nun Timişoara, Rumanio) kaj estis enterigita en la urbo Kézdivásárhely (nun Târgu Secuiesc, Rumanio).

Li studis teologion, orientajn lingvojn kaj leĝosciencon. Danke al subtenado de Hungara Akademio por Sciencoj, li vojaĝis en Kalmukio (Rusio), Astraĥano kaj Mongolio por esplori la mongolan lingvon kaj la tataran, turkan, finnan kaj rusan lingvojn. Li verkis libron pri la similecoj inter la hungara kaj mongola lingvoj kun 1200 similaj vortoj. Dr. Gábor Bálint neis la apartenon de la hungara lingvo al la finno-ugra familio. Meze de la jaro 1870 li revenis en Hungarion, kie la hungaraj scienculoj Hunfalvy kaj Budenz elpensis la teorion pri la finno-ugra deveno de la hungara lingvo. Joseph Budenz, kiu laboris en Budapeŝto inter 1870-1880, estis preferata lingvisto de la Universitato en Budapeŝto kaj Hungara Akademio por Sciencoj. La teorioj de Bálint – kontraste al Hunfalvy kaj Budenz - pri la prahungaroj pruviĝis eraraj.
Afliktita, Dr. Gábor Bálint memvole ekziliĝis en la turka imperio inter 1879-1892, kie li studis aliajn arabajn lingvojn. Li instruis la araban lingvon en la greka universitato de Ateno ekde 1880. Jakab Elek kaj aliaj hungaraj scienculoj petis al la Kultura Ministerio de Aŭstro-Hungario alvoki la orientaliston Dr. Gábor Bálint en la landon. Speciale por li, Aŭstro-Hungaria la Kultura Ministerio estigis en Kolozsvár (nun Cluj-Napoca, Rumanio), filologian departementon (katedron) pri ural-altajaj lingvoj, kie ekde 1897 D-ro Gábor Bálint estris ĝis la jaro 1912, kiam li retiriĝis. Dr. Gábor Bálint konis sed ne akceptis la lingvon Volapuko. Li esperantistiĝis en 1888 kiam li instruis en Ateno la araban lingvon. Dr. Gábor Bálint estis la unua profesoro kiu inter aliaj lingvoj instruis la lingvon Esperanto en la Universitato Kolozsvár.

En 1897, kiel profesoro kaj lingvosciencisto de la Universitato Kolozsvár, li faris prezentadon pri la demando de la universala lingvo kaj Esperanto. Li eldonis hungare, sur litografiitaj folioj, la dekses gramatikajn ĉefregulojn de Esperanto laŭ Fundamento de L.L. Zamenhof. Oni povas diri ke ĝi estis la unua modesta hungarlingva Esperanto-lernolibro. Samtempe li komencis ankaŭ la diskonigon de Esperanto. Li verkis artikolojn pri Esperanto aperintajn en diversaj gazetoj de la urbo Kolozsvár, speciale en ,,Ellenzék”, kaj anoncis ĝian grandan gravecon en la vivo, por la homaro. Multaj homoj atakis lin, sed li energie rifuzis ĉiun dubon kaj mokon. Tial oni opiniis lin ,,ekstravaganculo”, ĉar li protektis kaj popularigis Esperanton. Pro tio li skribis en la antaŭparolo de la lernolibro de Ábel Barabás ke: ,,Ekstravaganculo estas tiu, kiu ne kredas la progreson de la homaro, kaj kiu aprobas la apartigon per ĉina muro kelkajn naciojn de la homaro”.
Oni devas mencii ke al la entuziasma instigo de Dr. Gábor Bálint estas dankebla la ekapero de la unua hungarlingva lernolibro kiun verkis lia disĉiplo Ábel Barabás en la jaro 1898. En la antaŭparolo de la lernolibro, Dr. Gábor Bálint skribis inter aliaj: "Miaflanke, kiu ne bezonas peranton almenaŭ por dekdu fremdaj lingvoj - mi ĝojus treege, se anstataŭ la lernado de tiuj lingvoj, kiuj rabis multe da tempo de mi, mi devus zorgi pri unu lingvo baziĝanta sur logiko, kiu ĝuste tial estas facile lernebla kaj en la kapo tenebla.
Li ĉeestis la unuan Universalan Kongreson de Esperanto en Boulogne-sur-Mer (Francio). Per sia agado, li starigis esperantistan skolon en urbo Kolozsvár, kiu iĝis la centro de la disvastigo de Esperanto en Transilvanio, Banato kaj Hungario. Estas malpli konate en la Esperanto-movado ke Dr. Gábor Bálint estis ankaŭ la unua hungara idisto. En 1903 li kontaktis la organizon ,,Delegation pour l'adoption d'une langue internationale” (Delegacio por alpreno de Lingvo Internacia), organizita de la francaj lingvistoj Louis Couturat kaj Leopold Leaux, kaj en 1907 li iĝis adepto de Ido, kvankam ĝin kritikante. Ido-Akademio estis starigita per la unuaj elektoj la 16-an de aŭgusto 1909. Inter la kandidatoj troviĝis la eksesperantisto Dr. Gábor Bálint. Li ne ricevis la necesan plimulton de la voĉoj, do li ne akademianiĝis. Ĉiu el la elektitaj naŭ akademianoj ricevis almenaŭ 200 voĉojn, sed Dr. Gábor Bálint kun 51 voĉoj iĝis nur la 17-a, do li ne akademianiĝis.

Post tiu nova malsukceso li rolis nek en la Esperanto- nek en la Ido-movado. Li subite kaj tute forlasis ambaŭ lingvojn kaj movadojn. Konklude, oni povas aserti ke la elstara scienculo Dr. Gábor Bálint estis la unua esperantisto kaj la unua idisto en Hungario.

Memorige al li, la 13-an de julio 1996 en la Fakultato pri Hungara Lingvo en Cluj-Napoca okazis festa kunveno, kadre de kiu oni inaŭguris memortabulon al Dr. Gábor Bálint. Ankaŭ bazlernejo en la vilaĝo Catalina nomiĝas Dr. Gábor Bálint kaj tie estas lia monumento kun memortabulo.

Bibliografio:
,,Debrecena Bulteno”, n-ro 18, julio 1984. Rememoro pri Gábor Bálint.
Dosiero: Foreword of Esperanto grammar book 1898.jpg. Vikipedio.
,,Ellenzek”, Kolozsvár, 05.06.1897; ,,Gábor Bálint nezete az Esperanto nyelv rol”.
,,Esperanto”, majo 1994, p. 90; ,,Bálint: 150 jarojn” de Jenő Zágoni (Hu).
,,Eventoj”, n-ro 113-114, 1-2/novembro 1996; Memortabulo al Gábor Bálint.
,,Journal of Eurasian Studies”, January-March 2009, vol. I, Issue 1; ,,Gábor Bálint de Szentkatolna” by Borbala Obrusanszky.
,,Lingvo Internacia”, III-a jaro, aprilo 1898, n-ro 4 (28): ,,Hungarujo estas nia”.
,,Progreso”, Paris, julio 1908, p. 227-229.
,,Progreso”, Paris, septembro 2/19, p. 415-416; Elekto di l'Akademio;
Dr. Gábor Bálint (1844-1913) laŭ la gazeto ,,Vasárnapi Újság”, 28.11.1875; Budapest.


La prezento kun fotoj elŝuteblas en PDF-formato
Marian VOCHIN (Rumanio) por edudako.net

Opinioj kaj komentoj

Entute komentoj: 0; | Aldoni propran komenton

Kopirajto © 2001 - 2024 edukado.net. Ĉiuj rajtoj rezervitaj.
Funkciigita de Fondaĵo Edukado.net kunlabore kun E-dukati, ESF kaj E@I.