Panteono

Edukado.net premie publikigas 10-15 novajn prezentojn de vivantaj instruistoj ĉiujare la 15an de decembro. Vi povas sendi proponojn ĉe la FORUMO.  

Al la komenco

Plena nomo:William AULD
Vivtempo:1924 - 2006
Devenlando:Britujo
Agadlando(j): Britujo
Prezento:William Auld estas la plej renoma de la kvar poetoj kaj prozverkistoj kiuj fulmotondris en la Esperantan literatur-kampon en 1951 kun la eldono de Kvaropo, tiel estigante la "Skotan Skolon". La aliaj tri kvaropanoj estis John Dinwoodie, John Francis kaj Reto Rossetti. Auld ja debutis pli frue dum la lastaj tagoj de Literatura Mondo (1947-49) kaj de 1949 ĝis 1955 li redaktis la modestan sed enhave kaj historie signifan periodaĵon Esperanto en Skotlando kiu estis diskutejo por la tiamaj junaj verkistoj. La eldono de Kvaropo samtempe signis la elpaŝon de Stafeto, la eldonejo fondita de Prof. Juan Regulo-Perez en La Laguna, kiu ŝtopis breĉon kaŭzitan de la malapero de Literatura Mondo kaj ties eldona agado.

Naskita en 1924, Auld ellernis la lingvon en 1937 sed nur ekagis literature 10 jarojn poste, firmiginte sian karieron kiel instruisto pri la angla literaturo. Li kunlaboris je pluraj periodaĵoj kaj estis redaktisto ne nur de Esperanto en Skotlando, sed ankaŭ de Esperanto (UEA) ekde 1955 ĝis 1958, Monda Kulturo de 1962 ĝis 1963, la el-Brazila literatura revuo Fonto de 1981 ĝis nun, aldone al la literatura seckio de la monata aktualaĵ-gazeto Monato, de ties ekiĝo en 1979 ĝis 1998. Lia kontribuo al Kvaropo nomiĝas Spiro de l' Pasio. En 1956 li aperigis sian plej faman kaj certe plej ampleksan unuopan verkon - La Infana Raso (1968: 2-a eld. kun notoj). Originalaj poemoj troveblas ankaŭ en Unufingraj Melodioj, 1960; Humoroj, 1969; Rimleteroj (kun Marjorie Boulton), 1976 & 86; El unu verda vivo, 1978 kaj Unu el ni, 1992. En barko senpilota, 1987, kunigis ĉiujn ĝis tiam aperintajn poemojn.
La rolo de Auld en la Esperanta literatur-komunumo ne limiĝas al vers-farado. Li ankaŭ redaktis la poezian sekcion de la du volumoj de Angla Antologio, kiu aperis unue en 1957, kaj eldonoj de la 900-paĝa Esperanta Antologio, 1958 kaj 1987. Ke li estas respektata kritikisto kaj recenzisto, evidentiĝas per lia enkonduko al la ĵus menciita antologio kaj per la ses esearoj publikigitaj: Facetoj de Esperanto, 1976; Pri Lingvo kaj aliaj Artoj, 1978; Enkonduko en la Originalan Literaturon de Esperanto, 1979; Vereco, Distro, Stilo - disertacio pri la originalaj romanaj verkitaj en Esperanto ĝis 1981, Kulturo kaj internacia lingvo, 1986; La fenomeno Esperanto, 1988; kaj plej lastatempe - Pajleroj kaj Stoploj, eldonita en 1998. William Auld estas ankaŭ aŭtoro de kantaroj, lernolibroj, bibliografio kaj tradukoj, inter kiuj elstariĝas La sonetoj de Shakespeare, Don Johano de Byron, Aniaro de Harry Martinson kaj La mastro de l' ringoj de J.R.R. Tolkien. En 1999 Auld nomumiĝis por la Nobel-premio por literaturo.
Laŭ:http://www.geocities.com/adrianneilson/aulbio2_esp.htm

Opinioj kaj komentoj

Entute komentoj: 0; | Aldoni propran komenton

Kopirajto © 2001 - 2024 edukado.net. Ĉiuj rajtoj rezervitaj.
Funkciigita de Fondaĵo Edukado.net kunlabore kun E-dukati, ESF kaj E@I.