Panteono

Edukado.net premie publikigas 10-15 novajn prezentojn de vivantaj instruistoj ĉiujare la 15an de decembro. Vi povas sendi proponojn ĉe la FORUMO.  

Al la komenco

Plena nomo:Géza Kurucz
Vivtempo:1936 -
Devenlando:Hungarujo
Agadlando(j): Hungarujo
Prezento:S-ro Geza Kurucz [:Kuruc] (1936- ), hungaro, emerita gimnazia lingvoinstruisto. Esperantisto ekde 1957. En la jaro 1962 li ricevis pedagogian diplomon kaj ekinstruis en elstara gimnazio Julia Bányai de Kecskemét kaj laboris tie kiel instruisto kaj vicdirektoro ĝis sia emeritiĝo, fine de 1996. Lia edzino, Elizabeta Rajtmar kaj ambaŭ gefiloj, Zoltan kaj Maria parolas Esperanton.
Geza Kurucz jam en 1962 komencis instrui Esperanton kiel nedevigan lernobjekton al gelernantoj en la supre menciita gimnazio kaj en la urba kulturdomo al plenkreskuloj, kiujn kaptis la ideo de la internacia lingvo. Ekestis kontaktoj kun diversaj popoloj, sed mankis bone uzebla facillingva materialo, ĉar ne plu aperis La Juna Vivo kaj La Praktiko. Pro tio li turnis sin al la estraro de ILEI kaj HEA kun propono eldoni facillingvan periodaĵon por lernejanoj kaj komencantoj. La ideo estis akceptita kaj en novembro 1972 HEA eldonis provnumeron de Juna Amiko. Pro bonveniga kaj vasta akcepto de la 24-paĝa provnumero HEA decidis aperigi la periodaĵon 4-foje jare. La revueto kolektis kaj aktivigis E-instruistojn kaj iliajn gelernantojn, la redakcio pli kaj pli internaciiĝis. Vaste populariĝis, ekzemple, la Kastora klubo de s-ro J.H.Sullivan. En 1982 pro troa okupiteco de s-ro Geza Kurucz la redaktadon transprenis s-ro Oldřich Kníchal kaj post kvar jaroj s-ro Stefan MacGill.
En 1989, kiam formiĝis en Hungario nova, demokratia socio, komenciĝis la florepoko de E-instruado. En pluraj mezlernejoj, inkluzive tiun de Geza Kurucz, ĝi estis instruata kiel libere elektita deviga lernobjekto. Subite ekestis novaj kontaktoj, vizitoj, ekskursoj. Internacia kvizokonkurso, iniciatita de Geza Kurucz, ligis plurajn diversnaciajn klasojn en Eŭropo. En la gimnazio Julia Banyai preskaŭ ĉiuj lernantoj akiris ŝtatan mezgradan, kelkaj eĉ superan diplomon pri Esperanto.
En 1997, post la emeritiĝo de Geza Kurucz la redaktado de Juna Amiko revenis al li kaj li redaktis la renovigitan revuon kun 54 paĝoj ĝis la fino de 2011, kiam pro malsano kaj alta aĝo li devis transdoni la redaktan laboron. Pro sia daŭra agado kiel redaktoro kaj sukcesa lerneja instruado de Esperanto en 2010 li fariĝis honora membro de ILEI. Krom la redakta laboro li verkis plurajn artikolojn por Esperantaj kaj hungaraj gazetoj, gvidis kelkajn E-kursojn en diversaj Eŭropaj landoj, kompilis minimumvortaron, kiu estis tradukita en kelkajn naciajn lingvojn. Dum kvar jaroj li estis estrarano de HEA en la 60aj jaroj.

Geza Kurucz por la Panteono en novembro 2011.

Opinioj kaj komentoj

Entute komentoj: 4; | Aldoni propran komenton

4.
Maljunulo je 2011-12-16 16:40:06

Tutkoran gratulon por via ekzemplodona agado kaj homama sinteno kaj vivo!
Ladiszlao Gados

3.
Maljunulo je 2011-12-16 16:38:04

Kara Géza, ĝoje kaj elkore mi gratulas vin!
Ladislao Gados

2.
Forigita uzanto je 2011-12-15 21:23:28

Mi gratulas vin, kara Géza! Mi deziras al vi tre bonan sanon kaj ĉion plej bonan.
Elkore: Anjo

1.
frans je 2011-12-15 14:18:15

Koran gratulon la vi, Geza!
Dankon pro la pluraj instru- kaj alia materialoj en Juna amiko, kiujn mi povis uzi en instruado de infanoj kaj plenkreskuloj.
Sanon kaj fortojn al vi nun, kiam vi finfine "emeritiĝis" el la redakta laborego.
Sylvia Hämäläinen, Tampere

Kopirajto © 2001 - 2024 edukado.net. Ĉiuj rajtoj rezervitaj.
Funkciigita de Fondaĵo Edukado.net kunlabore kun E-dukati, ESF kaj E@I.