Panteono

Edukado.net premie publikigas 10-15 novajn prezentojn de vivantaj instruistoj ĉiujare la 15an de decembro. Vi povas sendi proponojn ĉe la FORUMO.  

Al la komenco

Plena nomo:Irena Szanser
Vivtempo:1924 -
Devenlando:Pollando
Prezento:Szanser Irena naskiĝis en Kielce ( Pollando) la 11-an de julio 1924 en la familio de Michał kaj Irena Strażyc, gimnaziaj profesoroj. Antaŭ la milito ŝi lernis en gimnazio kaj aktivis en la skolta movado. Dum la milito ŝi servis en la konspira Skolta Organizo kaj en la Landa Armeo AK (konspira armeo), kun pseŭdonomo Lutnia/Liuto/.
Post la milito ŝi finis en 1950 siajn altlernejajn studojn en la Universitato kaj Politekniko en Vroclavo kaj ricevis diplomon kun titoloj: magistro pri teknikaj sciencoj kaj inĝeniero pri kemio. Poste ŝi laboris kiel licea profesoro, scienca asistento en Politekniko kaj en Projektaj Oficejoj en Vroclavo kaj en Varsovio.
Ŝi fariĝis esperantisto tute hazarde en 1973 en Rimini (Italio) kaj tuj komencis, helpe de libro de Sygnarski, aŭtodidakte lerni Esperanton, prelegi, instrui, agi en la movado. En 1978 ŝi diplomiĝis kiel ŝtate rajtigita Esperanto-instruisto por lernejoj kaj en la sama jaro dum UK en Varna ŝi sekvis porinstruistan seminarion pri la metodo de Andreo Cseh. Ekde 1978 ŝi gvidis Esperanto-kursojn en Pollando kaj eksterlande kaj estris instruadon en Varsovia Filio de PEA. Jam dum la lernado en gimnazio en Puławy ŝi bone konatiĝis kun la latina, franca kaj germana lingvoj. Poste ŝi postdiplome studis tiujn lingvojn kaj krome la hispanan. Finis tiujn studojn per la ŝtataj ekzamenoj pri la franca, germana kaj hispana en 1978-1980. La hispanan ŝi instruis dum multaj jaroj en la Studio por Varsoviaj ĉiĉeronoj. Ŝi mem estis ŝtate diplomita varsovia ĉiĉerono en kvin lingvoj kaj laboris kiel ĉiĉerono.
Jam en 1979 mag. Irena Szanser komencis kunlabori kun la Centra Kleriga Instituto por Pliperfektigo de Instruistoj IKN en Varsovio kaj postdiplome studi tie lingvo-didaktikon. Por plua plifperfektiĝo ŝi studis en 1986 kaj en 1988 (jare dum unu monato) en Parizo kaj en la Instituto del Centro Borja en San Cugat del Valles (Hispanio). Ŝi esploris lingvo-didaktikon kaj preparis E-instrumaterialojn, verkis artikolojn pri lingvistiko kaj pedagogio.
En 1981 ŝi estis elektita Ĉefestrarano de PEA pri Instruado kaj Prezidanto de la Pedagogia Komisiono de PEA kaj dum 1980-1985. Irena Szanser organizis kaj gvidis la Tutlandajn Pedagogiajn Kursojn por rajtigi E-kursgvidantojn de PEA, en du tipoj:
1. Tutlandaj Pedagogiaj Konsultaj Kursoj, en Varsovio kaj
2. Tutlandaj Pedagogiaj Intensaj Ĉeestaj Kursoj, en Międzygórze.
Por pliperfektigi la E-kursgvidantojn kaj aliajn E-instruantojn ŝi organizis kaj gvidis Tutpollandajn Pedagogiajn Kurso-konferencojn, seminariojn (por E-instruistoj kaj E-kursgvidantoj) en Pollando, dum 1981-1985, la XIXa Tutlanda Pedagogia Kursokonferenco, en Kalisz, 25-27.10.1985.

Ŝiaj ĉefaj ideo kaj aktiveco koncentriĝis al preparo de E-instruistoj por lernejoj kunlabore kun IKN. Irena Szanser kadre kaj rezulte de multjara didaktika studado kaj kunlaboro kun la Centra Kleriga Instituto por Pliperfektigo de Instruistoj (IKN) partoprenis en seminariojn de IKN pri lingvodidaktiko de la franca, hispana kaj germana, i.a. por lekcii pri E- didaktiko. Seminarioj kaj sesioj de Postdiplomaj Studoj pri lingvodidaktiko por Filologoj okazadis en kelkaj Klerigaj Centroj de IKN en Pollando, i. a. en Sulejówek, Rzeszów, Tarnów kaj aliaj. Unu el la sesioj, organizigita estis de IKN en Kleriga Centro en Tarnow (9–17 II 1989) kaj dediĉita al pliperfektigo de filologoj kaj metodologoj de la franca lingvo (la franca estis laborlingvo). Irena Szanser dum ĝi lekciis en la franca pri Esperanto-didaktiko, lige kun ĝenerala glotodidaktiko kaj gvidis al ili la intensan kurson de Esperanto (laŭ iom modernigita Cseh–metodo). Evidentiĝis ilia altega lernokapablo de Esperanto pro ilia metodologia preparo kaj kono de diversaj strategioj de lingvo-instruado–lernado.
Irena Szanser kunlaboris kun IKN pri la verkado de la instruprogramoj por diversaj kursoj kaj instruformoj kaj pri la grava temo dum lingvo-instruado: Enlingvaj kaj interlingvaj interferoj en lingvoinstruado. Ili estis temoj de doktoriĝa laboro de Irena Szanser, sub la gvido de prof. H. Komorowska . Instruprogramoj verkitaj de mag. Irena Szanser por la Centra Kleriga Instituto en Varsovio (IKN), 1985, celis preparon de filologoj kaj lingvoinstruistoj, instruantaj en lernejoj, al aldona Esperanto-specjaliziĝo por E-o instruado en lernejoj.
La programoj estis duspecaj:
1. Postdiplomaj Studoj por filologoj kaj lernejaj lingvoinstruisto - kun aldono de lerneja Esperanto-specjaliziĝo.
2. Postdiplomaj Studoj por aliaj lernejaj instruistoj / kun finitaj diversspecaj superaj studoj /kun aldono de lerneja Esperanto-specjaliziĝo .
Tio pruvis ke la ideo de Irena Szanser estas bona. La Instruprogramo estis agnoskita de IKN kaj de la Ministerio. Transdono de tiu projekto al IKN okazis en 1985. Postdiplomaj Studoj por filologoj kaj lernejaj lingvoinstruistoj, kun aldona lerneja Esperanto-specjaliziĝo, estis planitaj kaj interkonsentitaj kun IKN por 1986. Sed pro la puĉo en PEA en oktobro 1985, la planoj ne povis esti realigitaj, ĉar la Ĉefa Estrarano de PEA, jam ne plu egzistis kaj mag. Irena Szanser, aprobita de IKN kiel gvidanto de planitaj Studoj por filologoj, kiel specjalisto pri lingvodidaktiko, ne plu estis ĉef-estrarano de PEA pri Instruado. Fiaskis la ideo kaj preparaj laboroj por lernejaj E- instruistoj, samnivele preparitaj kiel aliaj lingvoinstruistoj. La komisaroj de PEA ne havis intereson pri tiu ideo.

Mag. Irena Szanser ĉefgvidis multajn lingvokursojn kaj organizis pedagogiajn E- kursojn kaj seminariojn por instruistoj alilande. Ŝi lekciis pri lingvodidaktiko dum la Internaciaj Metodikaj Seminarioj (IMS) dum 1983-1990. La I-a kaj la II-a IMS-oj estis organizitaj de I.Sz. en Pollando en 1983 kaj 1984. Postaj alilandaj IMS-oj estis organizitaj kunlabore kun Zsuzsa BARCSAY, por interkonsenti preleg-temojn de I. Szanser,/rilataj al la Instruprogramo por E- Instrurajtigaj Kursoj, verkita de ŝi /.
Irena Szanser lekciis en: La IIIa IMS en Bad Saarow (GDR) 1985, La IVa IMS en Gárdony (Hungario), 1986, La Va IMS en Pisanica (Bułgario), 1987, La VIa IMS en Straznice, 1988, kaj en Kaunas (Litovio ),1990.
Mag. Irena Szanser estis Komitatano A de UEA kaj Komisiito pri Internaciaj Ekzamenoj de UEA, 1982-1985,kaj de ILEI–UEA, 1986-1990:
En 1982 UEA por restarigi la elementan kaj mezan nivelojn, intertempe ne plu funkciintajn, decidis reformi siajn ekzamenojn sub la gvidado de ties verkinto, mag. Irena SZANSER, kaj averaĝe dudeko da kandidatoj sukcesis ĉiujare dum UK-oj de UEA.
Mag. Irena Szanser kiel membro de la Internacia Ekzamena Komisiono de UEA, preparis la programojn, regularojn por EE kaj ME. Ŝi ellaboris la postulojn kaj gvidilojn por la lingvaj ekzamenoj, ĉiujare ŝi verkis testfoliojn kaj partoprenis en Lingvaj Internaciaj Ekzamenaj Komisionoj de UEA, kunordigadis la instru-programojn, kaj kungvidis Ekzamenojn. Ŝi estis vicprezidanto de la Internacia Ekzamena Komisiono de UEA dum la UK-j en Budapeŝto en 1983, en Aùgsburgo 1985, dum la UEA Seminario en Gyula 1985 kaj kiel prezidanto de la Internacia Ekzamena Komisiono de UEA-ILEI dum la UK en Varsovio, 1987, dum la UK en Roterdamo, 1988, dum la UK en Brajtono, 1989.
Irena Szanser estis ankaŭ Komisiito de la Eduka Komisiono de UEA, 1982-1985, kaj de ILEI–UEA, 1983-1990. Mag. Irena Szanser, laŭ komisio de UEA, ofte gvidis Progresigajn Kursojn dum Universalaj Kongresoj i.a. en la UK en Stockholmo, 1980 kaj en la antaŭkongreso de UEA en Lund, 1980; en la UK en Aùgsburgo, 1985; en la UK en Roterdamo, 1988 kaj en UK Brejtono, 1989 kaj kelkfoje en Csillebérc por infanoj, Hungario, en Hispanio kaj en aliaj lokoj.
Ŝi lekciis pri metodiko de fremdlingvo-instruado, inkluzive Esperanton, gvidis E- kursojn en Internaciaj E-medioj i.a. kelkfoje en Somera Esperanto Universitato, en Gyula, Hungario, 1983 (dum UEA-seminario) kaj poste en 1984, 1985; en La Konferenco en Locarno, 1979, en la Konferenco de ILEI en Skofia Loka, Jugoslavio, 1984, en La 20a ILEI Konferenco en Louvain la Neuve (Belgio), 1986, en la 21a ILEI Konferenco en Lodzo (Łódź, Pollando), 1987, en La 29a ILEI Konferenco en Kerkrade (Nederlando), 1988; en la Konferenco de ILEI Hanabanilla, Kubo 1990. Lekcis dum aliaj pedagogikaj-metodikaj aranĝoj i. a. kiel La XVa Scienca Interligvistika Simpozio en Pollando, La VIIa Interlingvistika Simpozio en Varsovio, dum La Tago de la Lernejo i.a. en la UK en Roterdamo, 1988, kaj en kelkaj aliaj. Ŝi lekciis en la E-fako de la Universitato en Budapeŝto, 1990, al gestudentoj pri „Semantika aliro al E- instruado”, laŭ la invito de Zsuzsa BARCSAY.

Irena Szanser laŭ la komisio de IEI en Hago estis gvidanto de la Cseh-seminarioj dum la Universalaj Kongresoj de UEA,: en Vankuvero, Kanado, 1984; en Pekino 1986, en Havano kaj Hanabanilla, Kubo, 1990.
Irena Szanser estis aŭtoro de la Kadra Instru-programo por Pedagogiaj-metodikaj Instrurajtigaj Kursoj de UEA-ILEI por rajtigo de Internaciaj E-kursgvidantoj (kun projekto pri la enhavo, pri la regularo de la kurso kaj pri la regularo de la ekzameno). La Projekto estis jam verkita en 1983, poste pridiskutata dum IMS-oj, estis akceptita de UEA-ILEI dum la UK en Aùgsburgo, 1985 kaj poste dum la ILEI Konferenco en Louvin- la- Neuve 1986.
Irena Szanser kiel membro de la Eduka Komisiono de UEA, laŭ komisio de UEA kaj ILEI preparadis planojn, materialojn por tiuj Internaciaj Metodikaj Kursojn por rajtigi al E-instruado, poste gvidis tiujn kursojn en la Internacia Feria Altlernejo de Kultura Centro Esperantista en la Chaux-de-Fonds (Svislando), en 1988, 1989, 1990, kiel ĉeflekciisto kaj ĉefegzamenanto kaj la aŭtoro de metodikaj verkoj por studantoj de tiuj kursoj. La diplomitoj de tiuj Internaciaj Altlernejaj E-Studoj vere elstaras kiel fakuloj inter E-Instruistoj kaj Metodologoj. Irena Szanser povas nun fieri pro ilia grava laboro kun grandaj E-sukcesoj.

Kelkaj metodikaj verkoj de Irena Szanser:
Glotodidaktikaj kaj specifaj aspektoj de Esperanto–instruado, 1988, ILEI, UEA, KCE;
Elektitaj problemoj de psikologio por lingvo–instruantoj, 1989, ILEI, UEA, KCE;
Teorio kaj praktiko de lingvo–instruado, 1992, ILEI, Budapeŝto;
Elektitaj verkoj en Esperanto - 2008, Warszawa, elektronika versio, 242 p.
Semantika parol generilo,. ILEI, IPR 09 / 1, p. 20-26, plus diagramo.
Metodika helpmaterialo por blindaj E-instruistoj, 1985 (en la pola lingvo, parte en Esperanto) verkita por PZN (Pola Asocio de Nevidantoj ) en Varsovio.
Diversaj primetodikaj artikoloj kaj instruprogramoj i.a. :
Kadra Instru-programo por Pedagogiaj-metodikaj Instrurajtigaj Kursoj de UEA-ILEI, 1983 kaj regularoj por la pedagogia metodika kurso, por UEA, 1985.
Instruprogramo por la Elementa Ekzameno (EE) 1983 (por UEA).
Instruprogramo por la Meza Ekzameno (ME) (por ILEI).

Irena Szanser ricevis: E-Distingojn de PEA en 1984, la „Meritplena Esperantisto pro la didaktikaj kaj didaktiko-organizaj laboroj dum la posteno de la Ĉefestrarano pri Edukado en PEA kaj la Prezidantino de la Pedagogia Komisiono de PEA.
En 2005 ricevis la titolon de Honora Membro de de PEA,
En 2007 la titolon de Honora Membro de ILEI.
En 1991 pro malboniĝo de ŝia sanstato, post la operacio de la genuo, Irena Szanser devis forlasi vojaĝojn kaj E-laboron eksterlande.
Ŝi pasigis sian E-movadan vivon en la servo de la E-instruado kaj kun la konstanta celo: altigo de la instrunivelo de E- instruistoj kaj E-kursgvidantoj.

BIBLIOGRAFIO (ne kompleta) Laŭ la dokumentoj kompilis d-ro Bogdan Michalski:
IPR (Internacia Pedagogia Revuo), numeroj: 2/1986, p. 40; 3/1986, p. 44-45; jul.- aug. 1986, p. 125; 1/1987, p. 23, 32, 33; 1/1988, p. 16, p 58; 2/1988, p. 32; 3/1988, p. 21; 4/1988, p. 24, p. 28-30; 1/1989, p. 25; 3/1989, p. 22, 35, 36; 1/ 1990, p. 10; 3/1990, p. 1, 2, 3, 4, 5; 4/1990, p. 4, 5, 6; 3/1994, p. 1; 4/1994, p. 26-28.
Esperanto” numeroj: okt. 1983, p. 173; sept. 1983, p. 152; okt. 1984, p. 163; jul.-sug. 1985, p. 137; jan 1986, p. 2; jun 1986, p. 111; okt. 1986, p. 171; sept. 1987, p. 161; jul.- aug. 1988, p. 128, mart 1989, p. 45; jun 1989, p. 109;febr. 1996, p. 27.
„Heroldo de Esperanto” numeroj:
1/1983, p. 1; 10-11/1983, p. 4; 3/1983, p. 2; 1/1984, p. 2; 3/1984, p. 2; 9/1984, p. 3; 10-11/1984, p. 1; 1/1985, p. 2, 3, 4; 12/1985, p. 2; 1/1987, p. 29-33; 11-12/1987, p. 4, 5; 12 7/1988, p. 1; 11-12/1988,p.2; 11-12/1989, p. 3; 14/1989, p. 2; 16/1989, p. 1; 10-11/1999, p. 3.
„Der Esperantist” numeroj: 129/1985, p. 18; 145/1987, p. 107.
Kongresaj libroj inter aliaj: - UK Budapeŝto 1983, p. 24 - UK Aùgsburgo 1985, p. 46 - UK Havano 1990, p. 71. Kongresaj Kurieroj: Budapeŝto 5.08.1983, Vankuvero „Tago de la lernejo” 1984, Havano, 2/1990, p. 2.


Irena Szanser por la Panteono en decembro 2011.

Opinioj kaj komentoj

Entute komentoj: 2; | Aldoni propran komenton

2.
ValdasBanaitis je 2012-04-10 01:20:01

Kara sinjorino Irena,
de multaj jaroj mi skeptike rilatas al instruado de Esperanto, krea lingvoludo Ludovika, speciale strukturita por esti uzebla post kurta insrukcio. Esperanto estas lingvo faru-mema, alirebla kaj alirenda de alia flanko - de la lernanto mem, sen trudo de la rutina termina balasto, kiel ekzemple Via recenzinto en IPR (1994,4) Till Dahlenburg (enkondukon al sia lernolibro li farĉis 70 terminojn). Hodiaŭ en "Litovas stelo" (1991) mi trafis artikolon pri 8a internacia seminario en Kovno, kie Vi ŝokis la publikon per Via metodo pri verbo kaj piloto - ĉu eble Vi estas patrrino de mia ideo pri verbo inter subjekto (nule markita) kaj malsubjekto (markita per -N, aŭ -E, aŭ prepozicio, aŭ vorteta adverbo, unuvorte, triparta sinteksa sintakso, aldone al 8 gramatikaj fonemoj por vortaj uniformoj de leksika vesto, strikte forme distinga de de vorteta teksta skeleto el 125 elementoj - same koincide kalulitaj sojle de ĉi jubilea jaro. Ĝis nun mi ne trovis komprenon por tia "sengramatika" nuda koncepto de la strukturo de Esperanto - nek en Litvo, nek en Lotva BET, nek en Peteburga jubilea kongreso, nek en Karlova AIS, Se Vi rekonas Vian ideon, estu mia bapto- aŭ bo-patrrino!
Humile kaj adore
Valdas Banaitis (1942), esperantano ekde aĝo 15
forta kaj sana maljunulo litvana kun 3 E-filoj kaj

1.
Barbara je 2012-02-08 19:36:47

Kara Irena, kvankam jam persone mi havis la okazon transdoni al vi gratulojn pro via eniro en la Panteonon de edukado.net tamen ankaŭ ĉi-tie, sub via sinprezento, mi ŝatas lasi miajn rekonajn vortojn pro via elstara laboro por la pola kaj internacia E-instruista medio. Mi ĝojas, ke vi pridokumentas vian aktivadon, el kiu povas ĉerpi inspiron novaj jaraloj de E-instruistoj. Via laboro ja servas al la pola kaj la tutmonda esperantistaro. Plej koran dankon ! Amike, Barbara Pietrzak

Kopirajto © 2001 - 2024 edukado.net. Ĉiuj rajtoj rezervitaj.
Funkciigita de Fondaĵo Edukado.net kunlabore kun E-dukati, ESF kaj E@I.