Panteono

Edukado.net premie publikigas 10-15 novajn prezentojn de vivantaj instruistoj ĉiujare la 15an de decembro. Vi povas sendi proponojn ĉe la FORUMO.  

Al la komenco

Plena nomo:Jorma Ahomäki
Edukado-ensalutnomo:farton
Vivtempo:1931 -
Devenlando:Finnlando
Prezento:Jen kiel sinjoro Jorma Ahomäki sin prezentis por la Panteono:

En la ĉefurbo Helsinki mi naskiĝis la 3-an de novembro 1931. La okjaran klasikan liceon mi sukcese finstudis la 31-an de majo 1951, poste trapasis Oficiran Lernejon en la urbo Hamina kaj ricevis instruistan diplomon en la Pedagogia Altlernejo en Turku 1954. Profesia kariero kiel lernejestro kaj rektoro 1954-1990.

Ekstudoj de Esperanto 1959, Cseh-seminario en Bruselo 1960 sub la gvidado de Andreo Cseh, plej alta landa ekzameno en 1965, deviga elementlerneja instruado 1959-1965, Esperanto-instruisto en la Somera Universitato de Turku 1966, 1967, 1970, 1971 kaj 1972. Kurso de Esperanto en la Universitato de Turku 1974-1975. Sekvis longdaŭra instruado en diversaj vesperaj lernejoj por plenkreskuloj 1969-2009. Hodiaŭ funkcias nur privata instruado por unuopuloj vidalvide aŭ per Skype.

Interpreta agado en lernejoj kaj universitatoj dum prelegvizitoj i. a. jene: Eizo Itoo 1959, Tibor Sekelj 1959, Rude Andersen 1963 kaj 2003, Stefania Palica 1965, Hidejuki Sakaeda 1967, Andrzej Pettyn 1968, Roland Dupuis 1969, Ivo Lapenna 1971, Humphrey Tonkin 1975, István Szerdahelyi 1976, Barbara Cvetkova kaj Tomio Hukuoka 1980, Trixini - Hans-Jörg Kindler 1982, Klara Velösy 1986, Erich-Dieter Krause 1993, Mikaelo Bronstejn 1994, Sylvan Zaft 2001, Dimitri Lytov 2003, Mohamed Bettahar 2004, István Mórocz 2008 ktp. ktp.

Krome gazetaraj kaj revuaj kontribuaĵoj: La Ondo, Litova Stelo, Esperanta Finnlando, Turun Sanomat k.a. Intervjuoj kaj leteraj reagoj por Pola Radio, informaj prezentadoj en diversaj lernejoj kaj institutoj, ktp. ktp.

Opinioj kaj komentoj

Entute komentoj: 10; | Aldoni propran komenton

10.
farton je 2011-12-17 22:09:33

Sinceran dankon pro varmkore senditaj gratulmesaĝoj. Tia kuraĝigo helpas kaj subtenas mian skriban informan agadon. Hejma laborkabineto de solulo estas lumplena kaj fekunda tero por pozitivaj agado kaj pensoj. Dankeme - Jorma Ahomäki.

9.
Barbara je 2011-12-15 21:58:01

Kara Jorma,
akceptu varmajn gratulojn pro la ekokupo de la fierinda loko en la Panteono de edukado.net
Kvankam neniam mi havis la okazon partopreni en formalaj kursoj gvidataj de vi aŭ interpreta agado dum vizitoj de renomaj prelegantoj, ja mi alte taksas kaj dankas pro viaj multegaj kontribuoj por riĉigi la E-programon de Pola Radio kaj nun Pola retRadio.
Pro via fideleco al niaj varsoviaj E-elsendoj. Apartan dankon pro viaj programrecenzoj kaj lingvaj komentoj. Pro via kredo pri la eduka kaj kleriga – apud la informa – roloj de niaj programoj. Entute dankon pro via amo al la parola Esperanto.
Mi ĝojas kaj fieras, ke niaj E-elsendoj naskis vian amon al Varsovio, la naskiĝurbo de Esperanto kaj mi kredas, ke baldaŭ denove ni ĝojos revidi vin ĉi tie.

Plej amike, Barbara

8.
Katalin je 2011-12-15 14:19:44

Kara Jorma,
Vi estas tiom populara, ke mia gratulo povas esti nur la 7a, sed certe ne la lasta en la vico.
Mi esperas, ke ĉi-vespere dum al 50-jara jubileo viaj samideanoj bele festos vin kaj laŭtlegos ĉiujn niajn mesaĝojn, transdonos niajn salutojn kaj brakumojn al vi, kiu tiom multe faris por nia movado.
Mi aparte dankas vin pro la recenz de la libro Stelsemantoj kaj viaj oftaj reznadoj je aferoj por ni komunaj.
Vivu ankoraŭ longe, en sano kaj energio je nia feliĉo. Amike, Katalin

7.
Myntsy je 2011-12-15 11:37:50

Plejkarajn brakumojn al Jorma,
Multan dankon pro la instruado de Esperanto al miaj gekolegoj en Turku.
Dankeme Synnöve

6.
frans je 2011-12-15 10:44:24

Esperanto-Ligo de Finnlandaj Instruistoj estas feliĉa kaj fieras pri la nomumo de sia malnova membro al la Panteono.
Koran gratulon!
Sylvia Hämäläinen, sekciestro de ELFI

5.
frans je 2011-12-15 09:43:30

Kara Jorma!
Vi nomas vin VICrevizoro,kiu estas la plej alta nomumo, laŭ vi mem. Ĉar vi nun estas inter la gravuloj en Panteono, vi devas kredi, ke vi ne estas/is VICinstruisto, sed vera aganta kaj efikega instruisto, kiu daŭre sendas siajn orajn informojn pri Esperanto al la ĉirkauanta mondo.
Bonan daŭron en via nuna Esperanto-agado.
Kore salutante kaj gratulante
Sylvia kaj Veli

4.
BobW je 2011-12-15 01:15:57

Mi unue konatiĝis kun aktivulo Jorma, kiam li instigis al agado ankaŭ min tra sia daŭra aktiveco en la rete atingeblaj elsendoj de la tiama Radio Polonia. Feliĉe mi renkontis lin ĉe bjalistoka UK, kaj fojfoje li reaperas antaŭ miaj oreloj ĉe Pola Retradio. Mi ĝojas rajti nomi lin amiko.

Kore gratulas kaj bondeziras Bob Williamson el Kanado

3.
stelamiko je 2011-12-14 22:16:33

Kara Jorma

Kiam printempe 1959 via bopatrino, Irja Klemola, enmanigis al vi la libron Privilegia Vojo de Vilho Setälä, la 'verda viruso' rapide infektis vin ĝisoste. Kun entuziasmo kaj granda energio vi eklernis la Internacian Lingvon kaj jam aŭtune de la sama jaro komencis ĝin instrui al gelernantoj de via tiama lernejo, Rauvolan koulu. Esperanto iĝis oficiala, deviga lernobjekto ekde la 2-a klaso. Je la fondo de Esperanto-Societo en Turku (aprilo 1961) vi estis unu el la ĉefmotoroj kaj dum nun 50 jaroj restis unu el ties plej centraj radoj, tute egale, ĉu vi havis la titolon de sekretario, de prezidanto kaj nun de vicrevizoro. Tute kompreneble estas ĝuste vi, kiu ĉe la solenado de la ora jubileo hodiaŭ vespere en la sama Turku-a konstruaĵo, kie siatempe okazis la fond-kunveno, rakontos interesajn, amuzajn epizodojn el la multaj jaroj kaj ilin ilustros per lumfolioj (*). Kiam Katalin Kováts antaŭ du semajnoj diskrete informis al mi, ke en la Zamenhof-Tago 2011 aperos via nomo en la Panteono de meritplenaj esperantistaj instruistoj, mi treege ĝojiĝis. Pro via ampleksa, multfaceta por-Esperanta agado – lerneje, kurse, informe, recenze, societe ktp. – verdire vi meritas tiun honorigon. Elkore gratulas sian finnan amikon

Mogens Rude Andersen
Espergærde, Danlando


(*) Lumfolio: surplasta projekciaĵo. – Ni ambaŭ multon lernas dum nia regula Internacia Leksikologia Seminario. La unua sesio okazis dum metilaboroj somere 1964 en la insulo Norrskata, via feria paradizo, kaj nun ĝi estas tute integra parto de niaj voĉaj renkontiĝoj per Skype. Verdire, la varma linio inter Gruo-Strato, Piispanristi, kaj Safira Vojo, Espergærde, ofte ardas.

2.
amiko23 je 2011-12-14 21:48:47

Elkoran gratulon pro tiu ĉi distingo kaj multajn belajn E-tagojn en sano!
Andreo el Pollando

1.
laine je 2011-12-14 21:26:42

Koran gratulon al Jorma Ahomäki pro la elstarigo en la Panteono de Edukado.net! Li certe meritas la honorigon. Mi ĝojas, ke mi persone konas tiom eminentan aktivulon, kies profesia pedagogia laboro kiel instruisto kaj lernejestro estas vaste konata. Dum pli ol duona jarcento li iniciateme aktivis ankaŭ en Esperanto-instruado. Jam antaŭ ol instruado de fremdaj lingvoj ĝeneraliĝis en niaj lernejoj, li enkondukis siajn lernantojn en la internacian medion per la internacia lingvo .

Mi ĝojas renkonti Jorma-n en Turku post ne multaj horoj okaze de la 50-jara kaj Zamenhofa festo de la Esperanto-societo, en kiu li estas unu el la fondintoj. Mi ne dubas, ke ĉiuj tie komune aplaŭdos al Jorma (kaj al Edukado.net pro inda aldono al la Panteono).

Kopirajto © 2001 - 2024 edukado.net. Ĉiuj rajtoj rezervitaj.
Funkciigita de Fondaĵo Edukado.net kunlabore kun E-dukati, ESF kaj E@I.