Panteono

Edukado.net premie publikigas 10-15 novajn prezentojn de vivantaj instruistoj ĉiujare la 15an de decembro. Vi povas sendi proponojn ĉe la FORUMO.  

Al la komenco

Plena nomo:LUIS JORGE SANTOS MORALES
Vivtempo:1943 - 2019
Devenlando:Kolombio
Agadlando(j): Kanado, Kolombio, Kostariko, Kubo, Venezuelo
Prezento:Luis Jorge Santos-Morales, kunfondinto kaj plurfoja Prezidanto de Kolombia Esperanto-Ligo.
Studis en la Nacia Universitato de Bogoto, kaj la Industria Universitato de Santander, en Bukaramango. Dum sia adoleskeco, memlernis Esperanton, la anglan kaj la francan. Ekde kiam li estis nur 18-jarulo, li instruadas Esperanton kaj dank’ al siaj korespondaj kursoj kaj lernolibroj "ESPERANTO, UNU MONDO, UNU LINGVO" kaj "ESPERANTO, LINGVO POR HAVIGI AL SI GEAMIKOJN", disvenditaj perpoŝte kaj en librejoj en preskaŭ ĉiuj amerikaj landoj (entute pli ol 20,000 ekzempleroj) li fariĝis vera ĉampiono de la disvastigado kaj instruado de Esperanto en Ameriko.
Dum pli ol 40 jaroj li vigligadis la Esperantan entuziasmon en Kolombio kaj pozitive kontribuis al tiuj de Kanado, Kubo, Venezuelo kaj Centr-Ameriko. En 1970 li, kune kun P-ro Manuel Ángel, iniciatis la nov-epokajn Kolombiajn Kongresojn de Esperanto, el kiuj la unua finfine efektiviĝis en Medellín en 1976.
En 1986, tuj post sia alveno al Toronto en 1986, kiel Kanada Direktoro de Junularoj de Unuiĝintaj Nacioj (NRO), Luis Jorge Santos-Morales komencis serion de ĉiu-monataj prelegoj pri diversaj temoj en Esperanto en la Centra Biblioteko, per kiu oni sukcesis "malkovri" grandan nombron da eksterlandaj Esperantistoj, kiuj ankoraŭ ne estis malkovrintaj la lokajn samideanojn. Tiumaniere lia agado signife pligrandigis la Torontan Esperantistaron. Dum kelke da tempo li estis la redaktoro de la revuo La Torontano.
Pro familiaj kialoj li devis malakcepti la kandidatigon al la Prezidanteco de Kanada Esperanto-Asocio.
En Kubo estis li, kiu konvikis la Administranton de Radio Havano, S-ron Pedro Rojas, ke li malfermu la pordojn de tiu grava radiostacio por Esperanto. Tial la tieaj Esperantistoj neniam bone komprenis, kiel tia miraklo doniĝis.
Li donis senpagan permeson al Eldonejo José Martí, ke ili reproduktu lian lernolibron "Esperanto, Unu Mondo, Unu Lingvo" cele al la sukcesigo de la UK en 1990. En 1988, kun la sama celo, li pasigis tutan monaton en Havano kaj prelegis dum unu tuta semajno, sep horojn ĉiutage, al 1200 geinstruistoj en Esperanto. Paralele alia celo de tiu estado tie estis diskrete helpe la Esperantajn Radioparolistoj de Radio Havano pliklarigi sian parolmanieron.
En 1996, li estis la ĉefa preleganto dum la Tutamerika Kongreso en Kostariko. Lastatempe, li donacis pli ol 1000 lernolibrojn por kursoj al junuloj en Nikaragvo, Salvadoro kaj Gvatemalo.
En Karakaso li estis la ĉefa preleganto pri diversaj temoj dum la 2002a Kolombi-Venezuela Kongreso kaj ankaŭ tie donacis grandan stokon da libroj por kursoj al junuloj.
Luis Jorge Santos-Morales mem okupiĝis pri la organizado de preskaŭ ĉiuj 16 ĝisnunaj Kongresoj. Konvinkita pri tio, ke ju pli belsone oni parolas Esperanton, des pli facile oni povas varbi novajn adeptojn por nia afero, li tre frue decidis fariĝi bona modelo de klara, belsona kaj alloga parolmaniero, kio komprenigas kial liaj prelegoj pri plej diversaj kaj interesaj temoj estas tiel popularaj en Esperantio. En novembro de 1988 en Havano, Kubo, li senlace parolis al grandega instruista aŭdantaro dum pli ol 35 horoj pri psikologiaj, instruaj, lingvaj kaj Esperantologiaj temoj en unu semajno, kaj li sukcesis tenadi la plenan atenton de la ĉeestantoj ĉiun sekundon de tiu Iber-Amerika Esperanto-Kongreso.

Vidu pli ĉe : http://eo.wikipedia.org/wiki/Luis_Jorge_Santos-Morales

LUIS JORGE SANTOS MORALES por Panteono, la 7an de decembro 2011.

Opinioj kaj komentoj

Entute komentoj: 12; | Aldoni propran komenton

12.
ClaudeNourmont je 2019-11-01 20:11:37

Nur hodiaŭ, kiam estas lia naskiĝtago, mi eksciis pri la forpaso de tiu eminenta esperantisto. Mi tute naive skribis por gratuli lin je tiu tago, sed respondis lia filino, ke li forpasis en aŭgusto. Kia bedaŭro! Kaj ŝajnas, ke en la movado, oni tute ne scias pri tiu grava perdo.
Al liaj familianoj mi sendas miajn kondolencojn. Triste, ke ni ne plu ricevos liajn saĝajn mesaĝojn.

11.
luisjorgesantos je 2012-02-10 02:56:19

Mi trilionfoje dankas al Katalin pro la grandega honoro enlasi min en tiel apartan Panteonon, kie nun mi troviĝas ĉirkaŭata de tiom da admirindaj gravuloj. Mi dankegas ankaŭ al ĉiuj afablaj samideanoj skribintaj la ĉi-subajn komentojn.
Mi konfesu, ke mi ŝuldas multe pli al Esperanto ol Esperanto ŝuldas al mi. Lernante Esperanton mi eksciis pri multaj neatenditaj aferoj, kiujn mi neniam estus lerninta aliloke aŭ alimaniere. Nur la provo kaj klopodo fariĝi flua parolanto de lingvo kiu ne estas parolata de oniaj ĉiutagaj ĉirkaŭantoj, devigis min trovi kompensajn lernalternativojn, kio siavice kondukis min al disvolvo de efika metodologio por la instruado de naciaj lingvoj, al kio mi nun ŝuldas mian ĉiutagan panon. Dank'al Esperanto mi vizitis tiom da belaj landoj kaj konatiĝis kun tiom da amindaj homaj estuloj el ĉiuj 5 kontinentoj. Esperanto donis al mi la eblon pensi pli universale kaj konsiderinde faciligis mian propran komprenadon de miaj samplanedanoj. Esperanto sendube plidolĉigis mian tutan vivon. Mi amas Esperanton per mia tuta koro.

10.
esperantistabr je 2011-12-16 17:39:14

La himno de esperanto diras "sub la sankta signo de la espero / kolektiĝas pacaj batalantoj". S-ro Luis Jorge ne nur estas paca batalanto, sed ankaŭ SENLACA BATALANTO. Per du aliaj egaluloj Sudameriko estus esperanta potenco!

9.
mariezou je 2011-12-15 15:37:29

Kara sinjoro Santos Morales, elkoran dankon pro via laboro favore al esperanto kaj gratulon okaze de via eniro en la Panteonon de edukado.net. Sukceson kaj sanon. Marie Anne el Francio.

8.
Rubencxjo je 2011-12-13 20:51:32

Kia granda honoro estas havi la ŝancon koni tiun ĉi sinjoron persone, povi ĉirkaŭbraki lin sed precipe povi lerni de li! Luis Jorge estas ekzemplo por generacioj de esperantistoj en Kolombio kaj Ameriko. Mi atestas pri lia ĉiujara bankroto okaze de la organizado de Naciaj Kongresoj en Kolombio. Mi atestas pri lia enorma kapablo labori, pri lia zamenhofa sinteno, pri lia senlaca apogo al nia lingvo kaj al ni, esperantistoj. Jes, mi fieras ke mi konas lin kaj ke mi naskiĝis en lia sama lando. Kaj mi ne eraras se mi diras ke la kolombia esperantistaro estas ege bonŝanca. Pro tio, kiel prezidanto de Kolombia Esperanto-Ligo, kaj nome de ĉiuj esperantistoj en Kolombio kaj en Ameriko, mi, kun la koro en la mano diras: Gratulon Luis Jorge! Sed ĉefe dankon...

7.
Myntsy je 2011-12-12 12:50:03

Koran dankon pro la grandega laboro por esperanto. Mi havis tri foje en Finnlando honoron por gvidi vialandajn espererantisojn, kiuj mensciis vin kiel sian instruiston. Ili parolis tre bonan kaj kompreneblan esperanton. Iu el ili estas pianludisto, ludis en urbeto Järvenpää pianon kaj tie mi estis interpretisto, ĉio iris tre bone. Dankon al vi kaj bonan sanon kaj interesan vivon inter esperantistoj.

6.
Vojacek je 2011-12-12 09:04:22

Kara Luis Jorge Santos Morales, mi deziras al vi firman sanon, feliĉon kaj sukcesojn an via poresperanta laboro kaj gratulas vin al eniro en Panteonon de Edukado.net, kiun vi plene meritas.

5.
Instruanto je 2011-12-12 00:38:42

Luis Jorge Santos Morales estas modelo de altruista idealisto, kiu plenkore adaptinte homaranismajn dogmojn de la Ludoviko Zamenhof, malavare realigas kaj popularigas Liajn ideojn per propra pedagogia intuicio kaj profesia eduka laboro.
La nova Panteona pedagogo meritas, krom multaj meritaj titoloj, honoran pseudonomon de ' Kolombia Szerdahelyi' pro sia verdanima kaj tuthomara etoso, senlime radianta por bono de novaj esperantistaj generacioj. Chiam kun vortoj de estimo kaj amikeco - gratulas pola instruanto el urbo Sosnowiec.

4.
Monik je 2011-12-11 08:32:33

Mi ĝojis legi pri la mirinda vivo de s-ro Luis Jorge Santos Morales.
Mi deziras al li tre bonan sanon, longan vivon kaj ĉiam pli da sukcesoj.
Gratulojn !

3.
Forigita uzanto je 2011-12-10 19:45:24

Elkorajn gratulojn al s-ro Luis Jorge Santos Morales.
Mi deziras ege bonan sanon kaj pliajn multe da sukcesoj.
Amike, Anjo

2.
andor je 2011-12-10 19:13:11

Tutcerte li estas granda, sudamerika E-heroo! Nia Esperantujo bezonas pli da tiom aktivaj samideanoj. Gratujojn!

1.
Katalin je 2011-12-10 18:58:54

Mesaĝo al la partoprenantoj de la 17a Kolombia Kongreso - la 10an de decembro 2011.

Estimataj kongresanoj,
Mi, Katalin Kovats, redaktoro de la porinstruista paĝaro www.edukado.net kore salutas vin ĉiujn kaj esperas, ke via kongreso, malgraŭ la lastmomentaj malfacilaĵo pro la ŝanĝo de la kongresejo, bone disvolviĝas.
Estas tre grave, ke esperantistoj regule kaj feste kunvenu, memoru kaj kleriĝu pere de nia mirinda lingvo.
Eble dum via kongreso ne svarmas la eksterlandanoj, sed espereble estas inter vi kelkaj, pro kiuj vi eĉ pli intense kaj kontinue devas uzi la lingvon.

Mi mem ne havis tro da kontaktoj ĝis la pasinta somero kun kolombiaj esperantistoj, sed en julio 2010 mi havis la plezuron interkonatiĝi en Sao-Paulo kun via prezidanto, kiu lasis en mi fortajn impresojn.

Lia modesteco, perfekta lingvokono (kion mi bonŝancis premii per eminenta ekzamendiplomo de la KER/sistemo, je C1-nivelo), liaj meritoj kaj agadoj, faritaj por evoluigo de Esperanto en via lando kaj en la najbaraj landoj, estas por mi neforgeseblaj.
Nun, pere de la teknikaj ebloj de la reto, mi deziras anonci al vi ĉiuj la novaĵon, kiu fakte devus resti sekreto ĝis la 15a de decembro, nome ke Luis Jorge Santos Morales, via kara prezidanto, estas mondskale honorata kaj premiata de la paĝaro de instruistoj de Esperanto, kaj la 15an de decembro li kun 11 aliaj eminentaj Esperanto-pedagogoj kaj aktivuloj de la mondo eniras la Panteonon de www.edukado.net.
Bonvolu forte aplaŭdi lin pro tiu festa kaj premia okazo.
Estu fieraj kaj brakumu lin ankaŭ mianome.
Mi atendas vin en la Panteono de edukado.net por ke vi tie lasu viajn gratulojn al li.
Amike kaj denove varmkore gratule al tiu eminenta esperantisto,
salutas vin ĉiujn, Katalin Kovats

Kopirajto © 2001 - 2024 edukado.net. Ĉiuj rajtoj rezervitaj.
Funkciigita de Fondaĵo Edukado.net kunlabore kun E-dukati, ESF kaj E@I.