Panteono

Edukado.net premie publikigas 10-15 novajn prezentojn de vivantaj instruistoj ĉiujare la 15an de decembro. Vi povas sendi proponojn ĉe la FORUMO.  

Al la komenco

Plena nomo:Maria Majerczak
Vivtempo:? -
Devenlando:Pollando
Agadlando(j): Pollando
Prezento:Maria Majerczak estas polino, loĝanta en Krakovo. Ŝi aktivas por Esperanto ekde la infanaĝo. Kiel studentino, ŝi fondis ĉe Jagelona Universitato kaj gvidis Interaltlernejan Studentan E-Rondon kun instrua, informa, turisma, kultura kaj arta agado. Ŝi instruis E-on, kaj dum tri jaroj ŝi kaj gekolegoj - ŝiaj E-lernantoj kune esperantistigis 200 gestudentojn de krakovaj superaj lernejoj.
Post diplomiĝo pri latinida filologio ŝi eklaboris kiel instruistino en Jagelona Universitato, specialiĝante pri metodiko de instruado de fremdaj lingvoj, universitata formado de estontaj lingvoinstruistoj, pri teoria kaj aplika lingvistiko. Dank’ al la prilaborita de ŝi metodo formi lingvoinstruistojn (premiita de la Rektoro), novaj instruistoj tuj trovis lokon inter la plej bonaj samfakuloj kun multjara sperto.
Dum pluraj monatoj ŝi instruis E-on kiel devigan studobjekton en kvar paralelaj klasoj de liceo kaj kiel propedeŭtikan lingvon en kvar paralelaj klasoj de alia mezlernejo.

UNIVERSITATA E-INSTRUADO
Ŝi oficiale instruas Esperanton en Jagelona Universitato ekde 1995/6 - je ĉiuj niveloj, dum kursoj ĉeestaj, perretaj aŭ enretaj realtempaj. Por tiu instruado ŝi konstruis retajn studejojn, kreas teknikajn ilojn kaj lernmaterialon. En 2007/8 ŝi gvidis internacian perretan superan E-kurson, poste aliajn per- kaj enretajn kursojn.
Kutime, ŝi realigas kelkajn diversajn aŭtorajn kursojn jare. Universitata E-kurso ne povas esti nur lingva kurso; tiuj en Jagelona Universitato enhavas elementojn de E-kulturo, historio, lingvistikaj teorioj aplikataj al E-o k.a. Al lingvaj kursoj aldoniĝos ekde 2012 laŭtemaj.
Ŝi aŭtoras universitatan lernolibron de Esperanto por superanivela lingvostudado.
En la universitato Esperanto estas egalrajta kun aliaj lingvoj, kaj la kurso "Esperanto - lingvo kaj kulturo" – kun aliaj studobjektoj, elekteblaj kadre de la deviga programo en diversaj universitataj fakoj. E-lernantoj ricevas konfirmon en la studlibreto kaj la oficiala ekzamena registro, kaj ECTS-studpoentojn (ECTS - the European Credit Transfer System).
La Certyfikat (atestilo) de la universitato pri E-o estis enkondukita en 2006/7. Ĝi ĝuas altan prestiĝon. Ekde 2007/8 ĝi estas KER-atestilo.
Post la studenta periodo, dum sia profesia instruista aktivado, dum pli ol dek jaroj Maria Majerczak esperantistigis ĉ. 400 gestudentojn kaj kelkajn instruistojn.
Kutime, krom en Jagelona Universitato, ŝi instruas E-on ankaŭ en alia supera lernejo (kaj foje en mezgrada).
Ŝi helpas studentojn diplomiĝantajn pri E-temoj en neesperantaj fakoj de superaj lernejoj. En la jaroj 2006-2010, estis defenditaj 5 diplomlaboraĵoj pri E-o en Krakovo, kaj du aliaj en la proksima urbo Katowice.
Ŝi kunlaboris kun la E-fako de la Adam Mickiewicz-Universitato en Poznań pri metodika formado de E-instruistoj.

STUDENTA E-AGADO
Maria M. kreis en la universitata medio strukturojn, en kiuj novaj esperantistoj eklaboras por Esperanto jam dum la baznivela kurso. Ili povas elekti inter kelkaj organizoj kaj laborgrupoj, laŭ siaj kapabloj kaj persona intereso.
Ŝi fondis en 1996 kaj gvidas la Studentan Sciencan Esperanto-Rondon de Jagelona Universitato. La rondo funkcias oficiale kiel parto de la universitato, kunlaboranta kun ties didaktika kaj scienca agado. La organizo aktivas ankaŭ en la kampoj de informado pri E-o al la socio, de turismo, kulturo, arto k.a. Studentoj prezentis referaĵojn dum sciencaj konferencoj kaj TEJO-seminarioj, partoprenis kulturajn E-festivalojn, internaciajn laborbrigadojn k.a.
Membroj de la Rondo de Junaj Ĵurnalistoj-Esperantistoj verkas ekde 2004 kaj publikigas en nacilingvaj revuoj artikolojn pri diversaj aspektoj de E-o. Ili ricevas helpon pri E-o kaj pri verkado. Iliaj artikoloj, foje prezentantaj originalan, freŝan, hodiaŭan rigardon je E-o, estas uzataj kiel taŭgaj varbiloj.
Celo de la Klubo de la Esperanta Muziko (fondita en 2004) estas popularigado de la E-muziko inter esperantistoj kaj precipe inter neesperantistoj. Tiu agado estas formo de informado pri Esperanto pere de ĝia kulturo, sed por esperantistoj ankaŭ maniero lingve progresi. La klubo kunlaboras kun landaj fakuloj pri muziko kaj ĝi organizis kelkajn agojn, kiel informado en la medio de ses plej grandaj superaj lernejoj de Krakovo, kaj transdono de informoj pri la E-muziko al la plej gravaj muzikaj radiostacioj de la lando.
Ŝia agado kaj tiu de la studentoj direktiĝas grandparte al la akademia medio kaj la pola socio, i.a. dum la fama, ĉiujara, kelktaga krakova Sienc-Festivalo kaj la krakova Nokto de Lingvoj, organizata de la universitato (en la kelkdekpersona organiza komitato plej multajn gvidajn funkciojn plenumas la Studenta Scienca Esperanto-Rondo).
Iuj el la junaj esperantistoj restis en la E-medio aŭ aktivas por Esperanto ekstermovade, iuj aliaj revenas, kun iniciatoj pri E-o.
Posedante ekde la infanaĝo artan sperton kantan, dancan, kaj postan teatran, Maria M. gvidis, i.a., studentan E-kabareton (1996-98) kaj volonte uzas artajn okupojn por didaktikaj celoj: plibonigado de la lingvokono de la lernantoj, speciale de la prononco, lernado de mastrumado de leciontempo dum ekzercoj pri reĝisorado por estontaj instruistoj k.a.
Renkontiĝoj de la Diskutrondo de Ŝatantoj de la Esperanta Poezio, kiujn ŝi delonge organizas ekster la studenta medio, dum E-aranĝoj, realigas tri celojn: popularigadon inter esperantistoj de la originala esperanta poezio, konigadon al ili de ŝia propra metodo analizi ties enhavon kaj eblon interese konversacii.

ILEI
Maria Majerczak debaze konstruis la polan sekcion de ILEI, gvidis kaj disvolvadis ĝin kiel ties prezidantino ekde 1997 dum 10,5 jaroj, kaj entute dum 13,5 jaroj (ĝis junio 2010) gvidis ties ĉiujn fakajn laborojn.
Jen kelkaj el la faritaj laboroj: apogo al E-instruantoj, metodika konsilado, helpo enkonduki E-on en lernejojn, organizo de sep naciaj Esperantologiaj-Didaktikaj Konferencoj (1997-2005) kaj de Internacia Renkontiĝo de "Interkulturo"-Klasoj (2000); agado inter direktoroj de lernejoj de la tuta lando cele al prezento de la projekto Interkulturo de ILEI (1999), sekve de kio 17 lernejoj ekinteresiĝis pri la projekto, kaj 11 oficiale aliĝis al ĝi; partoprenigo de krakova licea klaso en Euroscola en la Eŭropa Parlamento en Strasburgo kaj en la renkontiĝo de gejunuloj-esperantistoj; aranĝo de oficiala patroniĝo de ILEI al pola lernejo en Czajowice (la unua ILEI-lernejo en la mondo) kaj plurjara kunlaboro kun ĝi; funkcio de peranto de Juna Amiko kaj Scienca Revuo, poste transdonita al la sekcio; kreo de la Projekto Andriĥovo, kiun konsistigis, i.a., unujara senpaga E-kurso por loĝantoj de la urbo Andrychów, realigita dum 2005/6 kun du gekolegoj; kunlaboro kun ekstera partnero, la asocio La Medio kaj Ni, kiu fruktis per, i.a., festeno pri Esperanto, kiun partoprenis 2 000 personoj; agado Esperanto lernejen!, kun prelegoj pri E-o en lernejoj; instigado de esperantistoj al partopreno en nemovadaj konkursoj por lernejanoj, i.a. en la vojevodia fremdlingva artkonkurso Alproksimiĝu al la Mondo, helpado al instruistoj kaj lernantoj per tekstoj, muzikaĵoj, helpo en arta laboro (prezentado de la ILEI-lernejo kun ŝia koregrafio gajnis la unuan premion). En la konkurso E-o havis, en 2008, grandan sukceson: la Ĉefpremion, gajnitan de Natalia Dobrowolska, prapranepino de Antoni Grabowski. Ĉiujare en raportoj pri la konkurso amaskomunikiloj menciis E-on.
Starigo de la informsistemo de la sekcio: la oficiala retpaĝaro (ekde 2005), papera bulteno (1997-2005) kaj poste la elektronika Novaĵservo - informa kaj ago-organiza servo por esperantistaro, kun novaĵoj pri E-instruado, informado, kulturo, venantaj el la sekcio, el la lando kaj el la mondo - tuta gvida kaj redakta laboro (2005-2010).

INFORMADO
Grava parto de la instru-rilata agado estas informado. Maria M. kaj kunlaborantoj ĉiujare organizas informadon pri E-o kaj E-kursoj por 150 000 krakovaj gestudentoj. Ŝi konstante laboras pri evoluigado de la enhavo kaj formoj de informado, adaptante ilin al la nova realo kaj al la ŝanĝiĝanta pensmaniero de la celata publiko.
Krom realigado de informado kadre de E-laboroj en la universitata medio kaj en ILEI, ŝi fondis kaj gvidas la Internacian Centron de la Kulturoj - ICK, kiu uzas Esperanton kiel peranton inter kulturoj de la mondo. Dum la jaroj 2005-2008 ICK organizis en lernejoj kaj kulturdomoj de suda Pollando 36 koncertojn kaj prelegojn de eksterlandaj esperantistoj, interpretatajn en la polan lingvon. Foje organize kunlaboris iu el la gejunuloj-esperantistoj, sed laŭprincipe, ICK laborigas por E-o - kiu estas valoraĵo de la homaro - precipe neesperantistajn respondeculojn pri edukado kaj kulturo.
---
En ŝia asocia laboro grava estas la loko de organiza kaj hompolitika elasteco, kaj antaŭ ĉio de la moderna manaĝerado de la scioj (unu el gravaj agadprincipoj de modernaj organizoj kaj entreprenoj), emfazanta ĉi-modele profundan analizadon kaj permesanta atingi daŭrajn rezultojn.
Ŝiaj zorgoj koncernas ĉefe universitatan instruadon de Esperanto, enkondukadon de la lingvo en lernejojn kaj en sciencon.

Kelkaj informoj pri ŝia E-laboro kaj tiu de ŝiaj studentoj kaj kunlaborantoj troveblas en http://esperanto-reto.org.

Maria Majerczak por la Panteono en decembro 2011.

Opinioj kaj komentoj

Entute komentoj: 6; | Aldoni propran komenton

6.
Leszek je 2016-05-29 19:08:20

Lektorato de Esperanto, instruata en kadroj de la oficjala programo de la Jagelona Universitato en Krakovo, estis fondita kaj gvidata dum multaj jaroj de Profesoro Mieczyslaw Sygnarski, la fama autoro de klasikaj lernolibroj de la Internacia Lingvo. Antaŭ lia emeritiĝo en mez-70aj jaroj li vokis min kaj petegis ke mi transprenu tiun prestiĝan postenon kaj daŭrigu la oficjalan instruadon de Esperanto en la Jagielona Universitato. Dum tiu tempo mi jam estis asistanta profesoro en Biologia Fako de la Universitato en Krakovo. Tiam la direktoro de la universitata lingva centro tre favoris Esperanton kaj mi sukcesis aranĝi la kontinuadon de la instruado en kadroj de miaj universitataj instruaj devoj dum kelkaj jaroj. Tamen en 1982 mi forlasis Pollandon, pro akcepto de la profesora posteno ĉe la Universitato de Chicago en Usono. Mi ĉiam revis ke Maria Majerczak daŭrigu la gravan lektoraton en Krakovo. Mi konis ŝin kaj ŝiajn gepatrojn de multaj jaroj, kaj mi opiniis ŝin la plej taŭga instruistino. Mi fieras pro ŝia sindona agado kaj sukcesplena instrulaboro, kaj mi volas nun esprimi mian sinceran dankon al ŝi ke ŝi tiel respondece daŭrigadas la verkon de Prof. Sygnarski en la Jagielona Universitato.

5.
Instruanto je 2016-05-29 13:24:01

Kun nekaŝita kontento, mi konfirmas kaj aprobas trafan celon enkonduki nomon de merita pola, krakova ILEI-edukistino Maria Majerczak, sur Panteono-listo en la eduka portalo, kreita de ne malpli tutmonde merita redaktorino Katalin Kovats.

Ĉiam dankema por viaj amikecaj helpvortoj - Jerzy Antoni Walaszek el Sosnowiec (PL).

4.
Esperant_Krakow je 2014-12-19 00:14:04

Dankon, kara Angela. Mi salutas vin tutkore Maria

3.
angelabariani je 2014-03-22 14:08:53

Plezure mi estas lernantino de ŝi. Dankegon kara Maria. Vi estas mirinda virino kaj esperantistino.

2.
Esperant_Krakow je 2012-12-15 09:41:38

Dankon, Barbara, pro viaj afablaj vortoj.

1.
Barbara je 2012-02-08 19:30:28

Kara Maria, eĉ se prokraste tamen plej kore kaj sincere mi gratulas vian lokiĝon en la Panteono de edukado.net. Ĉiam kun granda atento kaj interesiĝo mi sekvis vian klerigan E-laboron en la krakova akadenia medio kaj ĝojas pro multaj talentaj gejunuloj, kiujn vi venigis al nia E-komunumo. Plej amike, Barbara Pietrzak

Kopirajto © 2001 - 2024 edukado.net. Ĉiuj rajtoj rezervitaj.
Funkciigita de Fondaĵo Edukado.net kunlabore kun E-dukati, ESF kaj E@I.