Preparsesioj
Ĉi tie vi trovas la preparsesiojn, kiujn ni organizas per la programo ZOOM por helpi al vi informiĝi kaj pretiĝi al la
9a Tutmonda ekzameno, kiu okazos la 28an de novembro 2020.
Sube vi trovas la datojn kaj pere de la ligilo (klaku al la tabelo) vi alvenos al la loko,
kie vi devas registriĝi al la sesio.
Post la registriĝo ĉiu ricevos individuan ligilon, per kiu eblas eniri la sesion en la koncernaj dato kaj horo. Atentu la horojn, ili estas indikitaj laŭ UTC/GTM 0, kiu validas en Londono.