Forumo

TemojTipaj lingvaj erarojFranca lingvo

koboso
afiŝita je 2020-03-21 18:33:43

mat956 skribis:
"Mi dankas vin por..."

Kompreneble la ĝustas esprimo estus "Mi dankas vin pro...". Malfeliĉe, ĝi estas sufiĉe ofta eraro, kiun francoj dissendas eksterlanden. Fi al ni!

tukero
afiŝita je 2021-10-11 17:37:52

Mi ofte demandis min, kial Laszlo tiel insistis pri „danki por iu“ anstataŭ „danki al iu“. Mi suspektis interfencon el unu el la lingvoj kiujn li scias (laŭ mia percepto, la hungara kaj la rumana). Lia foruma nomo estas hungara, do mi unue esploris pri la rumana, kiu por li supozeble estas dua lingvo. Mi supozis ke li estas hungaro vivanta en la dulingva regiono de Rumanio. Li pardonu se mi eraras.
Mia amatora esploro de la rumana konstatigis tipe hindeŭropan uzadon de la prepozicio “pentru” (por). Pro tio mi ne rigardas la rumanan kiel fonton de la interferenco.
Sekve mi turnis min al la hungara, ne-hindeŭropa lingvo, kiu ne aŭ apenaŭ havas prepoziciojn kaj prezentas gramatikajn rilatojn per finaĵoj kaj postpozicioj. Mi malkovris interesajn faktojn.
Mi konstruis hungaran frazon kaj tradukigis ĝin rete en la germanan. Poste mi retradukigis la germanan frazon en la hungaran kaj ricevis kiel rezulton mian mem konstruitan frazon:
Köszönöm a magyaroknak az ajándékot. “Mi dankas al la hungaroj por la donaco.”
Miaj esploroj montris ke “a magyaroknak” povas signifi:
- al la hungaroj
- de la hungaroj
- por la hungaroj !
- la hungarojn
Miaj esploroj montris ke “az ajándékot” povas signifi:
- la donacon
- la donacojn
Laszlo krome asertis ke „du objektoj en unu frazo ne estas permisitajʺ.
Laŭ miaj esploroj tio estas regulo de la hungara lingvo. “Aus ungarischer Sicht gibt es nämlich nur ein Objekt im Satz! Und das steht immer im Akkusativ.“ (Laŭ hungara vidpunkto ekzistas nur unu objekto en frazo! Kaj tiu estas ĉiam akuzativa.“ http://www.ungarische-sprache.de/akkusativ/akk7.html
Mi ĝojus, se hungaraj legantoj en la forumo donus konfirmajn aŭ ĝustigajn komentojn.
Tukero
tukero skribis:
Kiamaniere la hungara esprimas "por"?

 Aldoni novan mesaĝon

1 2 3 4 5

Kopirajto © 2001 - 2024 edukado.net. Ĉiuj rajtoj rezervitaj.
Funkciigita de Fondaĵo Edukado.net kunlabore kun E-dukati, ESF kaj E@I.