Forumo

TemojRevuoj, ĵurnalojMonato

paulpeer
afiŝita je 2010-11-19 15:18:59

MONATO estas internacia magazino pri politiko, moderna vivo, arto, scienco ktp ktp. Ĉiun monaton ĝi prezentas al siaj legantoj dekojn da artikoloj ne pri Esperanto, sed en Esperanto pri ĉiaj flankoj de la nuna vivo.

Instruistoj legas ĝin ne nur por esti informitaj pri tutmondaj novaĵoj, sed ankaŭ por alkutimiĝi al la hodiaŭa lingvaĵo, kiu evoluas same rapide kiel la mondo kiu ĝin uzas.

Kompreneble eblas aboni la revuon MONATO por vi mem, sed ankaŭ kolektive por viaj lernantoj. Petu provekzempleron kaj aliajn informojn de monato@monato.net aŭ iom trafoliumu www.monato.net

 JPG Alkroĉita dosiero: 10669_1290179939.jpg

Katalin
afiŝita je 2010-11-20 10:28:31

Mi tre bone kaj ofte uzas tekstojn el la revuo por miaj kursoj, precipe por kontroli la komprenkapablon, ĉu en legita ĉu en aŭdita formo. Ni ofte faras ankaŭ leksikajn ekzercojn, la kursanoj ricevas po unu revuo kaj havas 10 minutojn por rapide tralegi ĝin, raporti pri diversaj artikoloj resume kaj pri unu detale. Alia aktivaĵo estas kiam ili devas trovi ene de 5 mintioj 5 vortojn, kiujn ili mem ne konas kaj 5 pri kiuj ili pensas ke la aliaj ne konas. Fine la enketado pri ili ĉiam estas tre interesa. (Kunhavu PIV por tiu ekzerco!)

jen la prezento de la revuo en la KATALOGO

Katalin
afiŝita je 2010-11-21 21:14:08

Mi retrovis malnovan ekzercon, kiu multe povas helpi en la lernado de leksiko pri revuoj, ĵurnaloj kaj aliaj temoj.
http://edukado.net/instrumaterialoj?iid=10552

paulpeer
afiŝita je 2010-11-29 12:51:50

Kiu anas en la socia retservo Twitter ekde nun povas senpage ricevi mallongajn informojn pri Monato kaj ĝia eldonejo Flandra Esperanto-Ligo. Sufiĉas aldoni la adreson @FEL_Antverpeno al siaj sekvatoj.

tukero
afiŝita je 2013-11-28 23:10:06

Mi ofte uzis tekstojn el Monato en superaj ekzamenoj pri lingva kapableco.

leandro_abrahao
afiŝita je 2015-03-17 16:21:18

Jen riĉega fonto de lingvaj konvencioj utilaj ne nur por la redaktoroj de MONATO aŭ por ties artikolistoj, sed por iu ajn verkanta esperantisto. Bonan legadon!

rostant
afiŝita je 2019-11-24 08:23:59

Mi tre bone kaj ofte uzas tekstojn el la revuo por miaj kursoj, precipe por kontroli la komprenkapablon, ĉu en legita ĉu en aŭdita formo. Ni ofte faras ankaŭ leksikajn ekzercojn, la kursanoj ricevas po unu revuo kaj havas 10 minutojn por rapide tralegi ĝin, raporti pri diversaj artikoloj resume kaj pri unu detale. Alia aktivaĵo estas kiam ili devas trovi ene de 5 mintioj 5 vortojn, kiujn ili mem ne konas kaj 5 pri kiuj ili pensas ke la aliaj ne konas. Fine la enketado pri ili ĉiam estas tre interesa. (Kunhavu PIV por tiu ekzerco!)

 Aldoni novan mesaĝon

Kopirajto © 2001 - 2024 edukado.net. Ĉiuj rajtoj rezervitaj.
Funkciigita de Fondaĵo Edukado.net kunlabore kun E-dukati, ESF kaj E@I.