Forumo

TemojNovaĵoj kaj anoncoj de la membrojInstruvojaĝo de Petra Smidéliusz en Sud-Ameriko

tiderat
afiŝita je 2011-06-08 20:54:11

Elkorajn gratulojn al Petra kaj ankaŭ al brazilaj esperantistoj!!! Mi ĝoje legis la novaĵojn. Por la daŭrigo mi deziras multe da sukceso!
Amike: Edit

blazio
afiŝita je 2011-06-10 06:06:29

Kiaj estis, tre proksimume, la jamaj lingvaj konoj de la tridek esperantistoj, kiuj regule aŭskultis la prelegojn?

Katalin
afiŝita je 2011-06-10 07:40:39

blazio skribis:
Kiaj estis, tre proksimume, la jamaj lingvaj konoj de la tridek esperantistoj, kiuj regule aŭskultis la prelegojn?
Kara Blazio, dankon pro la demandoj kaj interesiĝo.
Ĉar Petra malofte retumas nuntempe, mi respondas kaj eble ŝi aŭ la organizantoj kompletigos poste.
La personoj kiuj partoprenis la preparseminarion (temis ne nur pri prelegoj), apartenis al diversaj niveloj. Ĝuste tio estis la malfacilaĵo, kiel pretigi ĉiujn samtempe al la destinita nivelo. Laŭdire ŝi bone elturniĝis kaj la pp-intoj ŝatis la ekzercojn kaj aktivaĵojn.
Mi ĵus rigardis la aliĝojn por la julia sesio de la KER-ekzamenoj en Braziljo. Estas entute 18 personoj, 6 por B2 kaj 12 por C1. Do, eventulae la B1-niveluloj ankoraŭ pensadas.... :-)

Katalin
afiŝita je 2011-06-10 07:43:17

Strangan korespondadon mi havis kun franca esperantisto (J.L.) kaj post longa cerbumado mi diskonigas la esencon de nia mesaĝintersanĝo.
La skribinto demandis min kiom da mono Petra ricevas por siaj kursoj kaj prelegvojaĝo en sud-Ameriko, ĉar ankaŭ li deziras fari ion similan.
Kiam mi diris al li, ke Petra ricevis ĝis nun nenie eĉ ne unu groŝon, kaj mem financis sian vojaĝon, mem pagis ekz. ĉ. 400 eŭrojn por iri la Braziljo pasintsemajne por gvidi la 18-horan intensan preparkurson. Do, se J.L. por riĉiĝi irus al sud-Ameriko, ne valoras eĉ pensi pri la projekto.
Nek UEA, nek la KER-ekzamenkomitato, nek la hungara movado, eĉ ne ankaŭ edukado.net helpis ŝin finance .(Nu, tamen kelkaj amikoj kunmetis por ŝi ĉ. 300-350 eŭrojn antaŭ la ekvojaĝo, sed tio estis la tuta sponsormono.)

J.L. tute ne kredas min, aŭ eble kredas jam, sed tute ne komprenas kial juna instruistino tion faras kaj se jam volas vojaĝi kial ne simple gastas ĉe esperantistoj. Kial necesas labori, eĉ tiom labori?
Do, eble ni demandu al Petra, ĉar mi pri tio respondi ne sentas min kompetenta.

Emilio
afiŝita je 2011-06-10 17:45:03

Petra restis 5 tagojn en mia urbo, en mia hejmo kaj en la hejmo de Paulo Kreĉeu. Ŝi faris prelegojn ĉe Stacidomo de Civitaneco, kaj Lernejo Ordem e Progresso. Ŝi estis speciala partopreninto de nia Ago-Tago, kaj la ĉeesto de juna eksterlandanino multe impresis la publikon. Ŝi instruis al mia filino, al mia edzino, kaj eĉ al mi mem. Ŝia alveno multe helpis por vigligi la lokan movadon, kaj ni pagis NENION al ŝi.
Ŝia tuta agado ne temas pri mono, sed simple pri la ĝojo esti kun ni. Pro tio, ĉiuj multe ŝatis ŝin, kaj ŝi estos ĉiam bonvena por loĝi kun ni, kiam ajn ŝi volos.
Vidu filmeton kaj ĉiuj povas konstati ke temas pri gajeco, ĝojeco, kaj neniu alia intereso.
http://youtu.be/-WdEptXXfMs
Emilio Cid
Sao Vicente - SP - Brazilo

pnascentes
afiŝita je 2011-06-10 22:44:51

Aldone al miaj vortoj ĉe tiu ĉi forumo (Mesaĝo, sendita de Paulo Nascentes, afiŝita je 2011-06-07 20:44:42), mi volas varme gratuli kaj danki al nia ĉarma profesorino Petra Smidéliusz pro ŝia trejnseminario en Braziljo, Brazilo, pri kio mi rakontis ion. Krom la instruado de Esperanto, - kaj eĉ pli grave ol tio, kiu ankaŭ ja estas grava por nia ŝanĝiĝanta mondo kun arĥaikaj valoroj kaj paradigmoj, - Petra instruas dignecon al kelkaj homoj katenitaj de la falsaj valoroj de la monprofito kiel sola motoro de ties ago. Estas kompreneble, ke tiuj miopaj homoj, nur kredas je mondo regata de ĝi, ĉar kredi je volontulemo, amo al la nova erao de vera interkomprenigho de homoj pere de neŭtrala lingvo internacia, kiel Esperanto, faras al ili neniun senson. Kiuj vivas subgrunde je ne kredas je la suno de homa emancipiĝo de tiaj katenoj. Tamen ja, Petra simbolas tion, ke 'alia mondo eblas'. Fieru, Katalin, pri la brila animo de via amata filino Petra. Ŝi june anoncas novan mondon. Dankeme, profesoro Paulo Nascentes/Braziljo/Brazilo.

 JPG Alkroĉita dosiero: 7984_1307745890.jpg

blazio
afiŝita je 2011-06-11 08:16:34

Kara Katalin, kara Emilio, kara Paŭlo,dankon pro la kompletigaj informoj! Mi provis/provos informi aliajn Hungaruj-anojn, atentigante pri novaj mesaĝoj ĉe Edukado net-a.

blazio
afiŝita je 2011-06-14 06:32:41

Kio nova estas nun pri Petra?

fotso
afiŝita je 2022-07-16 07:36:22

Intervjuo kun Petra, farita de komencanto, ĉe kiu ŝi gastis dum kelkaj tagoj.

 Aldoni novan mesaĝon

Kopirajto © 2001 - 2024 edukado.net. Ĉiuj rajtoj rezervitaj.
Funkciigita de Fondaĵo Edukado.net kunlabore kun E-dukati, ESF kaj E@I.