Forumo

Temoj(Inter)komunikadoPrzemysław Grzybowski: Renkontoj kun diferenculoj

karelumi
afiŝita je 2017-06-03 14:55:54

Pri la sonmaterialo rilata al Kamila,
mi plej ŝatas la surbendigon de Clementina kies voĉo estas tre klara kaj la rapidlegado tute taùga.
Tamen ŝi kelkajn vortojn malbone akcentas. Mi aùdas: aljaj, radjo, internacja, gimnacjo, ilja

Sheila7
afiŝita je 2018-05-06 19:17:09

Mi komencas uzi Liberaj Studoj per legado de "Rakontoj kun Diferenculoj". Mi aprezas nuancajn vortojn kaj mi ŝatas la elektitajn titolajn vortojn de Grzybowski. "Detala lernu! gramatiko" de Wennergren helpas min kompreni la uzadon de "unujn". Estas por mi bona ekzerco aŭskulti almenaŭ du malsamajn voĉojn por trajnado de orelkompreno. Dankon pro la librosperto. Ŝila

kolombisto
afiŝita je 2018-08-08 07:33:02

[Kara Nicolee]Uzi la vorton "unuj" certe ne estas rekomendinda. Ekzistas tre bona Esperanto-vorto : iujKara Nicolee: Mi pensadis pri la diferenco inter la vortoj "unuj kaj iuj" En nia lingvo (hungara) inter ili
eblas senti signifan diferencon. Ĝuste tial, ke mi ne estas fakulo, mi rigardis rete, kion diras vortaro.net
Jene: : la regado de unuj gentoj super aliaj estas restaĵo el antikva tempo; unuj objektoj venis en unujn manojn, aliaj en aliajn manojn; en la adresaro unuj nomoj k adresoj estas skribitaj per ortografio E-a k aliaj per la diversaj ortografioj naciajZ;

tukero
afiŝita je 2018-10-28 22:34:19

Sub la temo "lingvaj demandoj kaj helpo" en la fadeno "Ĉu Esperanto bezonas la difinan artikolon?" ni multe diskutis pri la uzado de la numervorto unu en la funkcio de pronomo, ne tute konsentante pri ĝia eco kiel nedifina artikolo. Mi aldonis ekzemplojn el diversaj etnaj lingvoj, en kiuj la pronoma funkcio precedence demonstriĝis. Se vi ankoraŭ ne legis tiun fadenon, mi proponas studeti ĝin. Se jes, eble relegu. La supraj ekzemploj montras, ke la pura numerala funkcio ne strikte aplikeblas ĉe unu.
Kore salutas
Tukero

 Aldoni novan mesaĝon

Kopirajto © 2001 - 2024 edukado.net. Ĉiuj rajtoj rezervitaj.
Funkciigita de Fondaĵo Edukado.net kunlabore kun E-dukati, ESF kaj E@I.