Forumo

TemojNovaĵoj kaj anoncoj de la membrojFariĝu testanto de nova internacia lernolibro

LEMARCHANDPI
afiŝita je 2015-09-28 17:42:01

Mi kaptas la okazon por tutkore saluti "VIKTORO44", "pjer", kiujn mi renkontis dum la interesplena staĝo, efike kaj majstre gvidata de KATALIN, lastjare en "KVINPETALO".
Mi aldonas, ke mi deziras dankegi Ginette MARTIN ("Retnula" estas falsa kromnomo !!!). Ŝi tre efike konsilis kaj helpis min dum la enpaĝigo de la retkurso : ESPERANTO ETAPE" (Kursverkisto : Stefan Mc GILL), por la pretigo de la "pdf" kaj lumbildaj "pps" versioj.

http://www.ilei-mondo.info/page.php?pid=56457037

Ve ! Bedaŭrinde, tiu kurso, depost unu jaro haltis je la 15a leciono / paŝo), pro la troa impona laborŝarĝo de Stefan ....???!!!!
Petro

Katalin
afiŝita je 2015-09-30 07:47:11

Dankon, Pjer pro la tre valoraj kontribuaĵoj kaj ligoj kaj VIA granda laboro, kiun vi tre modeste ne sufiĉe priskribis. Jes, estas bedaŭrinde, ke Stefan ne havas sufiĉan tempon por fini sian projekton. Bonŝance dume pretiĝis la programoj Duolingo kaj uTalk, pere de kiuj oni povas per la mdoernaj aplikaĵoj lerni Esperanton, kio estis unu el al celoj de Stefan. Ĉu li tamen finos aŭ ne, mi ne vere scias.

viktoro44
afiŝita je 2015-09-30 08:43:52

Pjer pravas, la kurso en Kvinpetalo estis neforgesebla!

Amike,

Viktoro

Kirilo81
afiŝita je 2017-02-28 09:00:05

Interesas min ekscii, kiel progresas la projekto.
Moderna lernolibro KER-konforma por grupa instruado estas ege bezonata.

homaran
afiŝita je 2017-03-03 14:36:38

pjer skribis:
far' signifas : faire | do | thun, machen | ... Ni ne rompu la perfektan regulecon de Esperanto, ni ne uzu "far" kiel prepozicion, sed "farita de" aù "fare de" en tia okazo.
-----Pjer, Plaĉas al mi "farita de" ! ---Keneĉjo Goldbergo (homaran)

fotso
afiŝita je 2019-09-25 12:14:13

Mi ne komprenis perfekte vian celon.
Vi anoncas lerno-libron, do mi supozas paperan lerno-libron.
Poste vi aludas pri vivanta lingvo kun aŭd-dokumentoj,ktp...
Do eble la lerno-libro ne estos papera, aŭ ĝi estos papera kun plia materialo sur k-disko ?
Aŭ ĝi estos utiligebla nur per ret-aliro ? cxu per smartphone?
Do resume, kiuj teknikaj rimedoj estos bezonataj kaj devigaj ĉe la uzantoj?
Pardonu mian scivolon.
Ginette

fredeo
afiŝita je 2020-02-14 11:06:44

Interesas min ekscii, kiel progresas la projekto.
Moderna lernolibro KER-konforma por grupa instruado estas ege bezonata.

 Aldoni novan mesaĝon

Kopirajto © 2001 - 2024 edukado.net. Ĉiuj rajtoj rezervitaj.
Funkciigita de Fondaĵo Edukado.net kunlabore kun E-dukati, ESF kaj E@I.