Forumo

TemojRISKOMi lernas nenion per Risko

Kriketo
afiŝita je 2018-04-18 07:50:14

Post ludi dum pluraj monatoj, mi vidas ke mi lernas nenion per Risko. Mi ŝatas la parton Lingvo, sed dum malpli ol 30 aŭ 20 sekundoj mi ĝenerale ne povas trovi la bonan respondon aŭ pripensi pri ĝia kialo (mi havas la B2-an nivelon). Koncerne al la aliaj partoj, ili postulas kulturon tia, ke novaj lernantoj preskaŭ neniam scios la respondojn.
Mi deduktas ke Risko ne estas ilo por lerni, sed ludo por ili, kiuj jam tre bone konas la lingvon kaj la movadon. Al ĉi tiuj, mi deziras multan plezuron, sed mi serĉos alian manieron por antaŭi al nivelo C1.

Katalin
afiŝita je 2018-04-18 11:57:42

Kara Kriketo,
Vi parte pravas en tio, ke RISKO estas ludo por progresantoj, ĉefe kun demandoj sufiĉe profundaj, detalaj kaj nur kun malmultaj facilaj. Estas en la ludo nun 1580 demandoj, kompreneble kun diversaj (mal)facilecoj. Ni ne havas la intencon krei ludon laŭ la niveloj de la ludantoj, do, ankaŭ la fakto, kiun demandon vi ricevas apartenas al la RISKA-parto de la ludo.
Vi povas sisteme ludi, noti ĉiujn ne-sciitajn demandojn kaj respondojn (vi povas mendi la sendadon de la ĝustaj respondoj) kaj lerni ilin. La nesciitaj revenos al via ludo iam post tri monatoj. Alia eblo estas ke vi nun ripozu kaj revenu, kiam vi sentos vin pli forta ankaŭ en la kultura kampo. Tamen ne estu malfeliĉa, ĉar vi mirinde progresis ĝis nun en la lingvolernado kaj parolo. Gratulojn.

jmatty2000
afiŝita je 2020-12-31 09:27:27

Kriketo, vi estas bravulo kaj mi tute konsentas kun vi temas pri viaj opinioj.

Mi esperas ke la anstataŭa ludo estos pli bona ol RISKO por lerni kaj allogi novajn esperantistojn al edukado.net, sed ne nur por testi nin kaj ne nur malkuraĝigi nin denove :(

Amike, Matio

Katalin
afiŝita je 2020-12-31 11:36:56

jmatty2000 skribis:
Kriketo, vi estas bravulo kaj mi tute konsentas kun vi temas pri viaj opinioj.
Mi esperas ke la anstataŭa ludo estos pli bona ol RISKO por lerni kaj allogi novajn esperantistojn al edukado.net, sed ne nur por testi nin kaj ne nur malkuraĝigi nin denove :(
Amike, Matio
Saluton, verdire mi atendis pozitivajn reagojn kaj ĝojon. Nun mi estas kiu malĝojigos vin, ĉar la ludo esence tute ne ŝanĝiĝos. Do, se vi ne ŝatis la antaŭan, prefere ne komencu ludi la novan.

RubyNunes
afiŝita je 2021-01-01 20:27:12

Mi mem kredas, ke kelkaj homoj prenas la ludon iom tro serioze.
Unualoke, la nomo de la ludo jam estas sufiĉe klariga, ne lasante lokon por duboj. Se oni riskas, oni povas aũ perdi, aŭ gajni. Tia estas la afero.
Poste, laŭ mia opinio, ĝi estas tre bona ludo por kleriĝi kaj pri lingvo, kaj pri kulturo, kaj pri movado. Cetere, ĝi instigas min ellerni Esperanton pli profunde, esplorante iomete fakojn, kiujn mi plej verŝajne eĉ ne pripensus esplori, legi kaj pli da originalaj, kaj pli da tradukitaj verkoj en Esperanto, kaj eĉ serĉi informojn pri la historio de esperanto-renkontiĝoj, ktp. Tia tasko povas esti iomete peza kaj temporaba, sed ĝi estas vere fruktodona.
Tiu ĉi ludo estas vera pruvo, ke Esperantujo, kvankam ne havanta videblajn landlimojn, estas tiel valora, kiel ajna lando kun siaj historio kaj kulturo. Eĉ ŝokas min rememori tiujn homojn, kiuj faras erarajn asertojn pri tio, ke Esperanto estas utopio, kiu neniam sukcesis.

vmel
afiŝita je 2021-01-15 07:11:09

Mi deziras sukceson al ĉiuj riskemuloj, sed mi mem ne partoprenos la novan ludon.
Antaŭe mi jam konvinkiĝis, ke mi estas la plej forta inter honestaj ludantoj.
Mi sen tio havas multon por fari en E-o, ĉefe en la literaturo: recenzi, ĵurii ktp.
Krome, mi malĝoje rememoras, kiom da nervostreĉoj mi havis pro la ludo, kiel serĉadis reton se ne hejme, kiel malĝojigis min subitaj teknikaj paneoj. Ne, ne plu!

leandro_abrahao
afiŝita je 2021-01-16 02:26:16

vmel skribis:
Mi deziras sukceson al ĉiuj riskemuloj, sed mi mem ne partoprenos la novan ludon.
Antaŭe mi jam konvinkiĝis, ke mi estas la plej forta inter honestaj ludantoj.
Mi sen tio havas multon por fari en E-o, ĉefe en la literaturo: recenzi, ĵurii ktp.
Krome, mi malĝoje rememoras, kiom da nervostreĉoj mi havis pro la ludo, kiel serĉadis reton se ne hejme, kiel malĝojigis min subitaj teknikaj paneoj. Ne, ne plu!
Hodiaŭ mi ĝuste respondis la tri demandojn... Post elekto de la tria mi atendis la gratulpaĝon kaj la kvar poentojn... vane. Fine, kiam la paĝo reagis la rezulto estis... nul :( Vere tio okazas de tempo al tempo.

Katalin
afiŝita je 2021-01-16 09:58:37

leandro_abrahao skribis:

Hodiaŭ mi ĝuste respondis la tri demandojn... Post elekto de la tria mi atendis la gratulpaĝon kaj la kvar poentojn... vane. Fine, kiam la paĝo reagis la rezulto estis... nul :( Vere tio okazas de tempo al tempo.
Mi bedaŭras, Leandro. Neniu raportis problemon, ankaŭ ni ne rimarkis. Mi supozas, ke la problemo estis en via retkonekto. Espereble tiaĵo ne plu okazos, amike, Katalin

aldroyer
afiŝita je 2023-05-21 08:20:55

jes verdire malfacila ludo kaj tro rapida... por mi.
sed jes risko estas risko.
Alia ludo de alia tipo estas "samopiniuloj"
https://samopiniuloj.esperanto-jeunes.org/index.php
tiel eble vi povos pliriĉigi vian vortstokon.
Kompreneble tute alia ludo !
Amike!

 Aldoni novan mesaĝon

Kopirajto © 2001 - 2024 edukado.net. Ĉiuj rajtoj rezervitaj.
Funkciigita de Fondaĵo Edukado.net kunlabore kun E-dukati, ESF kaj E@I.