Forumo

TemojEkzamenojlimito de kandidatoj de ekzameno

(Eksmembro) SinjoroEng
afiŝita je 2019-05-15 05:00:59

Sal

Mi komprenas, ke havas malpli 5 kandidatojn estas problemo por la oficejo de ekzameno.

Bedaŭrinde, ĉiujaro, mi nur povas trovi du aŭ tri kandidatojn kiuj volas havi la KER diplomon. Sed mi ne povas organizi la ekzamenon pri tiu. Mi jam perdis pli ol 20 esperantajn esperulojn.

Mi volas peti helpon el la KER oficejo. Ĉu mi povas havi du aŭ tri kandidatojn por kelkaj jaroj ĉar Esperanto ne estas la grava lingvo en Azio. Multaj demandoj pri uzo de KER diplomo, kie, kiel kaj kiu uzas la diplomon. Esperantujo ne havas esperantan universitaton, nenia kompanio uzas esperanton.

Mi nun batalas por halti indonezia lingvo iĝi la ASEAN komunuma lingvo komencos 2020 se la Indonezio devigu la komunumon uzi ĝin. Trovu Asean Community , Bahasa Indonesia en reto kaj YouTube.

Estas 600 milionaj loĝantoj en ASEAN, sed 500 milionaj loĝantoj estas EU. La EU komerca fako jam uzas Indonezian lingvon en Indonezio.

(Eksmembro) SinjoroEng
afiŝita je 2019-06-20 10:42:35

Laŭ la datumo aperis ĉi tie, Bostono nur havis 3 kandidatojn. Ĉu la regularo estas almenaŭ 5 kandidatoj.

Se mi ankaŭ povas havi 3 kandidatojn por la ekzameno, mi povos havi la ekzamenon en venonta jaro. Ĉiam mi nur havas 2 ,3 aŭ 4 kandidatojn en pasintaj jaroj.

Multaj petas por havi A2 nivelon ĉar ili ne kredas, ke Esperanto povas lernebla en 6 monatoj.

Katalin
afiŝita je 2019-06-20 11:15:06

SinjoroEng skribis:

Saluton, koran dankon pro via interesiĝo. Jes, ni povos sekvonjare priparoli tiun eblon. Kontaktu min komence de la jaro, kiam ni lanĉis la aliĝeblojn. Amike, Katalin

f_lojacomo
afiŝita je 2019-09-15 06:30:22

Por francaj ekzamenoj, sufiĉas tri kandidatoj por okazigi la sesion, kaj kelkfoje ni penas por atingi tiun ĉi nombron.

(Eksmembro) SinjoroEng
afiŝita je 2020-01-13 07:38:54

f_lojacomo skribis:
Por francaj ekzamenoj, sufiĉas tri kandidatoj por okazigi la sesion, kaj kelkfoje ni penas por atingi tiun ĉi nombron.
Jes, kara, tiu estas la problemo, se ekzistas esperantan universitaton per reto, certe, estas multaj lernantoj en mia lando ĉar ili ne povas trapasi la anglan lingvon kaj ne povas eniri al lokaj universitatoj.

(Eksmembro) SinjoroEng
afiŝita je 2020-01-13 07:40:31

Katalin skribis:
SinjoroEng skribis:
Laŭ la datumo aperis ĉi tie, Bostono nur havis 3 kandidatojn. Ĉu la regularo estas almenaŭ 5 kandidatoj.
Se mi ankaŭ povas havi 3 kandidatojn por la ekzameno, mi povos havi la ekzamenon en venonta jaro. Ĉiam mi nur havas 2 ,3 aŭ 4 kandidatojn en pasintaj jaroj.
Multaj petas por havi A2 nivelon ĉar ili ne kredas, ke Esperanto povas lernebla en 6 monatoj.
Saluton, koran dankon pro via interesiĝo. Jes, ni povos sekvonjare priparoli tiun eblon. Kontaktu min komence de la jaro, kiam ni lanĉis la aliĝeblojn. Amike, Katalin
Saluton kara Dr Katalin

Kion vi opinias pri ĉi tiu demandon?

Katalin
afiŝita je 2020-01-13 09:58:20

Jen aperis la anonco pri al ekzamenoj en 2020. Se vi mem konsentos labori kaj ĉion fari nur por 3 kandidatoj, mi - esceptokaze - konsentos okazigi sesion por malpli ol 5. Petu la sesion laŭ la oficiala vojo. https://edukado.net/novajhoj?id=807

 Aldoni novan mesaĝon

Kopirajto © 2001 - 2024 edukado.net. Ĉiuj rajtoj rezervitaj.
Funkciigita de Fondaĵo Edukado.net kunlabore kun E-dukati, ESF kaj E@I.