Forumo

TemojKunpaŝado ĉirkaŭ la mondoSubtendonacoj por la marŝado de Katalin

Hazel
afiŝita je 2019-07-17 21:11:48

Mi donacos 0,50 EUR por ©iu kilometro
Ĝojan marŝadon al vi.
Hazel

Monika
afiŝita je 2019-07-18 21:57:55

Jen mi plusendas subtenan leteron kun la koncernaj subtensumoj:

«kara Monika;
ni pretas subteni la mirindan agon de Katarina
sed mi ne plu konas mian pasvorton
bv enskribi nin
Jean-Pierre Boulet : 15€
Monika 05 : 30€
anticipe mi dankas al vi pro via helpo
Amike
Monika 05»

superteksto
afiŝita je 2019-07-19 05:46:49

Po 0,6€ por ĉiu kilometro! Belan marŝadon!

katjalodor
afiŝita je 2019-07-22 16:06:33

Katja Lodor volas subteni la marshadon de Katalin per 1€ po kilometro

Jxenifa
afiŝita je 2019-08-05 20:56:45

Kara Katalin, mi certe donacos 1 EUR por ĉiu kilometro.
Amike, Jennifer

basiawarmia
afiŝita je 2019-08-06 07:58:26

Mi deziras al vi sukceson kaj mi subtenas la projekton 50 Eŭro

chlavarenne
afiŝita je 2019-08-12 13:59:18

Saluton Katalin,

jen, esperante vi akceptos ĝin (kvankam vi skribis : "La programon rajtos partopreni personoj, kiuj pretos movi sin, mezuri siajn paŝojn aŭ faritajn distancojn kaj raporti pri tio almenaŭ unufoje semajne" kaj mi raportas nur unu fojon entute kaj nur poste), mian iomete originalan subtenon : ne financan sed "fizike moralan".

Mi fizike sed "neĉeeste kunpaŝis" almenaŭ 287 kilometrojn, plej parte sur la "Limoĝa Vojo al Kompostelo" ekde la 10-a de julio ĝis la 18-a (almenaŭ do parte samtempe kiel vi se ne samloke) : de mia hejmo en la departemento Creuse (Saint-Pierre-Chérignat) ĝis la vilaĝo Saint-Laurent-des-Bâtons (ne tre for de Périgueux) kie loĝas alia Pasporta-Servano (bedaŭrinde ne hejme tiun tagon).

Kaj ja ne ĉiam sed oftete aŭ almenaŭ fojfoje mi pensis pri vi dum mi paŝis (averaĝe po ĉ. 32 km tage, do malpli ol vi sed dum pli da tagoj).

Mi povos sendi pli detalan raporton se tio povas esti utila aŭ interesa.

Mi deziras al vi pluajn sukcesojn en via baldaŭa "Kunpaŝado ĉirkaŭ la mondo", ĉi-foje nur virtuala se mi bone komprenis, ĉu ne ?

Amike

Christian L.

Katalin
afiŝita je 2019-08-12 15:58:26

chlavarenne skribis:

Amike, Christian L.
Dankon pro via mesaĝo. Mi ĝojas ke vi kunpaŝis kaj volonte intervjuos vin pri tio en la sekva monato. Ni serĉu unu la alian.
Post kiam lanĉiĝos la programo, ni daŭre paŝos fizike plu, raportos pri niaj kilometroj kaj tiuj puŝos antaŭen nian virtualan karavanon.

Mao87
afiŝita je 2019-08-13 09:55:47

Mi ŝatus subteni la projekton per 25EUR. Gratulojn kaj Sukceson.

 Aldoni novan mesaĝon

1 2 3 4

Kopirajto © 2001 - 2024 edukado.net. Ĉiuj rajtoj rezervitaj.
Funkciigita de Fondaĵo Edukado.net kunlabore kun E-dukati, ESF kaj E@I.