Forumo

TemojLingvaj demandoj kaj helpoUzado de seksneŭtriga -um-.

Ĵusteno
afiŝita je 2019-11-29 19:39:48

Oni proponas kaj foje eĉ uzas seksneŭtrajn novradikojn. (Rimarko: "sekse neŭtra" kaj "seksneŭtra" ĉi tie signifas "tia, ke oni povas uzi ĝin sendepende de la sekso/genro de la koncernato" Miaopinie tiaj seksneŭtraj novradikoj ne nepre estas necesaj, ĉar oni povas uzi la sufikson -um- (sufikso sen difinita senco, uzata por derivi vortojn, kies rilato al la radiko estas malpreciza kaj ne esprimebla per alia afikso) kiel seksneŭtrigilon. Nu, kredeble mi iom konfuzis la leganton, tial lasu min iom pliklarigi la aferon.
En Esperanto ekzistas tri ĉefaj karegorioj de la radikoj, al kiuj oni povas aldoni la sufikson -in- (fakte, la aldonebleco de la sufikso -in- estas grava, kvankam ne nura ilia eco...):
1) Sekse neŭtraj radikoj:

Ĝeneralaj bestaj kaj homaj radikoj: besto, homo, infano, orfo, persono, birdo, fiŝo, insekto, reptilio, simio kaj aliaj.

La sufiksoj -an-, -estr-, -id-, -ist- kaj -ul-.

Participoj kun O-finaĵo: ...anto, ...into, ...onto, ...ato, ...ito, ...oto.

Ĉiuj bestospecioj: abelo, anaso, ansero, araneo, bovo, ĉevalo, ezoko, formiko, hundo, kato, kapro, koko, leono, lupo, muŝo, muso, pasero, rato, zebro kaj aliaj.

Diversaj ne-familiaj homaj rilatoj: amiko, gasto, kamarado, kolego, membro, najbaro kaj aliaj.

Profesioj kaj diversaj homaj roloj: aktoro, fripono, geografo, heroo, kelnero, majstro, mastro, ministro, monarĥo, nobelo, pasaĝero, redaktoro, samurajo, sekretario, sklavo, studento, ŝoforo, tajloro, turisto, viktimo kaj aliaj.

Militistoj: adjutanto, generalo, kapitano, kaporalo, kolonelo, leŭtenanto, oficiro, soldato kaj aliaj.

Diversaj religiuloj: pastro, bonzo, diakono, episkopo, imamo, kardinalo, katoliko, papo, rabeno kaj aliaj.

Gentoj, landanoj, rasoj kaj similaj: Anglo, Apaĉo, Arabo, Cigano, Ĉino, Franco, Germano, Japano, Kurdo, Lapono, Rohinĝo, Ruso, Slavo, Svedo, Tataro, Turko, Ujguro, indiĝeno kaj aliaj.

2) Viraj radikoj:

Diversaj evidente viraj radikoj: viro, bubo, fraŭlo, knabo, sinjoro kaj aliaj.

La sufikso -ĉj-.

Familiaj radikoj: avo, edzo, fianĉo, filo, frato, kuzo, nepo, nevo, onklo, patro, vidvo (sed orfo kaj ankaŭ la ĝenerala vorto parenco estas neŭtraj).

Nobeloj kaj similaj altranguloj: barono, caro, duko, emiro, grafo, kavaliro, princo, reĝo, ŝaho, ŝoguno kaj aliaj (sed la ĝenerala vorto nobelo kaj la vorto monarĥo estas neŭtraj).

Kelkaj religiuloj: abato, monaĥo.

3) Inaj radikoj:

La sufiksoj -in- kaj -nj-.

Iuj uzas la prefikson ge- kiel seksneŭrigilon, sed tia uzo ja estas malĝusta, ĉar la signifo de la "ge-" estas "de ambaŭ seksoj", sed ne "sekse neŭtra". Kiel do en Esperanto oni per unu vorto diru "patro aŭ patrino aŭ neduumulo en tia rilato" (t. e. seksneŭtre "patr(in)o)? Estas proponitaj diversaj novradikoj (ekzemple, "pajtro" aŭ "parento" ) kaj afiksoj-seksneŭtrigiloj (ekzemple, "go-" aŭ "-e-" ) . Laŭ mi, oni povas uzi la jam ekzistantajn oficialajn rimedojn.
En Esperanto ekzistas la sufikso -um- (sufikso sen difinita senco, uzata por derivi vortojn, kies rilato al la radiko estas malpreciza kaj ne esprimebla per alia afikso). Oni povas uzi ĝin, kiam neniu el la aliaj afiksoj taŭgas. En Esperanto ne ekzistas speciala afikso por fari seksneŭtrajn vortojn. Tial, oni povas uzi por tiu ĉi celo la sufikson -um-. Des pli, kredeble la Esperanta sufikso -um- devenas de la latina neŭtragenra finaĵo -um-.
Avantaĝo de ĉi tiu vortfarado estas tio, ke por ĝi ne estas necesa oficialigo, la sufikso -um- ja jam nun estas oficiala.
Jen estas listeto de jam nun oficiale uzeblaj seksneŭtraj vortoj:
av/um/o
edz/um/o
fianĉ/um/o
fil/um/o
frat/um/o
fraŭl/um/o
knab/um/o
kuz/um/o
nep/um/o
nev/um/o
onkl/um/o
patr/um/o
sinjor/um/o
vidv/um/o
vir/um/o


Jen estas ekzemplo: "Mi havas kvar onklumojn: du onklojn, unu onklinon kaj unu neduuman onklumon".

Laŭ mi, tio ĉi kredeble estas a) multe pli facila, b) malpli konfliktiga, c) laŭfundamente tute akceptebla ĉ) kaj jam nun oficiale uzebla solvo, kiu ebligas eviti novradikojn. Kion vi opinias pri ĉi tio?

tukero
afiŝita je 2019-12-21 23:10:28

Interesa ideo. Mi revenos!
Salutas
Tukero

tukero
afiŝita je 2022-03-01 23:52:28

Kiel promesite, mi revenis.
En la landoj, kiujn mi plej bone konas, la tiel nomata “genrumado” kaŭzas debatojn (angle: gendering, germane: Gendern).
En la angla la problemo ne estas tiel kontroversa kiel en Germanujo, kie la biologia ina genro (sekso) kiel en Esperanto estas indikata per la sufikso -in-. La iama prezidantino de Germana Esperanto-Asocio Elsbeth Bormann malakceptis tiun formon de genrumado, dirante “Mi ne estas prezidantino, mi estas prezidanto.” En la germanaj komunikiloj oni post la internacie respektita kanceliareco de Angela Merkel ŝercumis “Ĉu viro povas esti kanceliarino?”
Estas kurioza fenomeno, ke inter la oficialaj lingvoj de Eŭropa Unio kaj UNo kaj en la Germana nur la angla havas la “naturan” genron, same kiel Esperanto. La latinidaj idiomoj distingas nur viran kaj inan genron ankaŭ ĉe objektoj. La germana kaj rusa havas krome la neŭtran genron, sed tamen la asigno de genro estas en ĝena amplekso hazarda. En la turka genro plejparte montriĝas en fremdvortoj el la araba aŭ el eŭropaj lingvoj.
Kiel instruisto mi ofte havis okazon demandi mi, kiel mi diferencigus unuopajn anojn de gepatroj en oficialaj dokumentoj. Mi konstatis ke mi ne trovis bonan kaŭzon por la insisto pri pluraleco en la vorto “gepatroj”. En la germana, se bezoniĝas, ekz. unu subskribon de aŭ la patro aŭ la patrino, oni uzas la terminon “Elternteil”. “Eltern” = “gepatroj”, “Vater” = “patro”, “Mutter” = “patrino”, do kial ne “Elternteil” = “gepatro”? La prefikso “ge”, ankaŭ el la germana, esprimas komunan parencecon. Tio ankaŭ funkcius sen novradiko.
Nur penso de mi. Kore salutas
Tukero

 Aldoni novan mesaĝon

Kopirajto © 2001 - 2024 edukado.net. Ĉiuj rajtoj rezervitaj.
Funkciigita de Fondaĵo Edukado.net kunlabore kun E-dukati, ESF kaj E@I.