Forumo

TemojKunpaŝado ĉirkaŭ la mondoKiuj partoprenos la testadon?

Katalin
afiŝita je 2019-12-11 18:44:20

Ni informas vin, ke danke al Bart Demeyere el Belgio ni sukcesis krei la unuan simplan prov-programon por Kunpaŝado ĉirkaŭ la mondo kaj ni invitas vin, subtenantojn elprovi ĝin kaj per ideoj kaj sugestoj helpi krei sekvontjare la definitivan programon. 
La testantoj ne bezonas specialajn programistajn konojn, kaj ankaŭ ne marŝi tage 40 kilometrojn. La tasko estas registri ĉiun fojon, kiam vi paŝadis, promenis, biciklis aŭ alimaniere sportis viajn kilometrojn aŭ trejntempojn kaj tiel puŝi antaŭen nian karavanon. La registrintoj ĉiusemajne ricevos donacon, nome interesajn sonmaterialojn (kiujn utilas aŭskulti dum sportumado) kaj atinginte Esperanto-stacion ekhavas rajton ekkoni la lokon. 
Dum la testado nin interesas kelkaj konkretaj demandoj, sed ankaŭ ĝenerala konduto de la testantoj, ekz. tio kiom profunde oni interesiĝas pri la kreitaj tekstoj, testoj kaj aliaj materialoj. Kompreneble utilos, se vi helpos trovi gastigontojn kaj kreiĝos pliaj materialoj. 
La unuajn testeblojn ni proponas nur al tiuj, kiuj promesis financan subtenon aŭ partoprenas jam en nia FB-grupo, kiu de unu jaro registras kaj komentas sian paŝadon ĉiun semajnfinon. 
Interesiĝantoj bv. kontakti Katalin kiu indikas la retpaĝadreson, kie funkcias la prov-programo. La Kunpaŝado startos, kiam kunmetiĝis grupo de minimume 20 personoj. Eblos aliĝi ankaŭ post la komuna starto. 

Kiu el vi helpos la testadon?

Monika
afiŝita je 2019-12-11 19:22:13

Mi ;)

ChuckMay
afiŝita je 2019-12-11 23:13:25

Mi deziras partopreni. Mi preskaŭ ĉiutage promenas 5 kilometrojn. Ĉu mi rajtas partopreni kiel testanto? Mi ankoraŭ multe promenas kaj eble la testado estas por personoj kiuj nun ne ofte promenas. Chuck Mays - Usono

Katalin
afiŝita je 2019-12-11 23:21:34

ChuckMay skribis:
Mi deziras partopreni. Mi preskaŭ ĉiutage promenas 5 kilometrojn. Ĉu mi rajtas partopreni kiel testanto? Mi ankoraŭ multe promenas kaj eble la testado estas por personoj kiuj nun ne ofte promenas. Chuck Mays - Usono
Oh, Chuck, vi estas tute bonvena. Mi baldaŭ sendos pliajn informojn. Amike, Katalin

Katalin
afiŝita je 2019-12-11 23:34:18

Monika skribis:
Mi ;)
Bonege, Monika, dankon.

fiskot
afiŝita je 2019-12-15 23:15:26

Mi pretas kunpaŝi kaj (kun)testi :-)

Katalin
afiŝita je 2019-12-15 23:40:52

fiskot skribis:
Mi pretas kunpaŝi kaj (kun)testi :-)
Dankon. Ni devas trovi ankoraŭ kelkajn kobajojn...

f_lojacomo
afiŝita je 2019-12-30 16:14:30

Mia filino ĵus montris al mi, kiel vidi en la poŝtelefono la paŝitajn kilometrojn. Mi do pretas provi, kvankam mi kutime ne tre spertas pri tiaj teĥnikaĵoj.

 Aldoni novan mesaĝon

Kopirajto © 2001 - 2024 edukado.net. Ĉiuj rajtoj rezervitaj.
Funkciigita de Fondaĵo Edukado.net kunlabore kun E-dukati, ESF kaj E@I.