Forumo

TemojEkzamenojKonsideru trapasi la C2-nivelon

leandro_abrahao
afiŝita je 2022-07-27 20:44:00

Novaj elementoj :)
* Temaro (La C2-temaro baziĝas je C1, sed ĉiu temo estos traktata je pli profunda kaj specifaj vidpunktoj).
* "Strukturo de la ekzameno UEA-KER C2" kaj "pritaksaj kriterioj"
* Specimenoj

leandro_abrahao
afiŝita je 2022-08-31 22:22:51

Jen la okazo alvenis! :)
Informoj: https://edukado.net/novajhoj?id=876

Patrick75
afiŝita je 2022-09-01 06:29:01

Mi certe aliĝos sed dum iu aranĝo venontjare.

Katalin
afiŝita je 2022-09-01 09:35:43

Patrick75 skribis:
Mi certe aliĝos sed dum iu aranĝo venontjare.
Saluton, Patrick, Mi ĝojas, pri via decido, sed sciu, ke C2-ekzameno okazos nur dufoje, maksimume trifoje jare;
en junio en la kadro de la retaj ekzamenoj,
poste en novembro en la tutmonda tago papere, kaj
dum UK, kie vi certe ne havos tempon en Torino.

leandro_abrahao
afiŝita je 2022-09-01 17:48:08

Ĉu estos ia preparkurso, evento por C2-nivelaj kandidatoj?

Katalin
afiŝita je 2022-09-01 17:51:17

leandro_abrahao skribis:
Ĉu estos ia preparkurso, evento por C2-nivelaj kandidatoj?
Jes, certe, sed ne eblas difini daton, ĝis ni scias kiom da personoj aliĝas kaj kiuj.
Estos kaj enhava kaj teknika preparoj.

KK

Mao87
afiŝita je 2022-09-01 18:06:00

Mi certe pripensas...

Marc
afiŝita je 2022-09-02 12:22:43

Mi aliĝis :-)

leandro_abrahao
afiŝita je 2022-09-06 13:23:26

Mao87 skribis:
Mi certe pripensas...
Jam aliĝis 12 personoj! Necesas entute 20! Venu! :D

Mao87
afiŝita je 2022-09-06 17:49:39

leandro_abrahao skribis:
Mao87 skribis:
Mi certe pripensas...
Jam aliĝis 12 personoj! Necesas entute 20! Venu! :D
Mi jam faris. Mi estas unu el la 12. :-)

 Aldoni novan mesaĝon

Kopirajto © 2001 - 2024 edukado.net. Ĉiuj rajtoj rezervitaj.
Funkciigita de Fondaĵo Edukado.net kunlabore kun E-dukati, ESF kaj E@I.