Forumo

TemojILEI-temojPri kotizoj al ILEI – Pri revuo IPR

DidierJanot
afiŝita je 2021-09-16 09:21:02

Pri kotizoj al Internacia Ligo de Esperantistaj Instruistoj – Pri Internacia Pedagogia Revuo

De pluraj jaroj ILEI frontas deficiton de la paperaj versioj de la revuoj IPR kaj Juna amiko. Por ambaŭ revuoj la financaj problemoj similas. Redaktado kostas ĉirkaŭ 15% el la elspezoj (do tio ne estas problemo) sed presado kaj sendado kostas duoble pli ol ILEI enspezas por la paperaj servoj. Pro tio ILEI frontas deficiton kaj ne povas financi aliajn edukajn projektojn. Necesas solvi la problemon!

Sed la du revuoj havas malsamajn celojn: IPR estas servo por ILEI-membroj kaj Juna amiko estas abonebla revuo. Pro tio ni parolos pri Juna amiko en alia diskutfadeno (aliaj bezonoj, aliaj solvoj).

https://www.ilei.info/revuoj/index.php



Fine de 2020 en la komitato de ILEI okazis diskutoj kaj voĉdono pri kotizoj al ILEI kaj IPR.

Sed la decido (kun rezulto 50%/50% de la voĉdono) ne estis kontentiga
– altigo de la baza (reta) kotizo, do kontraŭ varbado-efiko; kvankam ILEI elspezas malpli por la bazaj servoj (ĉio krom presado/sendado de pareraĵoj) ol enspezas por tio,
– la paperaj servoj plu estas deficitaj,
– IPR ne adaptiĝis al la reta epoko, al la bezonoj de novuloj; jam 50% de ILEI-membroj estas bazaj (retaj) membrojn kaj legas IPR elektronike kaj verŝajne estas multe pli por novuloj!

Gravas ke la mono kiun ILEI enspezas el bazaj/retaj kotizoj, subvencioj… estu uzata pro redakti enhavon, financi edukajn projektojn, kaj por funkciigi modernan retejon, ne por kovri deficiton de paperaj eldonoj.

Necesas serioze pripensi pri novaj
– kotiz-sistemo
kaj
– eldonaĵoj por la membroj kaj eĉ por ne (ankoraŭ) membroj, homoj kiuj iel partoprenas sed ne (ankoraŭ) kotizas.

Revuo IPR

Nuntempe en IPR troviĝas
– kaj aktualaĵoj kiuj rapide kadukiĝas kaj kiuj devus aperi pli ofte, por kiuj reta formo estus multe pli taŭga,
– kaj longdaŭraj artikoloj, kiujn oni povas legi dum la tuta jaro kaj eĉ poste, por kiuj ekzistas ankoraŭ sufiĉe multaj homoj kiuj preferas legi papere.

Propono
– eldono de monata reta letero kun aktualaĵoj, libere alirebla de ĉiuj (membroj aŭ ne) interalie por interesi homojn pri niaj agadoj, eventoj…
– eldono de jara duobla numero (80 paĝoj) kaj je pdf kaj papere;
ĝi povus nomiĝi “PEDAGOGIO” kun subtitolo ”Internacia pedagogia revuo por instruistoj”
kaj enhavu nur longdaŭrajn artikolojn.
Pedagogio aperus en printempo, ekz. marto 2023 por la numero 2023.
Ĝin ricevus pdf-formate ĉiuj membroj (la malnovaj numeroj estus publikaj) kaj papere por membroj kiuj pagis krom-kotizon por papera servo, ekz. +10€
Ĝi ankaŭ estus vendebla kiel libro (ekz. 10€) ĉe libro-servoj, dum kongresoj…
Normale tiu prezo devus kovri la kostojn de papera servo (kontrolinda) por unu duobla numero. La redakta laboro sufiĉe multe ŝanĝiĝus (monataj leteroj kaj numero de 80 paĝoj) sed la kvanto da laboro restus pli malpli sama, sed ne estas problemo ĉar la redakta kosto estas ĉirkaŭ nur 15% de la nunaj kostoj de IPR, kaj tio kalkuleblas en la baza membreco.

Kotizoj

ILEI povus ŝanĝi la malnovajn kategoriojn A-B-C
al la sama sistemo kiel UEA/TEJO de kategorioj 1-2-3-4-5 (kiun nun konas uea-membroj)
ekzemple 1-3-6-9-12 eŭroj (forigante la cendojn) por baza (reta) kotizo
kun aldono por papera PEDAGOGIO (ekz. +10€) do 11-13-16-19-22 eŭroj
do same kiel faras UEA por kotizoj kun pdf/papera Esperanto-revuo.

Diskuto kaj decido

Estas tro malfrue por ŝanĝi ion ajn por 2022. Sed ni havas monatojn por diskuti solvojn kaj fari proponojn por ke la komitato de ILEI voĉdonu antaŭ somero 2022 por ŝanĝo ekde 2023.

Ek al diskutoj…

enseikou
afiŝita je 2021-10-06 07:41:59

Didier, bedaŭrinde ĝis nun mi ne vidis vian proponon. La malavantaĝo de forumoj estas, ke oni ne ricevas sciigon de tute nova fadeno farita de aliulo sur kiu ne respondis ankoraŭ.
La direkto de viaj proponoj ŝajnas al mi bone elpensita, sed la teĥnikajn detalojn necesus precizigi pli. Precipe la koncepton "monata reta letero".
Sen plia klarigo, mi timas ke plej multaj ILEI-anoj opinios ke tio jam ekzistas, en la formo de la retpoŝtaj trimonataj raportoj de la prezidanto kaj la EKO-komunikoj, kaj ke vi proponas simple malpliigon de la ofteco de IPR sen vera kompenso per nova servo.
Teĥnikaj detaloj estas gravaj. Multaj membroj kontraŭas retajn publikaĵojn ĉar papero estas multe pli komforta al okuloj ol LCD-ekranoj. Tial mi proponas, ke krom publikigi IPR'on sur papero kaj en PDF, devus aperi ankaŭ versio en formato de bitlibro (EPUB). Bitlibroj ne havas difinitajn paĝojn nek tekstotiparojn, do ili adaptas sin al grandeco de ekrano tiel ke la leganto povas facile pligrandigi la literojn kaj fluigi la tekston. Plia avantaĝo estas ke eblas legi ilin ne nur per komputilo, platkomputilo aŭ saĝotelefono, sed ankaŭ per dediĉitaj bitlibrolegiloj (ekzemple Amazon Kindle) kies ekranoj ne lumas nek lacigas okulojn sed imitas veran paperon, kio estas multe pli komforta.

r7o6b
afiŝita je 2021-10-06 09:08:05

Karaj,
Mem mi ne povas longe retlegi. Do certe mi bezonas paperan eldonon. Se necese ni reduktu la aperritmon al po du numeroj. Sed restu la tradicia titolo IPR. Forumo che Edukado.net estas bona ideo. Tamen por urghajhoj venu la kutimaj retmesaghoj.
Kore, Rob.

enseikou
afiŝita je 2021-10-06 20:07:07

Kara Rob,
Mi legas sur nia retejo ke ekzistas surbendigata versio de IPR, ĉu ne? Vi mem aperas kiel kontaktulo, kion vi povas klarigi pri ĝi?
Tie mi legas ke ankaŭ ekzistas "teksta" versio, sed ne scias ĉu temas pri la samo.
Mi demandas al mi, ĉu ne eblus disponigi tiujn versiojn al la ĝenerala publiko krom al blinduloj. Mi mem, ĉar mia vidkapablo malboniĝas, pli kaj pli aŭskultas podkastojn. Eĉ Esperanton de UEA mi tiel aŭskultas.

jozefonemeth
afiŝita je 2021-10-26 11:33:31

Tie mi legas ke ankaŭ ekzistas "teksta" versio, sed ne scias ĉu temas pri la samo.

Teksta versio signifas, ke mi transformas la numerojn al TXT-versio kaj dissendas ĝin kune kun la ligo al la du retaj versioj (printkvalita kaj ekrankvalita). Blinduloj pli facile uzas la TXT-versiojn ol la versiojn, kiuj enhavas tabelojn, fotojn ktp.
amike
Jozefo

 Aldoni novan mesaĝon

Kopirajto © 2001 - 2024 edukado.net. Ĉiuj rajtoj rezervitaj.
Funkciigita de Fondaĵo Edukado.net kunlabore kun E-dukati, ESF kaj E@I.