Forumo

TemojEkzamenojRETAJ KER-ekzamenoj - opinioj

Katalin
afiŝita je 2022-07-04 13:18:14

Ĉi tie ni ŝatus legi la opiniojn pri la retaj KER-ekzamenoj. Ni multege laboris por realigi tiun ekzamenformon kaj ĝojas, ke ni sukcesis ebligi ekzamenojn al personoj, kiuj loĝas for, izolite, sed ankaŭ tiaj al tiuj esperantistoj, ĉe kiuj estis kaj estos ĉeestaj sesioj. Do, ĉu ni ripetu la ekzamenojn rete ankaŭ sekvontjare? https://edukado.net/ekzamenoj/ker/sesioj

Paul51
afiŝita je 2022-07-04 20:55:01

Mi multe ŝatis ĉi tiun retan formon de ekzameno;
Mi mane malbele kaj malrapide skribas. Kiam mi trapasis la B2 papermaniere, mi devis unue skribi malneton kaj poste nete. Pro tio al mi preskaù mankis tempo. Per tiu reta formo, mi bezonis skribi nur unu fojon kaj do estis pli facile, rapide kaj agrable. Plie, la ekzamena programo estas facile uzebla.
Ankaù la parola parto plaĉis al mi. Mi devas diri ke mi kutimas interparoli rete, ĉefe zoome.La ekzamenant(in)oj kaj la akceptantino estis tute simpatiaj. Tio helpis al streĉitaj homoj. Do, tiu reta formo tute taŭgis al mi.
Alia avantaĝo : Mi povis ekzameniĝi de mia hejmo. Ne necesis vojagô al fora loko.
Por fini, mi volas gratuli kaj danki Katalin Kovats kaj la tutan teamon kiu akompanis ŝin por realigi tiun belan projekton pri kiu la Esperanto-movado povas fieri.

esperantomaceio
afiŝita je 2022-07-05 00:28:29

Saluton Katalin!
Gratulon pro la bonega laboro.
Mi esperas, ke tiuj retaj ekzamenoj okazos ĉiujare flanke de la Tutmondaj ekzamentagoj, ĉar multaj homoj, pro laboro aŭ pro aliaj cirkonstancoj rezignas partopreni ĉeestan KER-ekzamenon. En nia kontinenta lando la distancoj inter urboj/ŝtatoj estas longaj kaj ne ĉiam la homoj havas tempon kaj monon por entrepreni longan vojaĝon por ekzameniĝi.
Mi tre ŝatis partopreni ĝin kaj certe mi faros la eblon por trapasi la C-2 nivelon venontjare.
Elkoran dankon!
Aristophio Alves Filho el Maceió/Brazilo.

matta
afiŝita je 2022-07-05 01:16:15

Mi estas trapasinta multajn ekzamenojn dum mia kariero. Inter ili estis profesiaj ekzamenoj kaj ekzamenoj kiuj subtenis aŭ atestis la lernadon ĉe ekz. universitatoj. Neniu el tiuj ekzamenoj havis tiom da preparo kaj subteno, kiom havas ĉi tiuj KER-ekzamenoj.

Estas ja klare ke Katalin kaj ŝia teamo pasigis multajn horojn — pli verŝajne monatojn — preparante ĉi tiujn ekzamenojn. Tio, kion mi trovis miriga, estas la preparo de ni ekzameniĝontoj. Ekzameniĝi ĉiam kaŭzas ian psikan premon. Katalin kaj ŝia teamo ege reduktis tiun psikan premon per helpi al ni lerni kiel funkcias la ekzamenilo (t.e. la programaro). Ili ankaŭ klarigis por ni ĉiujn ĝiajn funkciojn. Tial la teĥniko ne estis problemo, ni jam bone konis ĝin antaŭ ol ekzameniĝi. Ankaŭ tial ni ja bone povis koncentriĝi sur la enhavo de la ekzameno, kaj ne kiel funkcias la teĥniko, kiu prezentas la demandojn al ni. Tio estis grava kaj bonkora dono, kiun Katalin kaj ŝia teamo donis al ni ekzameniĝontoj.

La ekzamenoj — skribaj, parolaj, aŭskultaj — estis bone planitaj kaj formitaj por atingi la celon de mezuri kaj atesti bonan kaj kompetentan lingvopovon. La ekzamenoj ne testis se iu bone lernis Esperanto el specifa libro aŭ per Duolingo aŭ simile: tio estas, ili ne testis nin kontraŭ tiaj lerniloj. Ili klopodis testi naturan uzon kaj komprenon de la lingvo, kaj ja sukcesis!

Mi konsilas al vi uzi ĉi tiujn ekzamenojn ne sole kiel mezurilon de via lingvopovo sed ankaŭ uzi ilin kiel subtenilon de via dumviva lernado kaj uzado por vere bone proprigi Esperanton kiel komunikilon naturan.

leandro_abrahao
afiŝita je 2022-07-05 12:46:37

Katalin, saluton! Certe jes! Kaj ne nur sekvontjare, sed ĉiujare! Ni en Brazilo estas lanĉontaj lernoprogramon danke al kiu estos ĉiujare multaj eventualaj ekzamenotoj. Mi mem malprobable ĉeestos iun UKon ekster Ameriko, kaj mi tre ŝatus provi trapasi la C2-ekzamenon. Cetere, gratulon pro via konstanta agado! Mi tre admiras vin!

alunudo
afiŝita je 2022-07-06 14:02:17

Laŭ mi, la respondo estas "jes"!
Unue, mi iomete ĉagreniĝis ĉar mi esperis trapasi tiun ekzamenon post staĝo en Greziljono.
Sed nun mia sperto estas tute favora.
Katalin bonege klarigis teĥnikajn aspektojn.
Dum la ekzameno, la skribaj demandoj estis klaraj, la elparolado kiel mi ŝatus por mi mem.
La ekzamenistoj efike trankviliĝis min antaŭ la parolada parto.

Mi dankas Katalin kaj la teamon kiuj multe laboris por prepari tiun novan formon de ekzameno.
Mi dankas ankaŭ miajn onklinojn: Ella, Agnes kaj Vida.
Do, jes: okazigu novajn sesiojn venontjare.
Kaj jes, ne hezitu aliĝi al nova sesio!

Silvana
afiŝita je 2022-07-09 03:05:44

Koran dankon, Katalin, pro via laboro.
Antaŭe mi pensis ke estus neebleca prezenti tiun ekzamenon en mia lando Ekvadoro, ĉar ĉi tie ni estas malmultaj esperantistoj.
Mi imagis ke nur en Universala Kongreso mi povus atingi ĝin. Sed nun, dankon al la reta versio, mi havis ĉi tiun oportunecon.
Nun mi estas interesita en trapasi la C1 ekzamenon, parola kaj skriba.

Dankon denove.

Amike,
Silvana.

 Aldoni novan mesaĝon

Kopirajto © 2001 - 2024 edukado.net. Ĉiuj rajtoj rezervitaj.
Funkciigita de Fondaĵo Edukado.net kunlabore kun E-dukati, ESF kaj E@I.