Forumo

TemojPanteonoPropono por la Panteono - César DORNELES SOARES

Miĥaelo
afiŝita je 2022-10-31 13:10:00

Jen mia propono por la Panteono: César DORNELES SOARES (1954-), brazila samideano kiu esperantistiĝis en 1980 kaj de 1981 estas senlaca Esperanto-instruisto kaj motoro de la loka Esperanto-movado (en la urbo Porto Alegre). En tiuj 42 jaroj da Esperanto-agado li organizis kaj okazigis sennombrajn E-renkontiĝojn kaj E-kursojn, kaj estis plurfoje estrarano de Esperantista Societo de Porto Alegre (ESPA), Departemento de Esperanto de Spiritisma Societo Allan Kardec (DESEAK) kaj Gaŭĉa Esperanto-Asocio (GEA). Krome, li aŭtoris (almenaŭ) kvin bonajn lernokajerojn: "Esperanto I" (1989), "Marko kaj Nina" (2003, 2006, 2013) (la tri eldonoj estas sufiĉe malsimilaj, do mi nombras ilin aparte) kaj "Bela Lingvo" (2017) (verkita kiel daŭrigo de la lasta eldono de "Marko kaj Nina" ) . César elstaris ankaŭ kiel redaktoro de pluraj Esperanto-periodaĵoj, jen sendependaj, jen ligitaj al iu el la lokaj E-asocioj. Entute li aperigis proksimume cent periodaĵnumerojn. El liaj eldonaĵoj, aparte menciindas "Gaja Haveno" (de kiu aperis 50 numeroj) kaj "Jes Ja!" (de kiu aperis 14 numeroj). "Gaja Haveno", cetere, estas ankaŭ la nomo de la plej nova el liaj multaj Esperantlingvaj blogoj. Profesie (t.e., ekstermovade), César estas emerita mezlerneja instruisto pri la portugala lingvo. Li diplomiĝis pri beletristiko (portugala, angla kaj hispana), kaj postdiplome specialistiĝis pri la portugala lingvo.

Ivanchjo
afiŝita je 2022-11-28 00:33:25

Ni plene subtenas la proponon de Miĥaelo. Ni ekkonis karan César Dorneles Soares en 1989, dum la preparlaboro por la 5-a Sudbrazila Renkontiĝo de Esperanto (en la urbo Santa-Mario, ŝtato Suda Rio-Grando). Ni ambaŭ estis parolantoj de Esperanto, sed kun malmulte da sperto. La kontakto kun César montris al ni vojon al serioza lernado kaj uzado de la lingvo. En kelkaj kunsidoj li kun profundeco kaj pacienco prezentis al ni klarigojn pri gramatikaj punktoj de Esperanto. Kiel skribis Miĥaelo, la por-Esperanta agado de César estas seninterrompa dum pli ol kvar jardekoj.
Ritinjo (Rita de Moraes) kaj Ivanĉjo (Ivan Eidt Colling), Kuritibo, Brazilo.

 Aldoni novan mesaĝon

Kopirajto © 2001 - 2024 edukado.net. Ĉiuj rajtoj rezervitaj.
Funkciigita de Fondaĵo Edukado.net kunlabore kun E-dukati, ESF kaj E@I.