Kursejo

Reveni al la kursejo

Informoj pri universitata kurso

Tipo: Universitata kurso
Nomo de la universitato: Federacia Universitato de Paranao
Tipo de la universitato: ŝtata
Lando: Brazilo
Stratadreso: Strato D-ro Faivre, 405, kvara etaĝo
Regiono / Distrikto: Ŝtato Paranao
Urbo: Kuritibo
Poŝtkodo: 80060140
Aldonaj informoj pri la organizo: UFPR estas la plej antikva Universitato de Brazilo (fondita en 1912). La Universitato disponigas superajn kursojn, post-diplomajn kursojn kaj ankaŭ meznivelajn. Superaj kursoj estas en Kuritibo (ĉefurbo de la Ŝtato Paranao, kie estas la Rektorejo), Ĵandaja-do-Sulo, Matinjo, Palotino, Pontal-do-Paranao kaj Toledo (ĉiuj tiuj urboj situas en Ŝtato Paranao). Ĝi sekvas la principon de nedisigebleco inter instruado, esplorado kaj por-komunuma agado, difinita en la Brazila Konstitucio. Instruado de Esperanto ekzistas de 15 jaroj en la Universitato, en ties Centro de Lingvo kaj Interkulturo (CELIN), kadre de por-komunuma agado – ĉi tio estas forta koncepto en latinamerikaj universitatoj, sed ne tre konata en aliaj lokoj (ĝi ja ekzistas, sed iom malsimile kaj kun aliaj nomoj en Usono, Francio, Germanio). En tiuj 15 jaroj estis 1665 horoj dediĉitaj al Esperanto en 54 kursoj, en kiuj laboris/laboras 10 geinstruistoj kaj lernis/lernas 207 homoj. De Julio 2019 la kursoj okazas senpage kaj ilin gvidas volontulaj instruistoj en interkonsento inter CELIN kaj Projekto de Por-Komunuma Agado “Lingvoj en Dialogo”, kiun mi kun gekolegoj starigis kaj nuntempe kunordigas. Mi faris prezenton pri la historio de Esperanto-instruado en UFPR, pri nia agado kaj pri perspektivoj en la Tago de Esperanto kaj Interlingvistiko en Universitatoj, kiu okazis kadre de VEKI (Virtuala Esperanto-Konferenco de ILEI, Julio 2020); tiu prezento estas spektebla ĉe: . Niaj kursoj estas sekveblaj kaj de universitatanoj kaj de ne-universitatanoj. Aprobitoj ricevas atestilon de la Universitato (de la Sub-Rektorejo pri Por-Komunuma Agado kaj Kulturo). Kelkaj (diplomcelaj) kursoj en la Universitato akceptas la atestilojn kiel kreditojn kadre de la t.n. "Kromaj Klerighoroj". Mi fakte ne trovis taŭgan klasifikon por niaj kursoj en la formularo, kaj sube mi prezentas informojn pri la ĝenerala kursaro, kiun eblas ĉe ni proponi, sed en ĉiu monatseso ni disponigas unu, du aŭ tri el tiaj niveloj, depende de niaj homfortoj. En 2020 ni disponigas kursojn “Esperanto 1” kaj “Esperanto 3”, kiujn gvidas respektive instruistinoj Lígia Penia kaj Rita de Moraes, sed ili estas haltigitaj pro la pandemio de KOVIM-19. Ĉiu Esperanto-kurso de CELIN estas 30-hora. Proponeblaj kursoj estas: Esperanto 1 ĝis Esperanto 8, Progresigaj Kurso 1 ĝis 4, Trejnado de Esperanto-Instruistoj 1 ĝis 4, “Instruado de Esperanto: Praktiko kaj Pripensado”, “Prigramatika Praktikado”, “Lando Babila” (konversacia kurso). Instrumaterialoj uzataj en la bazaj kursoj: "Esperanto para principiantes" ('Esperanto por komencantoj', de Aloísio Sartorato), fragmentoj el aliaj libroj (Sylla Chaves, Josias Barbosa, Fernando Pita, Jorge Hess, Stano Marček i.a., el revuo "Juna Amiko", materialoj el Edukado.net kaj el Lernu.net, aŭtentikaj materialoj kaj tekstoj kaj ekzercoj preparitaj de la instruistoj. En la progresigaj kursoj estas uzataj "Bonvenon en nia mondo" (Bent Jensenius), "Vojaĝo en Esperanto-Lando" (Boris Kolker), fragmentoj el originalaj literaturaj verkoj, aŭtentikaj materialoj kaj materialoj preparitaj de la instruisto, surbaze de la bezonoj de lernantoj. Por la trejnado de instruistoj, estas: ""Manlibro pri instruado de Esperanto" (ILEI), (IEI), revuoj "Juna Amiko", "Internacia Pedagogia Revuo", kaj pluraj aliaj tekstoj, ankaŭ portugallingvaj; cetere, ni analizas plurajn instrumaterialojn.
Nomo de la ĉefa kursgvidanto: Ivan Eidt Colling
Retejo: http://www.celin.ufpr.br
Retpoŝtadreso: led [ĉe] ufpr [punkto] br
Diplomita instruisto: Instruas sen tiutipa diplomo
Kvalifiko de la instruisto: Interlingvistikaj studoj - Poznan
KER-C1
Pedagogo
Rimarko pri la kvalifiko: Diplomita pri Lingvopedagogio.
Kuninstruantoj: Rita Mara Netto de Moraes
Lígia Maffessoni Penia
Oficiala nomo de la programo/kurso: Esperanto: Língua e Cultura
Temo de la programo: Esperanto-lingvokurso
Aldonaj informoj pri la programo: Fakte temas pri kursaro, de baza nivelo ĝis progresiga nivelo kaj trejnado de instruistoj, laŭ la bezonoj de la publiko kaj ebloj de la teamo
Dato de komenco: 2020-03-07
Dato de fino: 2021-04-10
Kursnivelo: A1, A2, B1, B2, C1
Kursostatuso: libervole elektebla, fakrondo
Aldonaj informoj pri la statuso: La kurso okazas kadre de por-komunuma agado de la Universitato. Kelkaj (diplomcelaj) kursoj akceptas la atestilojn kadre de la t.n. "Kromaj Klerighoroj".
Kursotakso: ekzameno
Aldonaj informoj pri la takso: Aprobitoj en la ekzamenoj ricevas atestilon de la Universitato (de la Sub-Rektorejo pri Por-Komunuma Agado kaj Kulturo)
Kvanto de kursanoj: 22
Ofteco: semajne 1 fojo
Metodo: miksita metodo
Helplingvo(j): portugala
Lerniloj:
Rimarkoj: Pro tio, ke la kursoj nun estas haltigitaj pro la pandemio de KOVIM-19, mi registris kiel findaton la 10-an de Aprilo 2020, sed fakte oni ankoraŭ dependas de la sanitaraj kondiĉoj kaj de decidoj de la Rektorejo de la Universitato kaj de la Estraro de CELIN.

www.linguasemdialogo.info
www.celin.ufpr.br
Poŝtadreso: D-ro Ivan Eidt Colling,
CELIN - Centro de Lingoj kaj Interkulturo (Centro de Línguas e Interculturalidade),
Centro pri Homaj Sciencoj (Setor de Ciências Humanas),
Strato D-ro Faivre, 405, kvara etaĝo (4o. andar),
80060140, Curitiba, PR,
Brazilo
Kreodato: 2020-10-15 18:47:41
Lasta redakto: 2024-01-12 14:20:54
Kreinto: Ivanchjo

Vi povas vidi detalojn pri la kursoj en la statistika paĝo.

La liston de Pirlot pri la altlernejaj kaj universitataj kursoj (2012 januaro) vi povas trovi en la DOSIERUJO.

Listo de aliaj lernejoj aldoneblas kaj elŝuteblas en la FORUMO

Kopirajto © 2001 - 2025 edukado.net. Ĉiuj rajtoj rezervitaj.
Funkciigita de Fondaĵo Edukado.net kunlabore kun E-dukati kaj ESF.