Novaĵoj

Denove sukcesa semajno en Poznan

Kategorio: Movado; Dato: 2011-02-09 15:37:59

Interlingvistika sesio kaj instruista trejnado fine de januaro 2011 pasis en bona etoso en Poznan
La kuna okazigo de la unujara instruista trejnado de UAM kaj ILEI kunlabore kun Edukado.net kaj de la tradiciaj interlingvistikaj sesioj en la Universitato Adam Mickiewicz, en Poznano (Pollando) pruviĝas bona solvo.

La 11 personoj (po 3 el Pollando kaj Hungario, 2 el Francio, po unu el Slovakio, Belgio kaj Germanio), kiuj komencis la trejnadon en septembro, ĉiuj renkontiĝis en februaro dum la dua sesio post diligenta semestra laboro hejme. Inter ili estas 4 stipendiatoj de ILEI-UEA kaj 2 polaj gejunuloj de PEA.  

   La metodikan programon gvidis Katalin Kováts, motoro de Edukado.net, trejnante la kursanojn pri taktikoj de praktika instruado. La partoprenantoj jam antaŭ hejme entuziasme pretiĝis al la konsultiĝo; kreis ekzercojn, horplanojn kaj recenzojn. Surloke ili spektis kaj analizis filmitajn lecionojn, trapasis ekzamenon, prezentis siajn’ instruistajn kofrojn’ kaj kvaronhoran provinstruadon, fine estis testataj pri instruado de tiklaj gramatikaĵoj. Zsófia Kóródy, ILEI-estrarano, enkondukis ilin al internaciaj kunlaborebloj en Eŭropo, Ilona Koutny, gvidanto de la Interlingvistikaj Studoj, traktis la lernfaciligan rolon de esperanto . Literaturan minikurson gvidis Tomasz Chmielik.
    La aktualaj kursoj de la Interlingvistikaj Studoj kompletigis la studprogramon: Ziko van Dijk prelegis pri nuntempaj problemoj de e-movado, ankaŭ pri la rolo de Zamenhof en la frua movado. La partoprenantoj de la universitata programo sekvis la okupojn de la traduka specialiĝo: teorion kaj praktikon de tradukado kaj interpretado kun Ilona Koutny; beletran tradukadon kun Tomasz Chmielik; tradukadon de novaĵoj kun Barbara Pietrzak, kies nomo ligiĝis al la Pola Radio. La novaĵo pri la ĉesigo eĉ de podkasto de esperantaj elsendoj alvenis kiel ŝoko.

Merkrede du partoprenantoj el la pasintjara grupo – Christophe Chazarein el Francio kaj Przemyslaw Wierzbowski el Pollando prezentis sian finlaboraĵon (pri la Lernomotivoj de la uzantoj de Lernu.net  kaj pri la Panteono de Cseh-instrusitoj) kaj sukcese trapasis la finan ekzamenon. Gratulojn kaj sukcesojn en la instruista laboro!
 

La merkreda komuna vespero denove kunigis la partoprenantojn, instruistojn kaj lokajn esperantistojn en bona etoso. Ni kune festis la novdiplomitojn kaj Katalin, kiu merite iĝis Esperantisto de la jaro 2010 laŭ La Ondo de Esperanto. Semajnfine la restintaj partoprenantoj vizitis la renesancan kastelon de Kórnik (proksime al Poznan). Bedaŭrinde, la spertinterŝanĝojn kompletigis ankaŭ interŝanĝo de diversnaciaj grip-virusoj - kio en si mem unuigis la grupon kaj lasis en la membroj profundajn memoraĵojn.

Septembre sekvos la finekzamenoj por la instruista grupo kaj ankaŭ por la universitata grupo. Denove finiĝos 3-jara kursaro kun malmultaj persistuloj. ESF daŭre subtenas la studojn per stipendioj. Ĉu estos nova, dependas ankaŭ de vi! Pripensu la partoprenon en la nova universitata grupo ekde septembro!

Unua sesio: 17-21.09.2011. Dum la sama semajno okazos denove Interlingvistika Simpozio (22-23.09.) tuj antaŭ Arkones.

Rilata intervjuo, kiu jam ne povis aperi en Pola Radio auskulteblas ĉi tie.
 

                llona Koutny                                                                                        Katalin Kováts
                Gvidanto de la Interlingvistikaj Studoj                                                  www.edukado.net
                http://www.staff.amu.edu.pl/~interl/index.html

KER-ekzameno en Roterdamo Al la listo Vojaĝantaj popoloj - desegnokonkurso

Kopirajto © 2001 - 2024 edukado.net. Ĉiuj rajtoj rezervitaj.
Funkciigita de Fondaĵo Edukado.net kunlabore kun E-dukati, ESF kaj E@I.