Novaĵoj

KER-ekzameno en Roterdamo

Kategorio: Movado; Dato: 2011-02-14 21:27:05

Pretaj por la testo de la aŭskulta komprenoLa 12an de februaro en la Centra Oficejo de UEA okazis la 17a sesio de la KER-ekzamenoj, la unua de la jaro 2011.

La ekzamenon trapasis 13 personoj, ĉiuj je nivelo C1.
Krom la 6 kunlaborantoj de la oficejo estis ekzamenataj ankaŭ po 3 nederlandanoj kaj francoj kaj unu belgo. Tiuj ĉi lastaj 4 vojaĝis plurcent kilometrojn por havi okazon ekzameniĝi.
 

Laŭ la plej freŝa statistiko ĝis nun 297 kandidatoj el 39 landoj submetiĝis al la ekzamenado. Okazis ŝanĝoj ankaŭ en la ranglisto, kie Nederlando antaŭeniris je du ŝtupoj. Sur la unua loko estas ankoraŭ Brazilo, kiun sekvas Francio, Germanio kaj Pollando. La sekvaj du planataj sesioj en Francio multe povas ŝanĝi tiun situacion.
Gratulojn al la novaj kandidatoj kaj fakte al ĉiuj ĝisnunaj diplomitoj.
Sur la foto la kandidatoj atendas la aŭdkomprenan teston.          Vidu la sekvajn eblojn ekzameniĝi en la ekzamenkalendaro.

Gerda aperis kontraŭleĝe en YouTube Al la listo Denove sukcesa semajno en Poznan

Kopirajto © 2001 - 2024 edukado.net. Ĉiuj rajtoj rezervitaj.
Funkciigita de Fondaĵo Edukado.net kunlabore kun E-dukati, ESF kaj E@I.