Novaĵoj

Urĝa peto el Hiroŝimo

Kategorio: Movado; Dato: 2011-02-20 21:12:55

Grupo de lernejanoj 12-18 jaraĝaj estas urĝe serĉata
La plej prestiĝa tagĵurnalo kun miliono da legantoj en Hiroŝimo kaj proksimaj urboj, Ĉugoku Ŝimbun, serĉas grupon de lernejanoj 12-18 jaraĝaj, kaj petis helpon de esperantistoj.
Jen, detaloj: La ĵurnalo celas prezenti paĝon sub la titolo "HIROŜIMA LANDO, la Paca Ĵurnalo redaktita de dekjaraj gelernantoj mem."
Grupo de lernejanoj helpe de la ĵurnalo demandos al samaĝaj lernejanoj eksterlandaj pri por-paca aktivado de lernejanoj mem, kaj opiniojn pri paco.
Demandoj kaj respondoj tradukos ambaŭflankaj esperantistoj de Hiroŝimo kaj de alia lando nun serĉata. Limdato estas la 10a, marto, urĝe.
Respondeca ĵurnalisto de la paĝo alte taksas laboron de esperantistoj por la Virina Tago dume ŝi ne havas kanalon kun lernejanoj eksterlandaj.
Se iuj el vi povas kontakti grupon de lernajanoj en via loko, kaj povas servi tradukadon de simplaj demandoj kaj respondoj por interŝanĝo,
Tuj kontaktu, mi petas,
s-ino OSIOKA Taeko, Hirosima Esperanto-Centro
osioka(ĉe)mua.biglobe.ne.jp

Nova fondaĵo, ankaŭ instrucela Al la listo Plurnivelaj preparkursoj kaj ekzamenoj aprilfine en franca kastelo

Kopirajto © 2001 - 2024 edukado.net. Ĉiuj rajtoj rezervitaj.
Funkciigita de Fondaĵo Edukado.net kunlabore kun E-dukati, ESF kaj E@I.