Novaĵoj

Ŝtate agnoskita klerigkurso en Herzberg

Kategorio: Movado; Dato: 2011-03-17 22:08:55

Inter 21- 25 marto 2011 okazos "Esperanto-klerigferiado" en Herzberg - la Esperanto-urbo.
La kvardekhora kurso de la regiona popola altlernejo estas oficiala klerigoferto por plenkreskuloj.

La Esperanto-kurso konsistos el 5x8 lernhoroj. Tion postulas la leĝo. Eble en la sesdekaj jaroj de la lasta jarcento sub gvido de rektoro Helmut Sonnabend (iama prezidanto de ILEI), okazis la lasta ŝtate agnoskita Esperanto-trejnseminaro en Germanio.
Normalkaze nur ampleksaj politikaj seminarioj, kursoj de la angla lingvo, specialaj komputilkursoj (ekz. por profesia librotenado) estas ofertataj laŭ "klerigferioleĝo". Do, por la faka programo detale ellaborita de Zsofia Korody kaj Peter Zilvar la regiona popola altlernejo petis permeson de la klerigministerio en Hanovro (federacia lando Malsupra Saksio). Post iom da prokrasto la "klerigferiado" ricevis la ŝtatan agnoskon.

La unika "Esperanto-klerigado" okazos sub gvidado de Zsofia Korody venontsemajne. La direktoro de la popola altlernejo (KVHS Osterode), sinjoro Rüdiger Brakel malfermos la oficialan Esperanto-sesion. Ni pluinformos pri la eventoj, pri la rezulto.

Korajn salutojn de Zsofia Korody, komisiito de GEA por instruado - prezidanto de AGEI (germana ILEI) - estrarano de ILEI

**********************************************
Esperanto-kursoj, ekzamenoj, biblioteko
Interkultura Centro Herzberg
DE-37412 Herzberg am Harz, la Esperanto-urbo
Grubenhagenstr. 6
Tel: 0049-(0)5521-5983
 

Kiu scias ion pri AJO (Alois Josef ALLINGER)? Al la listo Esperanto-Katedro en Argentino

Kopirajto © 2001 - 2024 edukado.net. Ĉiuj rajtoj rezervitaj.
Funkciigita de Fondaĵo Edukado.net kunlabore kun E-dukati, ESF kaj E@I.