Novaĵoj

Tago de Esperanto-libro en Gdańsk (Pollando)

Kategorio: Movado; Dato: 2013-01-07 21:52:44

La 12-an de decembro 2012 - tri tagojn antaŭ la Zamenhofa tago - en Vojevodia Pedagogia Biblioteko en Gdańsk (Pollando) okazis solenaĵo Tago de Esperanto-libro.

La programon en Esperanto preparis Małgorzata Zięba-Szmaglińska kun siaj gelernantoj, 11-jaraj infanoj (5-klasanoj), kiuj fervore lernas kantojn en diversaj lingvoj. La temo estis „Kristnasko en la fabeloj de Hans Christian Andersen”. Ili prezentis la vivon (precipe la infanaĝon kaj la studjarojn) de la fama dana verkisto kaj liajn du fabelojn „Abio” kaj „Knabineto kun alumetoj” en la traduko de Ludoviko Zamenhof. Dum la prezentado la infanoj kantis kvar kristnaskajn kantojn en la lingvoj: rusa, hungara, germana kaj pola, ĉiam kun la esperanta traduko. La kantojn vi povas vidi kaj aŭdi en nia FORUMO.

La tutan raporton kun fotoj vi povas legi en la PDF-dokumento

Ni gratulas nian fidelan kaj aktivan membron Małgorzata Zięba-Szmaglińska kaj ŝiajn lernantojn pro la entuziasma laboro kaj multlingvaj programoj. Dankon al ili ankaŭ pro la raporto. 

Pluan fruktodonan laboron deziras al ili Katalin Kovats, redaktoro

Ni salutas la 75-jaran Nicola Minnaja Al la listo Raporto de Monique Arnaud pri la volontulado en Mazara del Vallo

Kopirajto © 2001 - 2024 edukado.net. Ĉiuj rajtoj rezervitaj.
Funkciigita de Fondaĵo Edukado.net kunlabore kun E-dukati, ESF kaj E@I.