Novaĵoj

Teatro-pupoj engaĝiĝas por la paco

Kategorio: Movado; Dato: 2013-02-05 10:14:55

 

 

 

 

 

 

 

 

Labor-grupo de UNESCO pri kulturo de paco (en kiu Elizabeth Barbay aktivas jam kelkajn monatojn) preparas pup-teatran festivalon.

Jen la plano :
En tiu evento estas bonvena la partopreno de pup-teatraj teamoj (amatoraj aŭ profesiaj, eĉ' starigitaj por la okazo) el ĉiuj landoj de la mondo.
La labor-lingvoj estos : franca, angla, hispana kaj Esperanto.
 Jam enskribiĝis trideko da teamoj el la tuta mondo. 4 el ili esprimos sin en Esperanto.
Jen la aliĝilo kiun vi nepre sendu antaŭ la 15a de februaro :
RESUME, se vi emas partopreni, bonvolu legi la regularon sube. :
 - necesas plenumi kaj sendi la aliĝilon antaù la 15a de februaro
- poste, prepari vian spektakleton (maksimume 15 minutan) kaj filmi ĝin
- sendi la filmon antaù la 15a de majo
 La plej bonaj filmoj estos prezentataj la 21an de septembro en UNESCO-sidejo, en Parizo
Ĉiuj ricevitaj filmoj estos kolektitaj sur DVD kaj / aŭ videblaj en la reto.
 Kompreneble, vi estos kore invitataj prezenti vian spektaklon en via regiono okaze de la "tago de la paco" por ke la festuvalo estu tutmonda.
 Mi petas : se vi partoprenos, bonvolu informi min pri tio, tiel ke mi kontrolu ĉu
- via aliĝo estas registrita
- via filmo ricevita
- kiom da esperant-lingvaj filmoj partoprenas

Koran dankon:  Elizabeth Barbay eliz.barbay(ĉe)wanadoo.fr

Dokumentoj: Regularo    Projekto  - Aliĝilo  

Demisi-anonco de la ILEI-prezidanto Al la listo Edukado.net en Antverpeno

Kopirajto © 2001 - 2024 edukado.net. Ĉiuj rajtoj rezervitaj.
Funkciigita de Fondaĵo Edukado.net kunlabore kun E-dukati, ESF kaj E@I.