Novaĵoj

NASK kaj AMO-2 atendas vin

Kategorio: Movado; Dato: 2014-03-25 22:01:34

Aliĝu al NASK antaŭ la 1-a de aprilo, 2014, por ricevi la favoran kotizon!

NASK (Nord-Amerika Somera Kursaro) 2014 okazos en la bela urbo Viktorio sur la insulo Vankuvero en Brita Kolumbio, Kanado (unuafoje en Kanado!). Ne maltrafu ĉi tiun bonegan okazon progresigi aŭ perfektigi vian regadon de Esperanto sub la gvido de spertaj instruistoj en bela ĉirkaŭaĵo.

Por detaloj pri NASK 2014: http://nask.esperantic.org/

Por iom antaŭgustumi la NASK-etoson, spektu la videon de Fábio Monteiro (partopreninto en la pasintjara NASK) https://www.youtube.com/watch?v=UbnxwKbpf2I

Aktivula Maturigo - AMO-2

Ĉi-jare estos almenaŭ du kialoj resti kelkajn tagojn post NASK: AMO-2 kaj la komuna kongreso de la usona kaj kanada landaj Esperanto-asocioj.

UEA gvidos seminarion pri Aktivula Maturigo (AMO) en Viktorio inter NASK kaj la kongreso. La temo de la seminario : ”Strategio kaj praktiko de Esperanto-informado en Norda Ameriko”. Inter la gvidantoj estos Mark Fettes (prezidanto de UEA), Humphrey Tonkin (eks-prezidanto de UEA), Orlando Raola (prezidanto de Esperanto-USA), Grant Goodall (prezidanto de ESF), Hoss Firooznia, kaj Ĵenja Amis.

El inter la temoj : “la Nord-Amerika kunteksto”, “kiel paroli kaj verki pri Esperanto”, “la scienco persvadi” (kiel intervjuiĝi, verki gazetaran komunikon, krei kaj redakti retpaĝojn, uzi sociajn retojn), “organizo de la informa laboro”, kaj pli !

Ni esperas doni kelkajn subvenciojn al junaj partoprenantoj. Por kandidatiĝi, bonvolu sendi mesaĝon, kiu resumas vian movadan biografion kaj viajn celojn kiel aktivulo, al mtfettes (ĉe) sfu.ca.

Kosto por partopreni la seminarion estas USD 40.

Por aliĝi al AMO-2 kaj/aŭ la komuna kongreso de E-USA kaj KEA vizitu www.esperanto-usa.org

Marta RISKO-raporto Al la listo Forpasis Geraldo Mattos

Kopirajto © 2001 - 2024 edukado.net. Ĉiuj rajtoj rezervitaj.
Funkciigita de Fondaĵo Edukado.net kunlabore kun E-dukati, ESF kaj E@I.