Novaĵoj

Tre sukcesaj someraj sesioj en la KER-ekzamenoj

Kategorio: Movado; Dato: 2010-08-07 04:47:43

Dum julio 2010 en tri diversaj landoj (Slovakio, Usono kaj Kubo) okazis du ekzamensesioj kun entute 84 kandidatoj.

KER-ekzameno dum UK en HavanoLa aranĝoj SES (Somera Esperanto-Studado) en Piešťany (Slovakio), renkontiĝo de lernu!-anoj kaj NASK (Nord-Amerika Somera Kursaro) en la universitato de San-Diego (Usono) gastigis la 12an sesion de la nova ekzamensistemo. Danke al la zorga kaj aktiva antaŭpreparo kaj la multnombra partoprenantaro de la eŭropunia Grundtvig-projekto, dum la ĝemelsesio la ekzamenojn trapasis entute 48 personoj el 13 landoj, je unu pli ol en la sesio dum la UK en Bjalistoko. En Slovakio ekzameniĝis: 35 personoj, 11 je nivelo B1, 10 je nivelo B2 kaj 14 je nivelo C1. La kandidatoj venis el 10 landoj: 21 el Pollando, 4 el Slovakio, 2 el Hispanio, 2 el Nederlando, po 1 el Britio, Danio, Germanio, Rumanio, Rusio, Svedio. En Usono , San Diego ekzameniĝis 13 kandidatoj, 11 personoj el Usono, po 1 el Meksiko kaj Kanado. La plej populara nivelo estis C1 kun 10 kandidatoj. Je nivelo B1 ekzameniĝis 2, je nivelo B2 unu persono.

En NASK estis interese, ke decidis akiri ekzamenspertojn ankaŭ pluraj el la gvidantoj de la kursaro. La komuna ekzameniĝo de profesoroj kaj studentoj donis prestiĝon por la ekzamensistemo.

La 13a ekzamensesio okazis dum UK en Havano. Tiun sesion trapasis 36 kandidatoj, el 11 landoj (Aŭstralio Brazilo, Ĉilio, Francio, Germanio, Italio, Meksiko, Rusio, Svedio, Urugvajo kaj Usono), inter ili 10 kubanoj, kies ekzameniĝon ebligis sindonema subvenciado de 10 esperantistoj, membroj de edukado.net kaj kelkaj akademianoj. Je nivelo B1 ni havis 7 kandidatojn, je B2 ekzameniĝis 18 kaj je la plej alta nivelo C1 mezuriĝis 11 personoj.

Nepre laŭdendas la sindonemo de tiuj kandidatoj kiuj meze de dumkongresa riĉa programaro en ekzotika lando kaj ankaŭ interne plena “strandvetero”, dediĉis plurajn horojn por konfrontiĝi kun la defiaj taskoj kaj akiri ateston pri siaj lingvaj konoj. Specialan intereson pri ekzamendiplomoj havis ĉefe studentoj kaj instruistoj, kiuj per ŝtate agnoskata atestilo povas havi avantaĝojn en stud- kaj labormedioj, kaj per tio faras gravajn lingvopolitikajn paŝojn por la oficialigo kaj akceptigo de Esperanto.

Kun la rezultoj de la unuaj du someraj sesioj la sumo de la ĝisnunaj ekzamenokazoj estas 222 (B1/41, B2/57 kaj C1/124) kies kandidatoj venis el 37 landoj. Bonvolu vidi ĉi-sube la plej diligentajn naciojn.

Statistika tabelo

Tiu statistiko ŝajnas forte ŝanĝiĝi en la lasta somera sesio, okazigota dum la itala kongreso fine aŭgusto, por kiu ni jam javas 18 kandidatojn, inter kiuj pli ol 10 italojn. Pliaj sesioj okazos oktobere en Herzberg (DE) kaj Indonezio, decembre en la jarfinaj aranĝoj NR kaj IF en Germanio. Al tiuj ĉi sesioj eblos aliĝi rete ĉe katalin@ikso.net aŭ surloke dum la aranĝoj. La belaj rezultoj neniam estus atingeblaj sen la sindediĉa laboro de la ekzamena komisiono de UEA, Zsófia Kóródy, Renato Corsetti kaj Katalin Kováts, kiujn helpis en la okazigo de la someraj ekzamenoj Márta Kovács, Petra Smidéliusz, Peter Zilvar, Duncan Charters, Josias Barboza, Paŭlo Nascentes kaj Sylvain Lelarge.  

Dankas ĉiujn pro la helpo kaj gratulas al la ekzameniĝintoj:

Katalin Kováts, gvidanto de la ekzamenkomsiono de UEA

Ankaŭ la KER-sistemo bone trapasis la ekzamenon Al la listo Riĉa programo dum 4 semajnoj en kastelo Greziljono

Kopirajto © 2001 - 2024 edukado.net. Ĉiuj rajtoj rezervitaj.
Funkciigita de Fondaĵo Edukado.net kunlabore kun E-dukati, ESF kaj E@I.