Novaĵoj

Marc Bavant doktoriĝis en Amsterdamo

Kategorio: Movado; Dato: 2014-04-20 22:01:31

Ni kun ĝojo informas vin pri tio, ke la 9an de Aprilo 2014 en Amsterdamo sukcese defendis sian doktoran disertaĵon nia membro, subtenanto kaj kunlaboranto Marc BAVANT.

Fininte la Interlingvistikajn Studojn en Poznano en 2008, li ekvolis daŭrigi la lingvosciencajn studojn kaj trovis por tio favoran grundon en la Universitato de Amsterdamo, kie Esperanto estas instruata en speciala katedro. La doktoriga esploro de BAVANT tamen ne rekte rilatas kun Esperanto: temas pri teoria studo de tri gramatikaj ecoj kun apliko al tri iom ekzotaj lingvoj: la eŭska, la malnovpersa kaj la elama. La ĉefa studita gramatika eco estas la rezulta aspekto, alidire la verba aspekto servanta por esprimi statojn rezultintajn el antaŭaj agoj. La du aliaj ecoj, posedo kaj verba dispozicio, estas en proksima rilato kun la rezulta aspekto. (Pri la laboraĵo vi povas legi ĉi tie.)

La doktora komisiono konsistis el profesoroj el Nederlando, Francio kaj Pollando, kaj inter ili Wim JANSEN, eksa respondeculo pri la Esperanta katedro. Ankaŭ inter la publiko de la defendo ne mankis Esperantistoj: Katalin KOVÁTS, Hans ERASMUS, Gerrit BERVELING, Ionel ONET kaj eĉ Ilona KOUTNY, speciale veninta el Poznano. Post la defendo kaj la solena transdono de la doktora diplomo la kandidato regalis la partoprenantojn per aperitivo en salono de la ceremoniejo.




Doktora komisiono: parolas Wim Jansen M. Bavant ricevas sian diplomom Publiko

Vidu fotojn en nia FOTOALBUMO

Spektu filmeton kie Marc prezentas sin kaj invitas vin al studoj en Poznan

Raporto pri la metodika staĝo en Kvinpetalo Al la listo Lastaj tagoj por aliĝi al la TUTMONDAJ KER-ekzamenoj

Kopirajto © 2001 - 2024 edukado.net. Ĉiuj rajtoj rezervitaj.
Funkciigita de Fondaĵo Edukado.net kunlabore kun E-dukati, ESF kaj E@I.