Novaĵoj

Stipendioj kaj aliĝdato por la Interlingvistikaj Studoj en Poznan

Kategorio: Movado; Dato: 2014-06-02 10:38:56

Kiel ni jam raportis, ekde septembro 2014 startos nova grupo de trijaraj postdiplomaj interlingvistikaj studoj ĉe la Universitato Adam Mickiewicz (UAM) en Poznano. Danke al la usona fondaĵo Esperantic Studies Foundation (ESF) disponeblas stipendioj por la studkotizoj. Tri-persona mastruma teamo administros kaj asignos la monsumojn, ĉiun studjaron laŭ petoj kaj meritoj.  

La kursaro valoras jare po 40 ETCS-poentojn, do sume 120 kiel kutime magistraj studoj. La detalojn bv. trovi en la nova paĝaro de la Interlingvistikaj Studoj. Por informiĝi pri la stipendioj oni klaku la butonon Mi volas partopreni en la suba parto de la paĝo. La limdato por kandidatiĝi por stipendio estas la 15-a de julio 2014. La decidon oni komunikos al la petintoj ĝis la 10-a de aŭgusto. 

Se vi mem ne povas studi, sed povus subteni studontojn de Esperantologio, bv. kontakti la redaktoron, ja pluraj junuloj el foraj landoj, kiel ekzemple Rusio, Hispanio, Brazilo, Kolombio bezonos monhelpon, por ke ili povu financi la altajn vojaĝkostojn.

Por vidi kiel oni opinias pri la valoro de la studoj spektu kelkajn el niaj filmetoj.

Estas nia komuna intereso, ke la formado en Poznan daŭre ekzistu kaj la movado havu diplomitajn esperantologojn. Ni kalkulas je via partopreno aŭ helpo.    

Invito al la Tria Interlingvistika Simpozio Al la listo Du venkintoj sed aliaj premiotoj en RISKO

Kopirajto © 2001 - 2024 edukado.net. Ĉiuj rajtoj rezervitaj.
Funkciigita de Fondaĵo Edukado.net kunlabore kun E-dukati, ESF kaj E@I.