Novaĵoj

Finiĝis la Tria Tutmonda Ekzamensesio

Kategorio: Edukado; Dato: 2014-06-15 13:07:29

La 14an de junio, per la parola ekzamensesio en la brazila urbo Kuritibo, finiĝis la Tria Tutmonda Ekzamensesio. Kiel ni jam raportis, ĝin partoprenis 17 urboj el 12 landoj, entute kun 164 personoj. 

Bonvolu vidi la liston kun detalaj informoj apude. Klakante sur ĝin vi povas transiri al pli detala statistika paĝo. 

En kvin lokoj ni okazigis ankaŭ parolajn partojn; Arras, La Chaux-de-Fonds, Limoĝo kaj Tecamac jam pasintjare havis spertojn, dum Kuritibo unuan fojon provis la novteĥnologian manieron. Nun ni uzis la programon Hangout de Google+, kaj relative bone funkciis la teknikaĵoj.

En la okazigo de la tria Tutmonda Ekzameno kunlaboris pli ol 50 personoj; sur la lokoj mem kaj ankaŭ ĉe la administrado de pagoj, kaj liverado de testoj. En la reta ekzamenado partoprenis Katalin Kováts (NL), Petra Smidéliusz (AR), Márta Kovács (HU), Zsófia Kóródy (DE). Dankon al ĉiuj. 

Por faciligi la organizajn taskojn kaj proceduron, kun la subteno de UEA, edukado.net konstruigis retan KER-AGENDON, kie la organizantoj povis sekvi laŭpaŝe siajn farendaĵojn, ricevis averton pri proksimaj kaj pasintaj limdatoj, povis marki siajn faritaĵojn. La ĉeforganizanto, Katalin Kováts esperis tiel havi malpli da korespondaj taskoj kaj limigi la pli ol 1 000 mesaĝojn, interŝanĝitajn pri ekzamenoj en ambaŭ pasintaj jaroj.
Multaj el la kunlaborintoj ŝatis tiun novan laborformon.

La testojn oni skribis en du geografiaj blokoj; eŭropanoj kune kun azianoj, kaj la alian blokon formis la amerikaj ekzamenlokoj. Ni aplikis diversajn manierojn por sendi la testojn en sigelitaj kovertoj, tamen al du lokoj eĉ ĝis hodiaŭ ili ne alvenis. En la ĉina urbo Zaozhuang kaj en Nikaragvo ni aplikis la B-planon, laŭ kiu ni kun sekurigaj kondiĉoj rete sendis la taskojn ĵus antaŭ la ekzameno. Konkludo: sekvontjare necesos eĉ pli longa tempo inter la fermo de la aliĝoj kaj la ekzamentago.

La pretiĝo al la ekzameno por la partoprenintoj signifis sisteman kaj seriozan lernadon de la lingvo. La komuna sperto de la ekzameno fortigas la komunumojn kaj donas okazon je fiero. Por tiu celo ni lanĉis la paĝon PRI KIU NI FIERAS, kie la diplomitaj ekzameniĝintoj povos malkaŝi sian nomon. Jam legeblas el ili tie pli ol 400. 

Post la efektiva ekzamentago restis ankoraŭ multaj administraj laboroj, kaj por Katalin kaj por la budapeŝta centro kaj ties kunlaborantoj.
En junio kaj julio okazos la korektado kaj taksado. La rezultoj de kelkaj urboj (Hago, Osako, La Chaux-de-Fonds, Seulo kaj Limoĝo), kies testoj plej rapide atingis Budapeŝton, legeblos jam ekde mezo de junio sur la retejo de ITK. Pri tio la koncernuloj havos mesaĝan averton.

La atestilojn ni planas enmanigi dum UK, en Bonaero al la ĉeestaj kandidatoj aŭ al la reprezentantoj de la ekzamenlokoj.
Pri la evento pretiĝas resumpaĝo kun ligoj al rilataj informoj kaj fotoj. Tria Tutmonda KER-sesio
Se ĉiuj el la nunaj ekzameniĝintoj sukcesos, ni havos entute 1446 sukcesintojn, kaj ni havas ŝancon jarfine atingi la nombron 1500.

En la sekvaj du monatoj ni havas tri pliajn eblojn je ekzameniĝoj. Bv, kiel eble plej rapide aliĝi, se vi intencas partopreni. 


 

 

Raportis: Katalin Kováts 

Instruado de Esperanto dum paŝado Al la listo Kiel Lauren lernas Esperanton tage unu horon dum 6 semajnoj

Kopirajto © 2001 - 2024 edukado.net. Ĉiuj rajtoj rezervitaj.
Funkciigita de Fondaĵo Edukado.net kunlabore kun E-dukati, ESF kaj E@I.