Novaĵoj

La unua Esperanto-klubo en Orienta Timoro

Kategorio: Movado; Dato: 2014-09-09 10:55:47

Heidi Goes raportis:

La 6an de septembro fondiĝis "La tri lagoj" la Esperanto-klubo de Dilio, ĉefurbo de Orienta Timoro. La nomo estas traduko de 'Tasi Tolu', historie grava loko en la urbo.

La membroj decidis kunveni por kune lerni en la lokoj, kie Heidi instruas kaj tiel profiti el la oportuna okazo. 

Post la fondiĝo, Heidi donacis diversajn librojn al du grupoj, kaj al ĉiu ĉeestanto ekzempleron de Poŝamiko. Tiuj estas disponeblaj danke al la rabato ricevita de Edukado.net kaj la subteno de la Komisiono pri Azia E-Movado (KAEM).


Post la disdonado sekvis fotado kun nove farita afiŝ-flago. 
La estraro kontakteblas ĉe estraro-esperanto-klubo-dilio(ĉe)googlegroups.com
kaj la membroj ĉe www.facebook.com/groups/EsperantoOrientaTimoro.

Raportoj pri la agado de Heidi Goes en Orienta Timoro legeblas ĉe ŝia Facebookpaĝo

Unua semajno   -   Dua semajno   -   Tria semajno 

kaj en la retejo https://www.sites.google.com/site/esperantoenorientatimoro.

La 10an de septembro, post kvinsemajna restado, Heidi forlasas la landon kaj daŭrigos la agadon dum unu semajno en Balio, Indonezio.



 

Gratulojn, Heidi, pro via valorega agado kaj bonvenon en la movado al ĉiuj novaj esperantistoj en Orienta Timoro kaj Indonezio. 

Grundtvig-renkontiĝo en Hungario Al la listo Tra la ĉina al moderna Esperanto-kurso

Kopirajto © 2001 - 2024 edukado.net. Ĉiuj rajtoj rezervitaj.
Funkciigita de Fondaĵo Edukado.net kunlabore kun E-dukati, ESF kaj E@I.