Novaĵoj

Rekorda interesiĝo pri la interlingvistikaj studoj de la Universitato Adam Mickiewicz en Poznano

Kategorio: Movado; Dato: 2014-10-01 15:47:43

 

 

 

 

 

 

La 20-an de septembro kun 26 aliĝintoj el 14 landoj (7 el Brazilo, po 3 el Hispanio kaj Pollando, po 2 el Slovakio kaj Svedio, po 1 el Rusio, Kroatio, Irano, Ĉeĥio, Hungario, Nederlando, Belgio, Francio kaj Granda Britio) restartis la interlingvistikaj studoj de UAM la 6-an fojon ekde 1998. La brazila entuziasmo videble kreskis malgraŭ la granda distanco kaj portis freŝan koloron al la eŭropa paletro. La varbado estis nun pli grandskala, danke al la paĝaro edukado.net, UEA kaj ESF. Ĉi-lasta disponigis bazan stipendion al 13 partoprenantoj. Edukado.net sukcese lanĉis kampanjon por helpi financi la vojaĝkostojn de la partoprenantoj al Pollando. ESF lanĉis subtenkampanjon “AMU Poznanon!” por la sekva semestro, ja la regula partopreno postulas grandan sindediĉon de la gestudentoj. Koran dankon al ĉiuj, kiuj ĝis nun helpis.   

                                                                                             Klaku al la bildetoj por pli grande vidi ilin.

Dum la semajna intensa sesio de la unua semestro okazis kurso pri interlingvistiko kun Vera Barandovska-Frank (Germanio, profesoro de AIS). Ŝi donis superrigardon pri planlingvoj, al kiu kontribuis Ivan Colling (el Brazilo), kiu ĵus finis siajn interlingvistikajn studojn ĉe AMU. Esperantan kulturon enkondukis Zbigniew Galor (prof. de la Universitato de Szczecin, Pollando), al tio aldoniĝis interesaj prelegoj pri lingvo kaj kulturo de Sabine Fiedler (prof. en la Universitato de Leipzig, Germanio), pri la e-gazetaro de Jukka Pietiläinen (docento en la Universitato de Tampere, Finnlando) kaj pri esperanta radiofonio de Barbara Pietrzak (pola retradio, estrarano de UEA).

La unuan periodon de la Esperanta literaturo prezentis tradicie Tomasz Chmielik (tradukisto, Pollando) kaj Lidia Ligęza (poetino el Krakovo, Pollando). Fonetikon kaj fonologion – startante de ĝeneralaj bazaj nocioj al karakterizo de esperantaj sonsistemo kaj prononca normo – entreprenis Ilona Koutny (gvidanto de la IS, prof. de AMU) kaj Nicolau Dols Salas (prof. en la Universitato de la Balearaj Insuloj).


 
La sesio donis eblecon ankaŭ al la finaj ekzamenoj de la malnovaj gestudentoj: 7 persistuloj (3 el Brazilo, po unu el Germanio, Hungario, Litovio kaj Svislando) prezentis interesajn rezultojn de sia laboro: Ivan Colling: Ĉu la polurita spegulo estas fleksebla kaj amika? Kelkaj konsideroj pri logikeco, reguleco, simpleco en lingvoj; Guilherme Jardim: Analizo de la rilato inter spiritismo kaj Esperanto en Brazilo; Rita Moraes: Du similaj vojoj; Anna Christina Stecay: Funkcio de kieeco en esperantaj krimromanoj; Szabolcs Szilva: Klasifikado de planlingvoj; Snaiguole Malych: Ĉu esperantistoj agas inter si alimaniere ol kun neesperantistoj?; Mireille Grosjean: Komunikado en Afriko.
La unujaran instruistan trejnadon (kunlabore de UAM, ILEI kaj Edukado.net) finis 5 partoprenintoj: Karina Oliveira (BR), Martin Ptasinski (DE), Marielou Cochard (FR), Luís Ladeira (PT) kaj Annie Grente (FR). Ili akiris ILEI-atestilon pri instruado. Jen ilia foto

 
La sesion sekvis la 3-a Interlingvistika Simpozio (25-26.09.2014), kun ĉefa temo de internacia komunikado. Ĝi estis malfermita al neesperantistaj kontribuantoj kiuj konsistigis pli ol kvaronon de la prelegantaro. Malfermis ĝin vicrektoro de UAM kaj parolis la vicdirektoro de la Lingvistika Instituto. Prelegoj estis prezentataj en esperanto, pola kaj angla, temis pri lingvopolitiko, interkultura komunikado kaj diversaj aspektoj de esperantologio kaj interlingvistiko. La programo kaj resumoj troviĝas en la retejo de la studoj.
La bankedo kunigis la malnovajn kaj novajn studentojn, instruistojn kaj prelegantojn en agrabla etoso en la manĝejo Jowita. Gastis kaj laŭdis la aranĝon vicdekano de la Novfilologia Fakultato kaj la direktoro de la Lingvistika Instituto. Ilona Koutny transdonis 10-jaran son- kaj videoarkivon de la studoj al la reprezentantoj de la Viena Esperanto-Muzeo, CDELI (La Chaux-de-Fonds, Svisio) kaj Edukado.net.

La semajnon finis la 30-a Arkones, fama kaj riĉa kultura aranĝo kun muziko, filmoj, teatraĵoj kaj multaj diskutoj. En ties programoj multnombre kontribuis ankaŭ prelegintoj kaj studentoj de la Interlingvistikaj Studoj. 

Raportis: Ilona Koutny

Retejo de la studoj: http://www.amu.edu.pl/~interl/   -   Fotoalbumo pri la semestro.

Grundtvig-kunsido en Germanio Al la listo RISKO-rezultoj en septembro

Kopirajto © 2001 - 2024 edukado.net. Ĉiuj rajtoj rezervitaj.
Funkciigita de Fondaĵo Edukado.net kunlabore kun E-dukati, ESF kaj E@I.