Novaĵoj

Fine de nia skajpa lingvofestivalo

Kategorio: Edukado; Dato: 2015-09-26 15:34:28

 

Kun sukceso okazis la 26an kaj la 28an de septembro sep skajpaj prelegoj pri lingvoj, organizataj de Katalin Kováts, www.edukado.net.

La lecionojn pri la itala, franca, ĉina, vjetnama, islanda, rumantsch grischun kaj okcitana lingvoj partoprenis entute 35 diversaj personoj.

Niaj prelegantoj, Renato Corsetti, Sylvain Lelarge, Xuequin Shi (Neĝeta), Nguyen Xuan Thu, Nicola Ruggiero, Mireille Grosjean kaj Christophe Chazarein preparis kaj gvidis siajn programojn tre bone. Ni, la kursanoj, lernis pri ĉiu lingvo interesajn aferojn. 

 

Bonŝance ankaŭ la teknikon ni sukcesis venki, kaj el Nederlando ni kunigis esperantistojn el 16 landoj, Argentino, Aŭstralio, Brazilo, Ĉinio, Danlando, Ekvadoro, Hispanio, Hungario, Islando, Italio, Kolombio, Meksiko, Senegalo, Serbio, Svislando kaj Vjetnamio. Plurfoje sidis ne nur unu, sed 3 ĝis 14 personoj ĉe la sama komputilo. Aparta danko al Mónika Molnár, kiu kunigis 14 kursanojn en Chaux-de-Fonds, Svislando. 

Kompreneble 30-45-minutoj estas sufiĉaj nur por gustumigi iun landon aŭ lingvon, sed kelkaj kursgvidantoj disponigis ankaŭ sian prelegmaterialon, kiel ekzemple post la vjetnama leciono ni dissendis frazaron kun sondosieroj, post la franca kaj okcitana aldonajn materialojn. 


 

En si mem dum ĉiu leciono ni lernis novajn aferojn: ni ricevis interesajn informojn pri la italaj dialektoj, france ni kapablas nun esprimi plurajn konceptojn pere de gestoj, ĉine ni povas nombri ankaŭ per fingroj kaj scias ke ni devas atenti la tonojn. Ekzemple la vorton patrino (ma) ni povas misdiri kaj tiam ĝi fariĝas ĉevalo, aŭ insulto.

Ni eksciis ke iam en Vjetnamio oni unue devis lerni la ĉinan por povi legi en la vjetnama. Kvankam ni ne havos kongreson en Islando en la sekva jardeko, ĉiuj partoprenantoj de la leciono de Nicola Ruggiero fariĝis kleraj pri la islanda lingvo kaj jam ankaŭ tion scias kiel mendi bieron en islanda drinkejo. 

La lecionoj pri la rumantsch grischun kaj pri la okcitana estis speciale interesaj el lingvopolitika vidpunkto, sed ni havis ankaŭ iun fulm-kurson pri ili. Krom la okazigitaj 7 lecionoj Katalin Kováts, redaktoro mem gvidis du aliajn lecionojn, kontaktiĝante kun la svisa lernejo Granda Ursino kaj tie gvidante po unu lecionon por la du klasoj.

Kun la grupo de la malgrandaj post interkonatiĝo, speciale pri lingvaj konoj, Katalin kaj la infanoj komparis la bestoparolojn en la lingvoj, de ili konataj kaj lernis la kanton Hundo estas pere de la ilustraĵoj.

Kun la grupo de pli grandaj lernantoj post la interkonatiĝo Katalin prelegis pri la lingvosituacio de sia familio, kun speciala intereso pri la filo, Marteno, kiu parolas kaj studas jam 9 lingvojn. Tio povis esti impresa stimulaĵo por la samaĝaj junuloj. Fine la instruistino, Mónika, devis forlasi la ĉambron, dum Katalin instruis hungarajn frazojn al la lernantoj. Ilin la infanoj prezentis al Mónika fine de la leciono. Pri ambaŭ skajpaj lecionoj venis tre pozitivaj opinioj de la lernantoj. Certe ripetenda iniciato. 

Ĉi-jare nia paĝaro modele kaj aktive partoprenis kaj partoprenigis aliajn en la eventoj de la Eŭropa Tago de Lingvoj. Sekvontjare ni provu eĉ pli vaste kaj pli varie dediĉi nin al la temo. Dankon al ĉiuj partoprenintoj kaj kontribuintoj.

Pliajn fotojn vi povas vidi en la koncerna ALBUMO.

 

Riĉa septembra programo en Poznano Al la listo HURA, ni sukcesis fari novan paŝon antaŭen!

Kopirajto © 2001 - 2024 edukado.net. Ĉiuj rajtoj rezervitaj.
Funkciigita de Fondaĵo Edukado.net kunlabore kun E-dukati, ESF kaj E@I.