Novaĵoj

Saluto al la instruistoj

Kategorio: Edukado; Dato: 2015-10-05 00:15:34

 

Okaze de la Monda Tago de Instruistoj

per memfarita bukedo mi kore salutas ĉiujn, kiuj instruas, faras pedagogian

kaj edukan laboron, transdonas sciojn kaj lertojn

ĉu al infanoj, ĉu al junuloj ĉu al plenkreskuloj.  

Havu ni ĉiuj pliajn fortojn, energion kaj sukcesojn,

ricevu foj-foje rekompencajn ridetojn kaj dankvortojn.

Mi mem aparte dankas nun ĉiujn, kiuj dediĉas sian tempon 

por la instruado de nia lingvo, Esperanto.  

Katalin Kováts, redaktoro 

Nova kurso pri Frislando en la KLERIGEJO Al la listo Nur 31 Esperanto-kursoj en la tuta mondo

Kopirajto © 2001 - 2024 edukado.net. Ĉiuj rajtoj rezervitaj.
Funkciigita de Fondaĵo Edukado.net kunlabore kun E-dukati, ESF kaj E@I.