Novaĵoj

RISKO: denove Melnikov

Kategorio: Edukado; Dato: 2015-11-01 16:41:01

 

En la oktobra ludo de RISKO denove gajnis Valentin Melnikov el Moskvo. Ĉar li rajtis ricevi premion en la pasinta monato, lia nuna premio transiras al samlandano, Jurij Karcev (yuka_uln), la plej bona, ĝis nun ne premiita, ludanto. La elektitan donacon Jurij ankoraŭ ne komunikis al la redaktejo.

Korajn gratulojn al ili ambaŭ.

La ludon en oktobro partoprenis 130 personoj, estis nur 3 novaj riskemuloj.  

Espereble en la du lastaj monatoj de 2015 iom altiĝos la novaj membroj de la ludo, des pli, ĉar en la nordfrancia Eŭropa Rendevuo en Le Touquet, kiam Katalin Kovats denove okazigos ĉeestan RISKO-ludon, ekestos novaj ŝatantoj de la ludo. Ni scivole atendas ilian aliĝon. 

Pluan bonan ludadon kaj bonŝancon deziras al ĉiu riskumanto, 

Katalin Kováts kaj Mogens Rude Andersen

Ludu tuj ĉi tie: http://www.edukado.net/ludoj/risko

RITE-trejnado kaj foruma fadeno pri DUOLINGO Al la listo Forpasis Ewa Bondar

Kopirajto © 2001 - 2024 edukado.net. Ĉiuj rajtoj rezervitaj.
Funkciigita de Fondaĵo Edukado.net kunlabore kun E-dukati, ESF kaj E@I.