Novaĵoj

Sukcesa unua jaro de Ekparolu!

Kategorio: Edukado; Dato: 2017-12-31 16:55:16

La 4an de januaro estos la unua datreveno de tio, ke ni lanĉis la definitivan programon de EKPAROLU!

Antaŭ ni jam eksperimentis dum tuta jaro en 2016 kaj okazigis 150 prov-sesiojn, el kies spertoj ni konstruigis la programon. 

En la unua plena jaro, en 2017 ni okazigis precize 700 sesiojn. Verdire ni devis iom lukti ĝis la lasta horo de silvestro por alveni ĝuste al tiu nombro, sed fine ni sukcesis kaj tio ĝojigas nin ĉiujn. 


En la projekto partoprenis 103 genevoj kaj 58 geonkloj entute el 41 landoj. 35 genevoj finis siajn studojn ĉe ni kun 10, kelkfoje 20, kaj eĉ unufoje kun 30 sesioj. La enketiloj, kiujn ili plenigas post la studoj indikas al ni, ke la parolebloj, kiujn ni disponigas, estas vere utilaj kaj por multaj la solaj okazoj por ekzerci sin en la parolado. Ĉi tie vi povas vidi la genevojn, kiuj jam finis siajn studojn. 

Niaj geonkloj, kiuj dediĉas multe da tempo por helpi la komencintojn meritas tre grandan dankon kaj aplaŭdon. Unu sesio daŭras 30 minutojn, sed kun ĉiuj prepariĝoj kaj administroj tre verŝajne unu sesio kostas al ili unu plenan horon. El la 58 ekzameniĝintaj kaj aprobitaj geonkloj 52 havis la oportunon doni parolsesion. El inter ili Jean-Jacques Wintraecken el Nederlando, kun 68 parolsesioj estas la absoluta ĉampiono

Okaze de tiu rekordo li ricevis valoran librodonacon kaj pretiĝis intervjuo kun li kiun vi povas spekti klakante al la apuda foto. 

Ĉiujn laborintajn geonklojn, ordigitajn kun fotoj laŭ ilia aktiveco, vi povas vidi klakante al la suba foto. 


 

 

 

 

 

 

 

Se vi ekhavis emon kunlabori kun ni, fariĝi onklo aŭ onklino aŭ eventuale direkti al ni genevojn bonvolu viziti la paĝon de la programo kaj ekagi. 

Se vi ŝatus subteni nian agadon, bonvolu trovi la subtenpaĝon kaj ĝirante mondonacon ne forgesu indiki ke ĝi iru al Ekparolu!. 

Ek al la nova jaro, al programaj plibonigoj kaj al pliaj, minimume 1000, novaj parolsesioj! 

Katalin Kovats, redaktoro kaj ĉefonklino de la programo 

Partoprenu la 50an, jubilean Sumoon Al la listo RISKO-resumo pri 2017

Kopirajto © 2001 - 2024 edukado.net. Ĉiuj rajtoj rezervitaj.
Funkciigita de Fondaĵo Edukado.net kunlabore kun E-dukati, ESF kaj E@I.