Novaĵoj

Ni havas 5000 membrojn

Kategorio: Edukado; Dato: 2018-03-16 00:17:09

 

La 15an de marto edukado.net ekhavis la 5000-an membron. 

La jubilea aliĝinto estas Maria Aparecida M de Mello el Brazilo, kiun ni kore bonvenigas kaj gratulas. 

   

 

 

Kompreneble ĉiuj tiuj membroj ne aktivas en la paĝaro, eĉ multaj estas, kiuj delonge ne ensalutis. Tamen la fakto, ke jam tiom multe da interesiĝantoj iam registriĝis, indikas, ke estas granda intereso pri nia laboro, pri lernado kaj instruado de Esperanto. Tamen por ne fanfaroni pri fantomaj membroj, post la aperigo de nia jara raporto pri 2017 ni petos niajn membrojn ensaluti kaj tiel aktivigi sian konton. Sekve de kio ni aŭtomate forigos tiujn, kiuj en la lastaj tri jaroj ne ensalutis. Post tiu kontrolado ni povos pli bone vidi la realan situacion. Nu, ĝis tiam ni ĝoju pri la nuna 5000. 

Skribante pri la jarraporto de 2017 mi devas konfesi, ke ĝin ni ne povas publikigi pro manko de kelkaj konteltiroj kaj raportoj, sed ni antaŭvidas ĉion havi antaŭ la fino de marto. Do, ni petas ankoraŭ iom da pacienco. 

Korajn salutojn al ĉiuj membroj el la 5000, kiuj tion legas. 

Katalin Kovats, redaktoro 

La 1000-a sesio de Ekparolu! Al la listo Jam 24 urboj kandidatiĝis por okazigi KER-sesion en 2018

Kopirajto © 2001 - 2024 edukado.net. Ĉiuj rajtoj rezervitaj.
Funkciigita de Fondaĵo Edukado.net kunlabore kun E-dukati, ESF kaj E@I.