Novaĵoj

Gravaj ŝanĝoj en la reguloj de RISKO

Kategorio: Edukado; Dato: 2018-03-27 21:53:25

En tiu ĉi mesaĝo mi informas la membrojn, precipe la riskoludantojn, pri grandaj kaj gravaj ŝanĝoj en la ludo.


RISKO fariĝos 5-jara en aprilo kaj estas kelkaj ludantoj, kiuj dekomence ludas.

La du ĉampionoj estas: 

Nicole Else el Aŭstralio kun 1445 ludtagoj kaj 18 monataj gajnoj. 

Valentin Melnikov el Rusio kun 1441 tagoj kaj kun 16 monataj gajnoj. 

Ni gratulas ilin, sed samtempe ankaŭ adiaŭas, ĉar por ili la ludo ekde la 1a de aprilo finiĝos.

En la ludo estas 1500 demandoj, tio signifas, ke la du venkintoj jam delonge re- kaj rericevis multajn jam konatajn demandojn, kaj tiel la ludkondiĉoj ne estis egalaj por ĉiuj. La plimulto el la aliaj ludantoj estis malmotivitaj, eĉ se por ili la lernado pli gravis ol la venko.  
La celo de la ludo estas lernigi, diskonigi kulturajn, movadajn kaj lingvajn konojn kaj se tio okazas en luda formo, tiu ludo devas esti justa kaj motiviga. Pro tiuj faktoj ni decidis kerne ŝanĝi la ludregulojn ekde la 1a de aprilo.  Pli detale vidu ĉe https://edukado.net/ludoj/risko/reguloj

     Jen la resumo pri la plej gravaj ŝanĝoj.

  • Baze ni disponigos 1000 ludtagojn por ĉiu membro de edukado.net.
  • Ĝis nun post 1000 ludtagoj oni havis devigan ripozjaron. Tion ni forigas.
  • Ni petas la ludantojn, kiuj deziras ludi pliajn tagojn ol 1000, sendi jaran donacon por la retejo. Ni opinias, ke el la pli riĉaj landoj jara sumo de semajne unu eŭro, el mezriĉaj landoj la duono de tiu sumo kaj el nepagipovaj landoj jare 10 eŭroj estas akceptebla kontribuo.

Ni aldonu, ke por la donacintoj ni ebligas ankaŭ aliron al la instrumaterialoj. Geonkloj de la programo Ekparolu!, se ili okazigis en la antaŭa jaro almenaŭ 12 parolsesiojn, en la sekva jaro ili povas ludi senlime ĝis 1400 tagoj. La donacojn, kiujn oni sendis post la 1a de decembro 2017, ni kalkulas ankaŭ kiel ludkontribuojn por 2018. 

  • Post 1400 ludtagoj iu ajn ludanto estos blokita kaj ne povos plu ludi.

Kromaj reguloj:

  • Ni volas limigi la jarajn gajnojn. Do, ene de unu ludjaro oni rajtas gajni nur en tri monatoj.
  • Post tri gajnoj oni rajtas pluludi, por kolekti poentojn por la jara gajno, sed oni atentu ne gajni la 4an fojon, ĉar en tiu momento la ludanto estos blokita ludi en la koncerna jaro.
  • Ni ne ebligas ludon por tiuj, kiuj atingis 12 monatajn gajnojn. Tiu regulo validos ankaŭ retro. 
  • Ĉar pro la ŝanĝoj ni antaŭvidas, ke ne ĉiam la samaj personoj gajnos, ni denove oferos premiojn al la monataj gajnintoj, sed nur tiam, se la gajninto atingis 50 % en la bonaj respondoj. Monatan donacon ni sendos por ĉiu nur unufoje en unu jaro.

Aldono: Ni ne havas monon kerne ŝanĝi la ludprogramon laŭ la novaj reguloj, do konsciu, ke la aferoj devos esti administrataj plejparte mane. Ni tamen esperas, ke ne okazos problemoj pro tio.

Vi povas vidi la nombron de viaj ludtagoj en la paĝo: MIA ANGULO, en la suba, dekstra kvarono kaj ni petas vin sekvi la regulojn laŭ la supra priskribo. La subtenpaĝon, kie vi povas vidi la eblojn sendi kontribuaĵojn, vi povas trovi sube de ĉiu paĝo. 

Ni adiaŭas ĉiujn, kiuj pro limigoj ne daŭrigos la ludon kaj ni esperas, ke ili profitos el aliaj partoj de la paĝaro, aŭ kontribuos per sendado de RISKO-demandoj.
 

ESF nomas novan kunordiganton de universitataj aferoj Al la listo Elŝuteblas nia jarraporto pri 2017

Kopirajto © 2001 - 2024 edukado.net. Ĉiuj rajtoj rezervitaj.
Funkciigita de Fondaĵo Edukado.net kunlabore kun E-dukati, ESF kaj E@I.