Novaĵoj

Nova kurso en Dua Vivo

Kategorio: Movado; Dato: 2010-11-04 19:06:10

Jam de tri jaroj funkcias kurso por komencantoj en la virtuala mondo Dua Vivo, gvidata de kunlaboranto de edukado.net, Beatrice Allée. Ĉar la kurso okazas en tiel nomata "reala tempo", la horo ne estas oportuna por azianoj, kiuj devas vekiĝi je la 4a aŭ 5a matene por partopreni.

La 9an de novembro komenciĝos alternativa kurso, gvidata de DV-ano Dorina Landar.

La horo estos taŭga precipe por azianoj (18.30 en Delhio, 22.00 en Tokio kaj Seŭlo), kaj ankaŭ iugrade por aŭstralianoj (la horo varias inter 21.00 kaj 0.00, depende de la regiono). La kurso okazos ĉiumarde.

Por partopreni, necesos aliĝi al Dua Vivo. Por pli da informoj vidu: http://duavivo.webs.com.

Mi kaj Beatrice volonte respondos demandojn pri Dua Vivo kaj pri virtuala instruado. Kontaktu nin tra la Forumo.

Anna Löwenstein, kursgvidanto en Dua Vivo

Intervjuo kun Katalin en Ĉina Radio Internacia Al la listo Teksto kaj ekzerco pri Sankta Marteno

Kopirajto © 2001 - 2024 edukado.net. Ĉiuj rajtoj rezervitaj.
Funkciigita de Fondaĵo Edukado.net kunlabore kun E-dukati, ESF kaj E@I.