Novaĵoj

KER-ekzamenoj serie sekvas unu la aliajn

Kategorio: Edukado; Dato: 2018-08-11 22:40:46

Kiel vi jam legis antaŭe, en junio okazis la 7a tutmonda ekzamentago, al kiu aliĝis 153 personoj el 10 landoj. Fine ekzameniĝis 138 personoj. La korektantoj de la testoj sukcesis rapide fari sian laboron kaj la atestiloj pretis jam en julio. Bedaŭrinde la fina nombro de la sukcesintoj estis nur 105, ĉar entute 33 personoj  fiaskis en la ekzamenoj. La dokumentojn de la sukcesintoj en la tutmonda ekzameno, kaj de tiuj, kiuj pli frue ekzameniĝis en Kuritibo kaj en Moskvo, danke al la transporta agado de Stefan MacGill (HU), Katalin Kovats sukcesis disdoni en Madrido, dum la ILEI-kongreso aŭ en Lisbono, dum la Universala Kongreso. La atestiloj por la kandidatoj de Greziljono iros poŝte al la sukcesintoj. 

La KER-karuselo tamen ne haltis. La 20-an de julio okazis ekzamenoj en Slovakio, dum la Somera Esperanto-Studado (SES), kie ekzameniĝis dudeko da kandidatoj. La komisionon gvidis tie Zsófia Kórody (DE) kaj helpis ŝin Peter Zilvar (DE), Kristof Chazarein (FR) kaj Patrick Morando (IT). 

La sekva turno estis la 4an de aŭgusto, dum UK en Lisbono, sub la gvido de Katalin Kováts, kiu estis helpata de Sylvain Lelarge (NL), Monika Molnar (CH), Duncan Charters (US), François Lo Jacomo (FR), plie de  gejunuloj: Karina Oliveira (BR) kaj Hans Becklin (US), kiuj spertiĝis kun la celo poste memstare gvidi sesion en Badajoz. En Lisbono ni ekzamenis el 18 landoj 21 kandidatojn el la 26 aliĝintoj, ĉar tute malĝojige, pluraj kandidatoj simple ne aperis ĉe la ekzameno kaj forgesis ankaŭ nuligi sian aliĝon. Tiu sesio estis speciale malfacila pro la ekstreme varmaj ejoj, kie kaj kandidatoj kaj la ekzamenantoj ŝvitegis manke de klimatiziloj. 

Unuan fojon ni sukcesis okazigi KER-sesion dum la Internacia Junulara Kongreso (IJK), kaj tuj ni proponis kaj skriban kaj parolan ekzameneblojn. Al la sesio en la hispana urbo Badajoz aliĝis 17 kandidatoj, el kiuj fine ekzameniĝis nur 11. Ripetiĝis la lisbona tendenco: homoj simple ne aperis en la ekzamenejoj, ne informis la organizantojn pri sia foresto kaj per tio kaj kaŭzis superfluajn elspezojn kaj atendigis plurfoje dekon da kandidatoj. Sendepende de tio ni speciale dankas la gvidintojn de la IJK-sesio, kiuj malgraŭ la malfacilaĵoj tre bone kaj sukcese gvidis la sesion. Gratulojn al Karina Oliveira (BR), Hans Becklin (US), Juan Diego Bautista (ES) kaj Nicolau Dols (ES) kaj dankon al la distance ligitaj ekzamenintoj: Mónika Molnár (CH), Márta Kovács (CH) kaj Katalin Kováts (NL). 

Konklude: pro la multaj nuligoj necesos estonte enkonduki novajn regulojn kaj ekde septembro nenies aliĝo estos administrita ĝis alvenis al UEA la enpago de la ekzamenkotizo. Eble tio helpos igi la aliĝintojn pli serioze trakti sian aliĝon kaj la ekzamenontojn.  

En la sekvaj semajnoj en Budapeŝto oni korektos kvindekon da ekzamentestoj kaj ni scivole atendas la rezultojn. La statistikaĵoj videblas ĉi tie:

Pliaj sesioj estas anoncataj por la Itala Kongreso en San Marino, por ARKONES en Pollando, por Benino kaj por la 14a Meksika Esperanto Kongreso. 

Raportis: Katalin Kováts 

La 15a Universala Kongreso de edukado.net Al la listo Premio Deguĉi 2018 al Katalin Kováts

Kopirajto © 2001 - 2024 edukado.net. Ĉiuj rajtoj rezervitaj.
Funkciigita de Fondaĵo Edukado.net kunlabore kun E-dukati, ESF kaj E@I.