Novaĵoj

Bilanco pri Ekparolu!

Kategorio: Edukado; Dato: 2019-01-09 01:22:34

Nia programo Ekparolu! funkcias jam de du jaroj. El la 63 ekzameniĝintaj geonkloj laboris en tiu tempo 57 personoj el 27 landoj. Al la programo aliĝis 129 genevoj el 35 landoj. Ĝenerale la genevoj ricevas po 10 parolsesiojn, sed pluraj el la 56 finintoj havis 20, kelkfoje eĉ 30 sesiojn. Dekoj el ili trapasis KER-ekzamenojn, ekaktivis en la movado. Kvin eksnevoj dumtempe fariĝis geonkloj kaj nun ili helpas al la komencintoj per parolsesioj. 

En la provperiodo niaj geonkloj okazigis 150 sesiojn. Ni ne havas aŭtomatan registraĵon pri tio, kiuj laboris en tiu tempo. 

En 2017 ni okazigis precize 700 sesiojn, kaj en 2018 malpli, nur 513. Ni ne precize komprenas, kial la genevoj ne pli amase profitas el nia servo kaj kial ili ne uzas la okazon ekzerci sin en la parolado. Meze de decembro, en la Zamenhofa- festo, ni havis skajpan diskutsesion kun geonkloj kaj genevoj, kaj ni venis al la konkludo, ke en 2019 ni devos pli vaste kaj pli intense informadi pri la servo kaj disvastigi ĝin. Espereble la novaj agadoj portos rezulton. 

Ni proponas al ĉiu kursgvidanto direkti la kursanojn al Ekparolu! por ke ili havu okazon paroli kun diversaj personoj el la tuta mondo. 

Nia redakcio dankas ĉiujn kunlaborintajn geonklojn, el kiuj la 15 plej diligentajn ni aparte kolektis kaj planas premii per librodonacoj. Speciale laŭdendas Vida Kulikauskiene el Litovio, kiu en 2018 entute 73 fojojn donis lecionojn al la genevoj. 

Se vi volas proponi librodonacon por tiu celo, bv. kontakti nian redaktoron. Per financaj rimedoj helpi la programon eblas pere de nia subtenpaĝo.

Ni dankas ĉiujn, kiuj ĝis nun helpis per mondonacoj. 

En la dekstra tabelo ni resumis la dujaran laboron kaj vi povas vidi la plej diligentajn geonklojn de tiu periodo. Klaku al la tabelo por iri al la statistika paĝo kie alklakeblas la nomoj. . 


 

Facillingva retejo Al la listo Krystyna Worobiej estis la plej sukcesa riskumanto en 2018

Kopirajto © 2001 - 2024 edukado.net. Ĉiuj rajtoj rezervitaj.
Funkciigita de Fondaĵo Edukado.net kunlabore kun E-dukati, ESF kaj E@I.