Novaĵoj

1400 parolsesioj en Ekparolu!

Kategorio: Edukado; Dato: 2019-02-07 19:56:13

 

 

 

 

 

 

 

 

 

 

 

 

 

 

Kadre de nia programo Ekparolu! ni atingis 1400 parolsesiojn. Ni fieras pri tiu nombro de sesioj, kiujn donis al la komencintoj niaj diligentaj geonkloj. La tempo, kiun ili investis por tio, certe estas samkvantaj horoj. Sed konsciu, ke en nia agendo ni proponas dekoble pli da sesioj ol kiom la studantoj eluzas. Bonvolu disvastigi la informojn pri la programo, instigi viajn gelernantojn aliĝi al la programo kaj profiti el la parolsesioj. Bona instigo povus esti doni al ili taskojn, ekscii iujn informojn el diversaj landoj, raporti pri tio en la grupo kaj havi interesan konversacion. Kursgvidantoj, kiuj volas pli da informoj, povas mem aliĝi kaj mem sperti kiel funkcias nia helpsistemo. 

Lastatempe nia nevino, Margaret Zaleski-Zamenhof, kiu mem praktikas sin pri parolado pere de nia programo, parolas en tri lingvoj pri siaj spertoj pri Ekparolu. Vi povas vidi la filmetojn en la FILMEJO. 

Spertaj esperantistoj, kiuj ŝatus aliĝi al nia geonkla temo, estas bonvenaj. Bonvolu por ajna aliĝo vidi la paĝon https://edukado.net/ekparolu

Interkulturaj diskutoj en Poznano Al la listo Internacia Tago pri Edukado

Kopirajto © 2001 - 2024 edukado.net. Ĉiuj rajtoj rezervitaj.
Funkciigita de Fondaĵo Edukado.net kunlabore kun E-dukati, ESF kaj E@I.